Afganio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Islama Emirlando Afganio
د افغانستان اسلامي امارت
امارت اسلامی افغانستان
paŝtune: Də Afġānistān Islāmī Imārat
darie: Emārat-e Eslāmi-ye Afghānestān

La flago de Afganio

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: دا د باتورانو کور (neoficiala)
Nacia devizo: 'Lā ʾilāha ʾillà l-Lāh, Muḥammadun rasūlu l-Lāh
لا إله إلا الله محمد رسول الله (arabe)
"Ne estas plia dio ol Dio. Mohamedo estas la mesaĝisto de la Dio." (Ŝahado)
Situo
suverena ŝtatolando sen maralirolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kabulo
Oficiala(j) lingvo(j) paŝtuna, daria
Uzata(j) lingvo(j) paŝtuna, daria
Plej ofta(j) religio(j) islamo
Areo 652864[1] km²
- % de akvo 0 %
Loĝantaro 32890171[2] (2020) (julio 2021)
Loĝdenso 48,08 loĝ./km²
Loĝantoj afganoj
Horzono +4,5
Interreta domajno af
Landokodo AFG
Telefona kodo 93
Plej alta punkto Noŝak
Plej malalta punkto Amudarjo
Politiko
Politika sistemo Unueca teokratia deobandisma islama emirlando sub registaro ligita al Loja Ĝirga
Ŝtatestro emiro Hibatullah Aĥundzada
Ĉefministro Mohammad Hassan Aĥund (de facto)
Sendependiĝo disde
Unuiĝinta Reĝlando
19-a de aŭgusto 1956
Ekonomio
Valuto afganio (AFN)
MEP laŭ 2018
– suma $ 21.657 mlrd
– pokapa $ 493
vdr
mapo de Afganio
Bieno en Kabulo.
Herat.

AfganioAfganujo (ankaŭ Afganistano, el افغانستان: paŝtune Afġānistān kaj perse Afġānestān), oficiale Islama Emirlando Afganio, estas lando en la sudo de Centra Azio kaj en mondoregiono Granda Mezoriento.[3][4] Ĝi havas loĝantaron de proksimume 33 milionoj, kio ĝin situigas kiel la 43a plej loĝata lando en la mondo. La ĉefaj religioj estas islamanoj (tre fundamentismaj kaj tradiciemaj, sunaistoj 84%, ŝijaistoj 15%).

Ĝi havas limojn kun Pakistano sude kaj oriente; kun Irano okcidente; kun Turkmenio, Uzbekio, kaj Taĝikio norde; kaj kun Ĉinio en plej malproksima nordoriento. Ĝia teritorio kovras areon de 652,000 km² (252,000 sq mi), tiel ke ĝi estas la 40a plej granda lando en la mondo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomoj AfganioAfganistano (paŝtune افغانستان) ŝajne estas tiom antikva kiom la etnonimo Afgano, kiu estis dokumentita jam en libro de la 10a jarcento de la geografo Hudud ul-'alam. La radika nomo "Afgano" estis uzata historie reference al membro de la etno paŝtunoj, kaj la sufikso "-stano" (reciproke ankaŭ -io se konsideri ĝin vera sufikso) signifas "loko de" en Persa. Tiele, Afganistano tradukiĝus al tero de Afganoj aŭ, pli specife laŭ historia senco, al tero de Paŝtunoj. Tamen, la moderna Konstitucio de Afganio asertas ke la "vorto Afgano aplikiĝu al ĉiu ajn civitano de Afganio."[5]

Historio[redakti | redakti fonton]

Homa loĝado en la teritorio de la nuna Afganio datas el la Meza Paleolitiko, kaj la strategia loko de la lando laŭlonge de la Silka Vojo konektis ĝin al la kulturoj de Mezoriento kaj de aliaj partoj de Azio. Laŭlonge de la jarcentoj la lando estis hejmo al variaj popoloj kaj suferis multajn militajn epokojn; rimarkinde fare de Aleksandro la Granda, la Maŭrjanoj, islamaj araboj, Mongoloj, Britoj, Sovetaj Rusoj, kaj en moderna epoko fare de okcidentaj potencoj. La lando ankaŭ utilis kiel elirejo el kiu Kuŝanoj, Heftalitoj, Samanidoj, Safaridoj, Gaznavidoj, Guridoj, Ĥalĝioj, Mogoloj, Hotakanoj, Durrananoj kaj aliaj elstariĝis por formi gravajn imperiojn.[6]

La politika historio de la moderna ŝtato Afganio ekis per la Hotaka kaj Durrana dinastioj en la 18a jarcento. En la fino de la 19a jarcento, Afganio iĝis bufroŝtato en "La Granda Ludo" inter la Brita Hindio kaj la Rusa Imperio. Sekve al la Tria Angl-Afgana Milito en 1919, Amanullah Ĥan malsukcese klopodis modernigi la landon. Ĝi restis paca dum la kvardek jaroj de monarkio de Zahir Ŝaho. Establiĝis konstitucia monarĥio en 1963, kiu defalis en 1973. Afganio kontraktis kun Sovetunio pri amikeco kaj kunlaboro en 1978.

En la lando estis komencitaj reformoj, kiuj elvokis kontraŭstaron de konservema islama opozicio. Al milita kontraŭstaro sekvis okupacio de la lando fare de sovetia armeo dum 1979-1989. En venontaj jaroj ĝi fariĝis areno de enlanda milito. De 1998 grandan parton de la lando kun ĉefurbo regis la t.n. Taliboj. En 2001 la Taliba reĝimo estis renversita de la ribeloj komencintaj en la nordo kun helpo de Usono, sed siavice la reĝimo starigita de Usono estis renversita de Talibanoj.

Komenca historio[redakti | redakti fonton]

Afganio estas lando montara kaj seka inter Pakistano kaj Irano en Centra Azio. Sed ekde Aleksandro la Granda, ĝi estas lando dezirata pro sia strategia loko inter Barato, Ĉinio, Rusio kaj la Araba Duoninsulo. Aleksandro, islamo, la mongoloj kaj Tamerlano konkeris ĝin, sed Britio kaj Rusio fiaskis en la afero. Kaj lastatempe Usono batalis tie por kontroli la areon inter dumtempo malamika Irano kaj ne kontrolita Pakistano.

En la teritorio de la nuna Afganio floris la helenbudhaa arto kaj civilizo, el la influo de idoj de indiĝenoj kaj helendevenaj soldatoj de Aleksandro, konvertiĝintaj al Budhismo. Afganio troviĝis poste centre de la multkulturaj imperioj fonditaj de la Sakaoj (1-a jarcento a.n.e.) kaj de la Kuŝanoj (1a-3a jarcentoj n.e.)

Mezepoko kaj moderna erao[redakti | redakti fonton]

Je la 13-a jarcento, Marko Polo skribis en la 43-a ĝis 51-a ĉapitroj de sia libro pri Afganio. Jam en tiu epoko, papavon oni estis kultivanta. Afganio unufoje floris sub civilizo persa kaj prosperis kiam la interkomerco de Ĉinio, Barato kaj Arabio fluis tra la lando. Sed post 1700 la markomerco de Nederlando kaj poste de Britio forlogis la komercon.

Sendependeco[redakti | redakti fonton]

Afganio fariĝis sendependa regno en 1747. Ahmad Ŝaho DurraniAhmad Shāh Durrānī (Paŝtune: احمد شاه دراني), konata ankaŭ kiel Ahmad Ĥān Abdālī (Paŝtune: احمد خان ابدالي), estis la fondinto de la Durana Imperio kaj estas konsiderata kiel la fondinto de la moderna ŝtato Afganio. La Emirlando Afganio (1823-1926) estis absoluta monarkio de Centra Azio, kies ĉefurboj estis kaj Kabulo kaj Peŝavaro.

Abdur Rahman Ĥano (paŝtune عبد رحمان خان) estis Emiro de Afganio el 1880 al 1901. Amanullah Ĥan estis reĝo de 1919 ĝis 1929. La Reĝlando Afganio (paŝtune: د افغانستان واکمنان, perse: پادشاهي افغانستان) estis islama monarkio en la sudo de Centra Azio kaj establita en 1926, sekvinte la Emirlandon Afganio post kiam Amanullah Ĥan iĝis reĝo kaj la proklamado de la reĝlando sep jarojn post sia enpoviĝo. Mohammed Zahir Ŝaho estis la lasta Reĝo de Afganio, el la familio Musahiban, kiu regis dum kvar jardekoj, nome el 1933 ĝis li estis elpostenigita per puĉo en 1973.

Sovetia armeo en Afganio.

La reĝo de Afganio falis en 1973 kaj, post mallonga respubliko (1973-78), la lando estis regita de komunisma registaro aliancano de Sovetunio estrita de Babrak Kemal. En 1979, Sovetunio sendis armeon por subteni ĝin kaj tie batalis vane ĝis 1989 kontraŭ lokaj armeoj, kiuj estis subtenitaj de Pakistano per la mono kaj armiloj devenaj el arabaj landoj kaj ĉefe el Usono. La batalon kontraŭ sovetunia armeo pagis iomete la trafiko de opio kies parto de transporto estis farita de usona armeo (CIA), parte de la sovetuniaj militistoj. Enlanda milito sekvis la militon kontraŭ Sovetunio ĝis 1989 (retiriĝo de sovetia armeo) kaj ĉefe ĝis 1992, kiam la Norda Alianco unuigis la landon, sed regis korupte kaj nesufiĉe forte.

En 1996, la Taliboj venkis la Aliancon, forpuŝinte ĝin al la nordo, kaj regis honeste sed severe, enkondukinte severan interpreton de islamo (islama fundamentismo). Grava subteno de la nova reĝimo estis Usama bin Laden kaj lia araba legio.

En 2001, post atako de supozataj sekvantoj de Bin-Laden kontraŭ Usono dum la atencoj de 11-a de Septembro, la Norda Alianco, nun ribelantoj de la nordo, ricevis la helpon de la aviadiloj kaj bomboj de Usono. La Alianco facile venkis la Talibojn. Nova provizora registaro estis starigita sub Hamid Karzai. Osama Bin-Laden uzis Afganion kiel bazon de sia terorisma organizaĵo. Usono serĉis lin inter la multaj kavernoj kaj montoj de la lando, ĝis kiam ĝi lin murdis en tre aparta loĝejo en Pakistano. Posta prezidanto estis Aŝraf Ghani.

La 15-an de Aŭgusto 2021, nur kelkajn tagojn post la foriro de usonaj trupoj kiuj apogis lian reĝimon kaj kompletigante la praktikan rapidan ekkontrolon de la lando, talibanoj eniris en Kabulon dum Ghani foriris eksterlanden.[7]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Geografio de Afganio.

Natura geografio[redakti | redakti fonton]

Pejzaĝo en nordokcidenta Afganio.
Band-e Panir, unu el la lagoj Band-e Amir ĉe Bamijan.

Afganio estas ŝtato, kiu ne havas aliron al iu maro. Ĝi havas gravan strategian rolon en la regiono. La lando estas ĉefe montara, nur malpli ol 10 % de la areo situas sub alto de 600 m super la marnivelo. La montaroj de la Hindukuŝo, ĝis 7500 metrojn alta, kaj de la Sefid Kuh etendiĝas sur vastaj partoj de la entute 652.090 km² granda lando.

Sudokcidente troviĝas altebenaĵo kun la senelflueja lago Helmand ĉe la landlimo al Irano. La plej grava enfluejo de la lago estas la rivero Helmand, kiu fontas ĉe la ĉefurbo Kabulo.

Afganio havas kontinentan klimaton kun varmegaj someroj kaj malvarmegaj vintroj. Ĝi estas ĉefe montara lando sur la orienta Irana Altebenaĵo. Nur norde troviĝas ebenaĵoj ĉe la Amudarjo kaj sudokcidente malgrandaj dezertaj basenoj. La nordorienton trairas la Hindukuŝo. Inter la baseno de Kabulo kaj la norda parto de la lando ekzistas ekde 1964 vintrorezista aŭtovojo kun preskaŭ 3 km longa tunelo, nome la vojo de la Salang-intermonto.

La suda Hindukuŝo krute malsupreniras al Nuristano, kiu estas ankoraŭ parte kovrita de koniferarbaroj. La regiono inter la ĉefurbo Kabulo kaj la Kajber-intermonto ĉe la landlimo al Pakistano estas la politika kaj ekonomia kerno de la lando. En la okcidenta Afganio situas la urbo Herat. La suda kaj sudokcidenta regionoj de Afganio konsistas el dezertoj kaj stepoj, trafluitaj nur de Helmand, kiu estas la plej longa afgana rivero. Ĝi fine enfluas en la saltlagon ĉe Sistan, ĉe la landlimo al Irano.

Oriente de la Helmand troviĝas la dezerto Daŝt-e Lut ("sablolando") kaj okcidente la dezerto Daŝt-e Margo, kiu konsistas ĉefe el gruzo kaj argilsurfacoj.

La plej alta punkto de la lando estas la pinto de la 7485 metrojn alta Noŝak en Hindukuŝo. En la riverebenaĵo de la Amudarjo ĉe la landlimo al Turkmenujo troviĝas la plej malalta punkto de Afganio, kiu situas je 285 metrojn super la marnivelo.

La lagoj Band-e Amir ĉe Bamijan estas inter la plej bone konataj vidindaĵoj de Afganio en la okcidenta mondo. La ĉirkaŭa regiono iĝis en 2009 la unua nacia parko en Afganio.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Afganio konstateblas jenaj sezonoj: la vintraj okcidentventoj alportas pluvojn, dum la someroj estas aparte sekaj kaj pluvas nur en la ekstrema sudoriento de la lando pro musono. Pro la alta situo de la lando povas okazi neĝfaloj, ĉefe en la nordo, ĝis en la valojn.

Klimate, la sudo de la lando jam apartenas al la pli varmaj subtropikoj, en kiuj eblas kreskigi daktilopalmojn, dum la nordo spertas moderan klimaton.

La temperatura gamo estas unu el la plej grandaj de la mondo: ĝi iras de -50 ĝis +53 . En la jaro 2000 la duono de la loĝantaro suferis pro sekegoj, kiuj pli kaj pli ofte okazas.

Urbo; taga/nokta temperaturo en januaro; taga/nokta temperaturo en julio

Herat 9 /-3 ; 37 /21

Kabulo 5 /-7 ; 32 /15

Kandaharo 12 /0 ; 40 /23

Administra organizado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Provincoj de Afganio.
Superrigardo pri la provincoj de Afganio.

Afganio politike-administre dividiĝas laŭ 34 provincoj (velajat), kiun poe estras provincestro (vaali), nomata aŭ almenaŭ konfirmata de la centra ŝtata registaro en Kabulo.

En Agfanio la provincoj nomiĝas jene:

Urboj kaj vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de urboj de Afganio.
Kabulo.

80 % de la loĝantaro de Afganio loĝas en la kamparo kaj nur 20 % enurbe.[8] La plej grandaj urboj estas:

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Demografio de Afganio.
Simpligita mapo de la loĝlokoj de la plej grandaj etnoj en Afganio.
Afganaj lernejanoj en Bagram.
Evoluo de la loĝantaro x1000.

La afganoj ne estas unu gento, sed konsistas el paŝtunoj, kuzoj de la persoj, en la sudo, la hazaroj en la centro kaj, en la nordo, la uzbekoj kaj taĝikoj, kiuj estas tjurkaj. La lando ne estas unuigita de lingvo aŭ sango, sed de religio (islamo), siaj malamikoj kaj la ŝirmejo de la altaj montoj.

La loĝantaro estas de ĉirkaŭ 25 800 000 (2000) kaj ĉirkaŭ 32 500 000 (2015), inter ili 63 % paŝtunoj, 17 % taĝikoj, pli ol 5 milionoj estas rifuĝintoj.

Etnoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Iranaj popoloj.
Etnaj grupoj en Afganio
Etna grupo ĉirkaŭkalkulo de 2004–2014[9] ĉirkaŭkalkulo de antaŭ-2004[10][11][12][13]
Paŝtunoj 42% 38–55%
Taĝikoj 27% 26% (el tio 1% estas Kizilbaŝoj)
Hazaroj 8% 9–10%
Uzbekoj 9% 6–8%
Aimakoj 4% 500,000 to 800,000
Turkmenoj 3% 2.5%
Beluĉoj 2% 100,000
Aliaj (Paŝajioj, Nuristananoj, Araboj, Brahuioj, Pamirioj, Gurjaroj ktp.) 4% 6.9%

La loĝantaro de Afganio apartenas al granda nombro de etnaj grupoj kaj triboj. Pro historiaj kialoj la paŝtunoj emas konsideriĝi la naciportanta popolo. En 2007 la loĝantaro nombris ĉirkaŭ 25 milionoj da homoj. En multaj regionoj diversaj etnoj loĝas miksitaj kaj oni ne scias precize la nombron de loĝantoj. La kategorigo en etnajn grupojn malfacilas ankaŭ, ĉar memdifino kaj ekstera difino ofte malsamas.

Tial oni ne konsideru la nombron kaj procentojn de etnaj grupoj kiel ekzaktaj valoroj, sed nur kiel taksado. La sekvaj nombroj estas ekstrapolitaj al la jaro 2009.[14]

Paŝtunoj[redakti | redakti fonton]

Paŝtunoj, historie Afganoj, estis la fondintoj kaj nomdonintoj de la lando. Ili reprezentas inter 40 kaj 50 % de la loĝantaro. Nombras kiel paŝtunoj interalie diversaj nomadaj triboj, ĉefe la kuĉioj, kiuj estas ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj. Ili estas aparte protektitaj de la afgana konstitucio kaj havas rajtojn pri kunparolo.

Taĝikoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj etnaj grupoj en Pakistano, Afganio kaj ĉirkaŭaj areoj, 1980. Beluĉoj estas en roza areo kaj Paŝtunoj en verda.

Taĝikoj estas la dua plej granda grupo de la lando. La nomo signifas ĝenerale la persparolantajn loĝantojn de Afganio, kiujn oni nomas ankaŭ "Parsiwan" (persparolantoj) aŭ, oriente kaj sude, "Dihgan" kaj "Dihwar" (vilaĝposedantoj, tio estas malnomadoj).[15] La taĝikoj ne vere estas etno, ne ekzistas konstateblaj kultura, socia aŭ politika diferenco al aliaj grupoj. Okcidente ili estas la rektaj posteuloj de la persa popolo de Irano, en la nordo tiu de la persparolanta popolo de centra Azio. Ili reprezentas la plimulton en la plej multaj urboj.[15]

La nomon "taĝikoj" uzas plej ofte aliaj por distingi grupojn de loĝantoj, kiuj ne apartenas al triba socio, parolas la persan kaj apartenas plej ofte al sunaismo. Taĝikoj estas inter 20 kaj 35 % de la loĝantaro. Ankaŭ aliaj persparolantaj grupoj, kiel ekzemple la kizilbaŝoj identigas sin pli kaj pli ofte kiel taĝikoj.[16]

Hazaroj[redakti | redakti fonton]

Hazaroj, ankaŭ persparolantoj, tamen ĉefe ŝiismanoj estas 7 ĝis 20 % de la tuta loĝantaro.

Uzbekoj[redakti | redakti fonton]

  • Uzbekoj, unu el la multaj tjurkaj popoloj de centra Azio, reprezentas ĉirkaŭ 8 ĝis 15 % de la loĝantaro de Afganio.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas aldone pluraj aliaj malgrandaj etnaj grupoj en Afganio kiel la aimakoj (3 ĝis 6 %), turkmenoj (1 ĝis 3 %), beluĉoj (< 1 %), nuristananoj kaj multaj aliaj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lingvoj de Afganio.

Estas du oficialaj lingvoj de Afganio (la paŝtuna, parolata de 55% de la loĝantaro kaj la daria, parolata de 35%). La aliaj ŝtataj lingvoj estas la uzbeka, turkmena, beluĉa, ktp.

La du oficialaj lingvoj, la persa kaj la paŝtuna, estas la plej ofte parolataj. La persa lingvo ankaŭ nomiĝas Dari, Farsi, estas parolata de duono de la popolo. Ĉi tiu porcentaĵo inkluzivas ĉirkaŭ du milionojn da parolantoj de la Hazaragi-dialekto. La paŝtuna lingvo estas parolata de 35 % de la popolo.

Krome estas parolataj diversaj tjurkaj lingvoj, nome la turkmena kaj la uzbeka, krome pli ol tridek aliaj lingvoj. Granda parto de la popolo estas dulingva.[17]

Esperanto en Afganio[redakti | redakti fonton]

En 2005 juna taĝika esperantisto Saidnabi Saidilhomzoda, subtenate de UEA, gvidis kurson de Esperanto en la Kabula Universitato (Afganio) al kiu aliĝis ĉirkaŭ 150 personoj[18]. En 2005 ankaŭ okazis renkontiĝoj en universitatoj kaj ankaŭ okazis en Kabulo la Afgana Esperanto-Festivalo de Internacia Amikeco (AERIA)[19][20].

Afganio en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Tahar Bekri: Poemoj (Salam sur Gazao; Li amis...; Afganio; trad. Suso Moinhos). [21]

Religio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 99% el la loĝantaro de Afganio estas islamanoj; ĝis 90% estas de la branĉo de Sunaismo, 7–19% estas ŝijaismaj.[22][23][24]

Ĝis la 1890-aj jaroj, la regiono ĉirkaŭ Nuristano estis konata kiel Kafiristano (tero de kafiroj (nekredantoj)) pro ties ne-islamaj loĝantoj, nome Nuristananoj, etna distinga popolo kies religiaj praktikoj inkludis animismon, politeismon, kaj ŝamanismon.[25] Ankaŭ miloj da Afganaj Sikoj kaj Hinduoj troviĝas en la ĉefaj urboj.[26][27] Estis malgranda juda komunumo en Afganio kiu estis elmigrinta al Israelo kaj Usono fine de la 20a jarcento; nur unu fama judo, nome Zablon Simintov, restis en 2005.[28]

Politiko[redakti | redakti fonton]

Loja Ĝirga (13an de junio 2002).
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Politiko de Afganio.

Post la efektiva kolapso de la Islama Respubliko Afganio en 2021, la talibanoj deklaris la landon Islama Emirlando. Duma registaro estis anoncita la 7-an de septembro.[29] La talibanoj inter multaj aliaj decidoj ŝanĝis la flagon de la lando al nura blanka standardo enhavanta la Ŝahadon.[30]

Tradicie grava instanco en afgana politiko estas granda asembleo nomata Loja Ĝirga (paŝtune, لویه جرگه), en kiu origine ĉeestis paŝtunoj, sed kiu poste inkluzivis aliajn etnajn grupojn. Inter ĝiaj ĉeestantoj estas tribestroj, politikistoj, militistoj, religiaj kaj nobelaj altranguloj, ŝtatlaboristoj, ktp. La asembleo estas kunvokata neregule, kelkfoje de la reganto. Kelkaj historiistoj diras, ke tiu tradicio estas pli ol jarmila.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekonomio de Afganio.
Laboristoj prilaborantaj granatojn (anaar), pro kio Afganio estas fama en Azio.

Afganio estas unu el la malriĉigitaj aŭ malplej evoluigitaj landoj, fakte unu el la plej malriĉaj de la mondo pro jardekoj de milito kaj sekva manko de eksterlanda investado. En 2018, la MEP de la lando estis ĉirkaŭ 72.9 mil milionoj da usonaj dolaroj laŭ aĉetpovo (oficiale 21.7 mil milionoj da usonaj dolaroj) kaj la MEP por persono estis 2,024 usonaj dolaroj. La eksportoj de la lando totalis 2.7 mil milionojn da usonaj dolaroj en 2012. Ĝia sendungeca indico estis en 2008 ĉirkaŭ 35%.[22] Laŭ informo de 2009, ĉirkaŭ 42% el la loĝantaro vivas el malpli ol 1 usona dolaro tage.[31] La lando havas 2.8 mil milionojn da usonaj dolaroj da ekstera ŝuldo.[22]

Afganinoj ĉe tekstila fabriko en Kabulo.

La ekonomio de Afganio estis kreskanta je ĉirkaŭ 10% jare en la dua jardeko de la 21-a jarccento, pro la enmeto de ĉirkaŭ 50 mil milionoj da usonaj dolaroj kiel internacia helpo kaj sendoj el afganaj elmigrintoj.[22] Tio estas kaŭzata ankaŭ de plibonigoj faritaj en la transporta sistemo kaj en la agrikultura produktado, kio estas la kerno de la landa ekonomio.[32] La lando estas konata pro sia produktado de kelkaj el la plej bonkvalitaj granatoj, vinberoj, abrikotoj, melonoj kaj kelkaj aliaj freŝaj kaj sekaj fruktoj, kiaj juglandoj.[33] Multaj fontoj indikas ke tiom multe kiom ĝis 11% aŭ plie el la ekonomio de Afganio estas derivata el la kultivado kaj vendado de opio, kaj Afganio estas amplekse konsiderata la plej granda produktanto de opio en la mondo spite la klopodojn de la afgana registaro kaj de internaciaj organizaĵoj por elradikigi tiun kultivon.[34]

Kvankam la deficito de la lando estis ege financata pere de donacita mono, nur malgranda parto estis havigata rekte al la registara buĝeto. La cetero estis havigata el ne-buĝeta elspezo kaj al projektoj deciditaj de donantoj tra la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj kaj de neregistaraj organizaĵoj. La eksa Afgana Ministerio de Financo estis fokusante al plibonigo de enspeza kolektado kaj disciplino al elspezado en la publika sektoro. Ekzemple, la enspezoj de la registaro pliiĝis je 31% al 1.7 mil milionoj da usonaj dolaroj el Marto 2010 al Marto 2011.

Afganio, Tendencoj en la Indico de homa disvolviĝo, 1970–2010.

Da Afghanistan Bank estas la centra banko de la lando kaj la "afganio" (AFN) estas la landa valuto, kun koresponda valoro de ĉirkaŭ 47 "afganioj" por 1 usona dolaro. Ekde 2003, malfermiĝis ĉirkaŭ 16 novaj bankoj en la lando, kiaj la Afgania Internacia Banko, la Kabul Bank, la Azizi Bank, la Paŝtuna Banko, la Standard Chartered Bank, kaj la First Micro Finance Bank.

Unu el la ĉefaj faktoroj por la nuntempa ekonomia rekupero de la lando estas la reveno de ĉirkaŭ 5 milionoj de afganaj elmigrintoj, kiuj kunportis kun si laboran energion, entreprenemon kaj riĉokreantan lertecon same kiel la necesegan monon por startigi negocojn. Por la unua fojo post la 1970-aj jaroj, Afganoj entreprenis konstruadon, unu el la plej grandaj enspezofontoj de la lando.[35] Kelkaj el ĉefaj landaj konstruprojektoj estas tiu de Nova Kabulo por 35 mil milionoj da usonaj dolaroj ĉe la ĉefurbo, la urbo Ghazi Amanullah Ĥan ĉe Jalalabad, kaj Aino Mena en Kandahar.[36][37][38] Similaj disvolvigaj projektoj startis ankaŭ en Herat, Mazar-i Ŝarif, kaj aliaj urboj.[39]

Afganaj virinoj el la okcidenta parto de la lando montrantaj tradiciajn Adraskanajn Afganajn tapiŝojn.

Aldone, diversaj entreprenoj kaj malgrandaj fabrikoj ekfunkciis en diversaj partoj de la lando, kiuj ne nur havigas enspezojn al la registaro sed ankaŭ kreas novajn laborpostenojn. Plibonigoj en la negoca medio rezultis en pli ol 1.5 mil milionoj da usonaj dolaroj en investado en telekomunikado kaj kreis pli ol 100 000 laborlokojn ekde 2003.[40] Afganaj tapiŝoj iĝis popularaj denove, kio ebligis ke multaj tapiŝkomercistoj tra la tuta lando dungu pli da laboristoj.

La Islama Respubliko Afganio estis membro de WTO, SAURK, EKO, kaj OIK. Ĝi havis observantan statuson en ŜOK. La Ministro pri Eksterlandaj Aferoj nome Zalmai Rassoul diris al ĵurnalistoj en 2011 ke la celo de lia lando "estas atingi afganan ekonomion kies kresko estu bazita sur komerco, privata entrepreno kaj investado".[41] Fakuloj kredis ke tio revoluciigos la ekonomion de la mondoregiono. La produktado de opio en Afganio alvenis al rekordo en 2007 kun ĉirkaŭ 3 milionoj da personoj enmetitaj en tiu negoco,[42] sed poste ĝi ege mallpliiĝis en la sekvaj jaroj.[43] La registaro startigis programojn por helpi malpliigon de la papava kultivado, kaj ĉirkaŭ 2010 oni informis ke 24 el la 34 provincoj estas jam liberaj el papava kultivado. En Junio 2012, Barato postulis privatan investadon en la enspezado de la lando kaj la kreadon de taŭga ekonomia medio.[44]

Agrikulturo[redakti | redakti fonton]

Afgana safrano estas agnoskita kiel la plej bonkvalita en la mondo.

Agrikultura produktado estas la ĉefa apogo de la ekonomio de Afganio[45] kaj tradicie dominis ĝin, dungigante proksimume 40% el la dungitaro en 2018.[46] La lando estas konata pro produktado de granatoj, vinberoj, abrikotoj, melonoj, kaj pliaj freŝaj kaj sekigitaj fruktoj. Ĝi ankaŭ estas konata kiel la plej granda produktanto de opio en la mondo – 16% aŭ pli de la nacia ekonomio devenas de la kultivado kaj vendado de opio.[47] Ĝi ankaŭ estas unu el la ĉefaj produktantoj de kanabo en la mondo.[48] Lastatempe plimultiĝis produktado de la multegekosta spico safrano por anstataŭi kultivadon de opipapavoj.

Minado[redakti | redakti fonton]

Lazurŝtonoj

Naturaj resursoj en Afganio inkluzivas: karbon, kupron, feran ercon, lition, uranion, rarajn terojn, kromiton, oron, zinkon, talkon, bariton, sulfuron, plumbon, marmoron, gemojn, tergason, kaj nafton.[49][50] En 2010, usonaj kaj afganaj instancoj taksis, ke neminitaj mineralejoj trovitaj en 2007 de la United States Geological Survey valoras almenaŭ mil milonojn da usonaj dolaroj.[51] Informo asertis, ke "ĉi tio fariĝos la ĉefa apogo de la afgana ekonomio" kaj Pentagona memorando tekstis, ke Afganio povus fariĝi la "Saud-Arabio de litio".[52]

Energio[redakti | redakti fonton]

Afgana elektra oferto 1980–2019

Laŭ la Monda Banko, 98% el la kampara loĝantaro havis aliron al elektro en 2018, kontraste al 28% en 2008.[53] Tutlande la cifero estas 98.7%.[54] En 2016, Afganio produktis 1,400 megavatojn da povo, sed ankoraŭ importas la plejparton de sia elektro laŭ transmisiaj lineoj el Irano kaj la centr-aziaj ŝtatoj.[55] La plejparto de elektra produktado estas akvoenergio, favorata de la nombro de riveroj, kiuj fluas el la montoj.[56] Elektro tamen ne ĉiam estas fidinda kaj okazas senelektriĝoj, eĉ en Kabulo.[57] Lastatempe oni konstruis pliiĝantan nombron de sunaj, biomasaj, kaj ventaj centraloj.[58] Estas evoluigataj la projekto CASA-1000 por transmisii elektron el Kirgizujo kaj Taĝikujo, kaj la Turkmen-Afgan-Pakistan-Barata gasodukto.[57] Povon mastrumas Da Afganistan Breŝna Ŝerkat (DABS, Afgana Elektra Kompanio).

Turismo[redakti | redakti fonton]

Nacia Parko Band-e Amir.

Turismo estas malgranda industrio en Afganio pro sekurecaj problemoj. En 2016, 20 000 eksterlandaj turistoj vizitis jare.[59] Aparte grava regiono por enlanda kaj eksterlanda turismo estas la pitoreska Valo de Bamijano, havanta lagojn, kanjonojn, kaj historiajn lokojn.[60][61] Ekde la malfruaj 1960-aj jaroj, Afganio estis populara ero de la fama Hipivojo, altirante multajn eŭropanojn kaj amerikanojn. El Irano la vojo kondukis tra diversaj afganaj provincoj kaj urboj, interalie Herato, Kandaharo, kaj Kabulo, antaŭ transiro al norda Pakistano, norda Barato, kaj Nepalo.[62][63] Turismo atingis sian pinton en 1977, la jaro antaŭ la eko de politika malstabilo kaj militaj konfliktoj.[64]

Transporto[redakti | redakti fonton]

La Tunelo de Salang, iam la plej alta tunelo en la mondo, havigas gravegan irejon inter la nordo kaj sudo de la lando.

Pro geografiaj kialoj, transporto inter diversaj partoj de la lando historie estis malfacila. La ĉefligo de la afgana vojaro estas Ŝoseo 1, ofte nomata la "Ringa Vojo", kiu longas 2.210 km kaj kunligas kvin gravajn urbojn: Kabulon, Gaznion, Kandaharon, Heraton, kaj Mazariŝarifon,[65] kun flankaj vojoj al Kunduz kaj Ĝalalabad kaj diversaj translimiroj, dum ĝi ĉirkaŭiras la Hindukuŝan montaron.[66] Aviada transporto estas liverata de la nacia aviada kompanio, Afgana Flugkompanio Ariana,[67] kaj la privata Kam Air. La lando havas tri mallongajn fervojojn, kiuj ne transportas vojaĝantojn, sed nur varojn. Privataj veturiloj rimarkinde plimultiĝis dum la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kulturo de Afganio.

La kulturo de Afganio pluis dum ĉirkaŭ du jarmiloj, el almenaŭ la epoko de la Akemenida Imperio en 500 a.K.[68][69] Temas ĉefe pri nomadaj kaj tribaj socioj, kaj diversaj regionoj de la lando havas siajn proprajn tradiciojn, kio respegulas mult-kulturan kaj mult-lingvan karakteron de la lando. En la sudaj kaj orientaj regionoj la popolo vivas laŭ la Paŝtuna kulturo, nome la sekva Paŝtunvalia, kio estas antikva vivostilo kiu estas ankoraŭ konservata.[70] La cetero de la lando estas kulture persa kaj tjurka. Kelkaj ne-Paŝtunoj kiuj loĝas en proksimeco kun Paŝtunoj adoptis Paŝtunvalia[71] en procezo nomita Paŝtunigo (aŭ Afganigo), dum kelkaj Paŝtunoj estis persiigitaj. Milionoj de Afganoj kiuj estis loĝantaj en Pakistano kaj Irano dum la lastaj ĉirkaŭ 30 jaroj estis influitaj de kulturoj de tiuj najbaraj landoj.

Viroj vestantaj tradiciajn afganajn vestaĵojn en la suda urbo Kandahar.

Afganoj montras fieron por siaj kulturo, nacio, praularo kaj ĉefe religio kaj sendependeco. Kiel ĉe aliaj altateruloj, ili estas rigardataj per mikso de superrigardo kaj superkontrolo, pro ties alta konsidero al persona honoro, al ties triba lojaleco kaj al preteco uzi perforton por solvi disputojn.[72] Ĉar triba milito kaj interna feŭdismo estis unu el ties ĉefaj okupoj ekde senmemora tempo, tiu individuisma trajto malhelpis la konkeron fare de eksterlandanoj. Tony Heathcote konsideras ke la triba sistemo estas la plej bona vojo organizi grandajn grupojn de personoj en lando kiu estas geografie malfacila, kaj en socio kiu, el materiisma vidpunkto, havas nekomplikan vivostilon.[72] Estas ĉirkaŭkalkule 60 ĉefaj paŝtunaj triboj,[73] kaj la Afganoj nomadaj estas ĉirkaŭkalkule 2–3 milionoj.[74]

La lando havas komplikan historion kiu survivis ĉu en siaj nunaj kulturoj aŭ en la formo de variaj lingvoj kaj monumentoj. Tamen, multaj el ties historiaj monumentoj estis damaĝita de ĵusaj militoj aŭ kontraŭkulturaj reĝimoj.[75] La du famaj Budhoj de Bamijan estis detruitaj de Taliboj, kiuj konsideris ilin kiel idolecaj. Krom tio, arkeologoj estas ankoraŭ trovantaj Budhismajn restaĵojn en diversaj partoj de la lando, kelkaj el ili datitaj el la 2a jarcento.[76][77][78] Tio indikas ke Budhismo estis disvastigita en Afganio. Aliaj historiaj lokoj estas la urboj Herat, Kandahar, Gazni, Mazar-i Ŝarif, kaj Zaranĝ. La Minareto de Ĝam en la valo de la rivero Hari, estas Monda heredaĵo de Unesko. Mantelo laŭtradicie vestita de la islama profeto Muhammad estas tenita ene de la Sanktejo de la Mantelo en Kandahar, urbo fondita de Aleksandro kaj la unua ĉefurbo de Afganio. La citadelo de Aleksandro en la okcidenta urbo Herato estis plinovigita en ĵusaj jaroj kaj estas populara allogaĵo por turistoj. En la nordo de la lando estas la Maŭzoleo de Hazrat Ali, supozata de multaj kiel la loko kie Ali estis entombigita. La Afgana Ministerio de Informado kaj Kulturo estas plinovigante 42 historiajn lokojn en Gazni ĝis 2013, kiam la provinco estos deklarita kiel ĉefurbo de Islama civilizo.[79] La Nacia Muzeo de Afganio estas en Kabulo.

Kvankam edukiteco estas malalta, la klasikaj persa kaj paŝtuna poezioj ludas gravan rolon en la afgana kulturo. Poezio ĉiam estis unu el la ĉefaj edukaj pilieroj en la regiono, ĝis nivelo ke ĝi estas integrata en ĝenerala kulturo. Kelkaj elstaraj poetoj estas Rumi, Rabi'a Balĥi, Sanai, Jami, Ĥuŝal Ĥan Ĥattak, Rahman Baba, Ĥalilullah Ĥalili, kaj Parŭin Paĵŭak.[80]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Muziko de Afganio.

La urbo Kabulo estas hejmo de multaj muzikistoj kiuj estis mastroj kaj de tradicia kaj moderna afgana muziko. Tradicia muziko estas populara ĉefe dum la celebroj de Noruzo (Novjaro) kaj de la Nacia Sendependeca Tago. Ahmad Zahir, Naŝenas, Ustad Sarahang, Sarban, Ubaidullah Jan, Farhad Darja, kaj Naghma estas kelkaj el la elstaraj afganaj muzikistoj, sed estas multaj aliaj.[81] Plej afganoj estas alkutimiĝintaj rigardi hindajn filmojn de Bolivudo kaj aŭskulti ties filmajn kantojn. Multaj gravaj filmosteluloj de Bolivudo havas radikojn el Afganio, kiaj Salman Ĥan, Saif Ali Ĥan, Shah Rukh Khan (SRK), Aamir Ĥan, Feroz Ĥan, Kader Ĥan, Nasrudin Ŝah, Zarine Ĥan kaj Celina Jaitli. Aldone, kelkaj filmoj de Bolivudo, kiaj Dharmatma, Khuda Gawah, Escape from Taliban, kaj Kabul Express estis filmitaj en Afganio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Central Statistics Organization of Afghanistan Arkivigite je 2014-06-24 per la retarkivo Wayback Machine: Statistical Yearbook 2012-2013 Arkivigite je 2014-01-17 per la retarkivo Wayback Machine: Area and administrative Population Arkivigite je 2017-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Centra Statistika Oficejo Afganujo, 2020.
  3. "Afghanistan". The World Factbook. CIA. [1] Arkivigite je 2017-09-20 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 15an de Septembro 2016.
  4. "U.S. maps". Pubs.usgs.gov. Arkivita el la originalo en 2013-12-25. [2] Arkivigite je 2013-12-25 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 15an de Majo 2012. "South Asia: Data, Projects, and Research". [3] Alirita la 15an de Septembro 2016. "MAPS SHOWING GEOLOGY, OIL AND GAS FIELDS AND GEOLOGICAL PROVINCES OF SOUTH ASIA (Includes Afghanistan)". [4] Arkivigite je 2013-12-25 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 15an de Septembro 2016. "University of Washington Jackson School of International Studies: The South Asia Center". Arkivita el la originalo la 2an de Aprilo 2015. [5] Alirita la 15an de Septembro 2016. "Syracruse University: The South Asia Center". [6] Alirita la 15an de Septembro 2016. "Center for South Asian studies". [7] Alirita la 15an de Septembro 2016.
  5. "Constitution of Afghanistan". 2004. [8] Arkivigite je 2016-09-20 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 16an de Septembro 2016.
  6. . The Pre-Islamic Period. Afghanistan Country Study. Illinois Institute of Technology (14a de Januaro 2002). Arkivita el la originalo je 3a de Novembro 2001. Alirita 14a de Oktobro 2010. Arkivigite je 2001-11-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2001-11-03. Alirita 2016-09-15.
  7. Taliban orders fighters into Kabul as US evacuates embassy The Guardian, 15-an de Aŭgusto 2021, Konsultita la 15-an de Aŭgusto 2021.
  8. Summary of the National Risk and Vulnerability Assessment 2007/8 Arkivigite je 2010-05-07 per la retarkivo Wayback Machine en la TTT-ejo de la Central Statistics Organisation, http://nrva.cso.gov.af/Brochure%20English-Final.pdf Arkivigite je 2010-12-17 per la retarkivo Wayback Machine (PDF-dosiero 1,77 MB), Oktobre 2009, p. 4, kaj http://nrva.cso.gov.af/003.xls Arkivigite je 2010-12-07 per la retarkivo Wayback Machine (Excel-dosiero)
  9. Ethnic groups. The World Factbook. CIA. Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 18a de Septembro 2010. “Pashtun, Tajik, Hazara, Uzbek, other (includes smaller numbers of Baloch, Turkmen, Nuristani, Pamiri, Arab, Gujar, Brahui, Qizilbash, Aimaq, Pashai, and Kyrghyz) note: current statistical data on the sensitive subject of ethnicity in Afghanistan is not available, and ethnicity data from small samples of respondents to opinion polls are not a reliable alternative; Afghanistan's 2004 constitution recognizes 14 ethnic groups: Pashtun, Tajik, Hazara, Uzbek, Baloch, Turkmen, Nuristani, Pamiri, Arab, Gujar, Brahui, Qizilbash, Aimaq, and Pashai (2015)”. Arkivigite je 2013-10-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2016-09-17.
  10. Afghanistan. The World Factbook/Central Intelligence Agency. University of Missouri (15a de Oktobro 1991). Arkivita el la originalo je 2011-04-27. Alirita 20a de Marto 2011.
  11. Ethnic divisions. The World Factbook/CIA. University of Missouri (22-a de januaro 1993accessdate=16a de Oktobro 2010). Arkivita el la originalo je 2019-03-24. Alirita 2016-09-17.
  12. Ethnic Groups. Library of Congress Country Studies (1997). Alirita 8a de Oktobro 2010.
  13. Ethnic groups:. The World Factbook/CIA. University of Missouri (2003). Arkivita el la originalo je 2021-05-22. Alirita 18a de Septembro 2010.
  14. Conrad Schetter: II. Strukturen und Lebenswelten - Stammesstrukturen und ethnische Gruppen En: Bernhard Chiari (Hrsg.): Wegweiser zur Geschichte. Afghanistan, 3-a eldono, Ferdinand Schöningh, Paderborn 2009, ISBN 978-3-506-76761-5, S.124 (PDF-dosiero; 8.7 MB) vgl: Conrad Schetter: Ethnizität und ethnische Konflikte in Afghanistan, Reimer, Juni 2003 ISBN 978-3-496-02750-8
  15. 15,0 15,1 R. Ghirshman, "Afghanistan", (ii) ethnography, in Encyclopaedia of Islam, CD-ROM Edition v. 1.0 ed., Leiden, Nederlando
  16. Bernt Glatzer: Afghanistan: Ethnic and tribal disintegration? In: William Maley (Hrsg.): Fundamentalism Reborn?: Afghanistan And The Taliban. New York University Press, New York 1998, ISBN 0-8147-5585-2, S.170
  17. CIA - The World Factbook -- Afghanistan. Central Intelligence Agency (2006-10-17). Arkivita el la originalo je 2007-05-09. Alirita 2006-11-01. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-05-09. Alirita 2021-09-09.
  18. Novaj kursoj de Esperanto en Afganio, Libera Folio, la 15-an de decembro 2005.
  19. Afgana Esperanto-Renkontiĝo(Festivalo) de Internacia Amikeco, AAAdEM, 2005.
  20. (en) Esperanto-movado en Afganio, nov. 2006
  21. Beletra Almanako (27), oktobro 2016. Paĝoj 73-76. La poemo Afganio en paĝoj 75-76.
  22. 22,0 22,1 22,2 22,3 "Afghanistan". The World Factbook. CIA. [9] Arkivigite je 2017-09-20 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 18an de Septembro 2016.
  23. Country Profile: Afghanistan. Library of Congress Country Studies en Afganio (Aŭgusto 2008). Arkivita el la originalo je 2014-04-08. Alirita 10a de Oktobro 2010.
  24. Chapter 1: Religious Affiliation. The World’s Muslims: Unity and Diversity. Pew Research Center's Religion & Public Life Project (9a de Aŭgusto, 2012). Alirita 4a de Septembro 2013.
  25. “NURISTAN”, Encyclopædia Iranica.
  26. Lavina Melwani Hindus Abandon Afghanistan. Hinduism Today. Arkivita el la originalo je 2007-01-11. Alirita 19a de Majo 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-11. Alirita 2016-09-17.
  27. Majumder, Sanjoy, "Sikhs struggle in Afghanistan", BBC News, 25a de Septembro 2003. Kontrolita 19a de Majo 2012.
  28. N.C. Aizenman. "Afghan Jew Becomes Country's One and Only", Washingtonpost.com, 27a de Januaro 2005. Kontrolita 19a de Majo 2012.
  29. "Hardliners get key posts in new Taliban government", BBC News, 2021-09-07. Kontrolita 2021-09-09. (en-GB)
  30. "Nova flago en Afganio", en VENTO, numero 11, (aŭgusto 2022), pp. 19-20.
  31. Afghanistan: Food still unaffordable for millions. IRIN (12a de Marto 2009). Arkivita el la originalo je 27a de Aŭgusto 2010. Alirita 11a de Oktobro 2010.
  32. Agriculture. USAID. Arkivita el la originalo je 2013-09-29. Alirita 20a de oktobro 2010. Arkivigite je 2013-09-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-29. Alirita 2016-09-18.
  33. Exporting Afghanistan, de P.J. Tobia. 17a de Novembro 2009.
  34. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-05-31. Alirita 2016-09-18.
  35. Gall, Carlotta, "Afghan Companies Say U.S. Did Not Pay Them", New York Times, 7a de Julio 2010. Kontrolita 30a de Septembro 2011.
  36. the Kabul New City Official Website. DCDA. Arkivita el la originalo je 2013-12-30. Alirita 4a de Februaro 2012. Arkivigite je 2013-12-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-30. Alirita 2016-09-18.
  37. Ghazi Amanullah Khan City. najeebzarab.af (2009). Arkivita el la originalo je 2013-04-29. Alirita 15a de Aŭgusto 2011. Arkivigite je 2013-04-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-29. Alirita 2016-09-18.
  38. Case study: Aino Mina. Designmena.com. Arkivita el la originalo je 2014-01-06. Alirita 4a de Februaro 2012. Arkivigite je 2014-01-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-06. Alirita 2016-09-18.
  39. A Humane Afghan City? de Ann Marlowe en Forbes 2a de Septembro 2009. (el Retarkivo 20131231001216)
  40. Economic Growth. USAID. Arkivita el la originalo je 2013-09-29. Alirita 25a de Septembro 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-29. Alirita 2016-09-18.
  41. "Afghanistan, neighbors unveil 'Silk Road' plan", Reuters, 22a de Septembro 2011. Kontrolita 24a de Septembro 2011.
  42. Declan Walsh. "UN horrified by surge in opium trade in Helmand", Guardian, 30a de Aŭgusto 2007. Kontrolita 19a de Majo 2012.
  43. Afghan opium production in significant decline. OUNNK. Arkivita el la originalo je 2014-04-16.
  44. "CEOs should replace generals in Afghanistan: India", 28a de Junio 2012.
  45. Agriculture. USAID. Arkivita el la originalo je 29-a de septembro 2013. Alirita 23-a de majo 2017url-status=dead. Arkivigite je 2013-09-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-29. Alirita 2016-09-18.
  46. Unlocking the Potential of Agriculture for Afghanistan's Growth.
  47. AAN Q&A: An established industry – Basic facts about Afghanistan's opium-driven economy. Afghanistan Analysts Network (11-a de julio 2017). Arkivita el la originalo je 7-a de aŭgusto 2019. Alirita 10-a de aŭgusto 2019.
  48. "Afghanistan now world's top cannabis source: U.N.", 31-a de marto 2010.
  49. Peters, Steven G.. (October 2007) Preliminary Assessment of Non-Fuel Mineral Resources of Afghanistan, 2007. USGS Afghanistan Project/US Geological Survey/Afghanistan Geological Survey. Fact Sheet 2007–3063. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-27. Alirita 2021-09-12.
  50. Minerals in Afghanistan. British Geological Survey. Arkivita el la originalo je 26-a de julio 2013. Alirita 4-a de decembro 2010.
  51. "Afghans say US team found huge potential mineral wealth", 14-a de junio 2010.
  52. Risen, James, "U.S. Identifies Vast Riches of Minerals in Afghanistan", 17-a de junio 2010.
  53. Access to electricity, rural (% of rural population) – Afghanistan | Data. Alirita 2021-03-28.
  54. Access to electricity (% of population) – Afghanistan.
  55. Afghanistan Has Capacity To Produce 310,000MW Power.
  56. Afghanistan Resurrects its Largest Hydropower Plant Toward a Brighter Future.
  57. 57,0 57,1 Power to the People: How to extend Afghans' access to electricity (3-a de februaro 2015).
  58. The Power of Nature: How Renewable Energy is Changing Lives in Afghanistan. Arkivita el la originalo je 2021-04-14. Alirita 2021-09-12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-04-14. Alirita 2021-09-12.
  59. "20,000 foreign tourists visit Afghanistan annually", Pajhwok Afghan News (PAN), 27-a de septembro 2016.
  60. Coronavirus shatters tourism hopes in Afghanistan's Bamyan province.
  61. More than 200,000 tourists visit Bamyan this year.
  62. Origins of the hippie trail. Arkivita el la originalo je 2020-11-11. Alirita 13-a de junio 2020. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-11-11. Alirita 2021-09-13.
  63. The hippie trail. Arkivita el la originalo je 2021-03-08. Alirita 13-a de junio 2020. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-03-08. Alirita 2021-09-13.
  64. Oliver Smith, Digital Travel Editor, "When Afghanistan was just a laid-back highlight on the hippie trail", 20-a de aprilo 2018.
  65. Qayoom Suroush (16-a de januaro 2015) Going in Circles: The never-ending story of Afghanistan's unfinished Ring Road. Afghanistan Analysts Network. Arkivita el la originalo je 7-a de julio 2019. Alirita 7-a de julio 2019.
  66. Gopalakrishnan, Ramamoorthy. The Geography and Politics of Afghanistan. Concept Publishing Company (13-a de junio 1982).
  67. "EU To Impose Ban on Afghan Planes", Airwise News, 22-a de novembro 2010. Arkivigite je 2013-05-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-24. Alirita 2021-09-13.
  68. Country Profile: Afghanistan. Library of Congress Country Studies on Afghanistan (Aŭgusto 2008). Arkivita el la originalo je 2014-04-08. Alirita 16a de Aŭgusto 2010.
  69. Barbara Robson, Juliene Lipson, Farid Younos, Mariam Mehdi. The Afghans – Their History and Culture. Center for Applied Linguistics (30a de junio 2002). Arkivita el la originalo je 5a de januaro 2007. Alirita 25-a de septembro 2010. Arkivigite je 2010-03-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-17. Alirita 2021-08-26.
  70. US Library of Congress: Afghanistan – Ethnic Groups (Pashtun)
  71. Banting, Erinn. (2003) Afghanistan: The land. Crabtree Publishing Company. ISBN 978-0-7787-9335-9.
  72. 72,0 72,1 Heathcote, Tony (1980, 2003) "The Afghan Wars 1839–1919", Sellmount Staplehurst.
  73. "Pashtun (people)". Encyclopædia Britannica. (el Retarkivo 20131030170021)
  74. "Afghanistan: Kuchi nomads seek a better deal". IRIN, Asia. 18a de Februaro 2008. (el Retarkivo 20110910205256)
  75. G.V. Brandolini. Afghanistan cultural heritage. Orizzonte terra, Bergamo. 2007. p. 64.
  76. 42 Buddhist relics discovered in Logar. Maqsood Azizi. Pajhwok Afghan News (18a de Aŭgusto 2010). Arkivita el la originalo je 1a de Februaro 2012. Alirita 23a de Aŭgusto 2010. Arkivigite je 2010-03-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-17. Alirita 2021-08-26.
  77. Afghan archaeologists find Buddhist site as war rages. Sayed Salahuddin. News Daily (17a de Aŭgusto 2010). Arkivita el la originalo je 18a de Aŭgusto 2010. Alirita 16a de Aŭgusto 2010. Arkivigite je 2010-08-18 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-18. Alirita 2016-09-18.
  78. Buddhist remains found in Afghanistan. Press TV (17a de Aŭgusto 2010). Arkivita el la originalo je 20a de Aŭgusto 2010. Alirita 16a de Aŭgusto 2010. Arkivigite je 2010-08-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-20. Alirita 2016-09-18.
  79. "Survey of historical sites in Ghazni launched", Pajhwok Afghan News, 27a de Aŭgusto 2011. Kontrolita 27a de Aŭgusto 2011.
  80. Classical Dari and Pashto Poets. Afghan-web.com. Arkivita el la originalo je 2013-10-06. Alirita 4a de Februaro 2012. Arkivigite je 2013-10-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-06. Alirita 2016-09-18.
  81. Artist Biographies. Afghanland.com. Arkivita el la originalo je 2013-08-09. Alirita 17a de Oktobro 2011. Arkivigite je 2013-08-09 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-08-09. Alirita 2016-09-18.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]