Afganio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Islama Respubliko Afganio
د افغانستان اسلامي جمهوریت
جمهوری اسلامی افغانستان
perse: Ĝomhuri-je Eslami-je Afganistan
paŝtoe: Da Afganistan Islami Ĝomhorijat

La flago de Afganio

Blazono de Afganio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Dā də bātorāno kor
Situo
suverena ŝtatolando sen maralirolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kabulo
Oficiala(j) lingvo(j) paŝtoa, persa
Uzata(j) lingvo(j) daria lingvo, Kamviri, sud-uzbeka lingvo, Nangalami, Savi, Parachi, Kamkata-viri, Sanglechi, Pahlavni, Wotapuri-Katarqalai, Inku, Tirahi, Northern Pashto, Western Balochi, afgana signolingvo, Southern Pashto, taĝik-araba lingvo, turkmena lingvo, Aimaq, Wasi-wari, Moghol, braŭia lingvo, Ashkun, Ishkashimi, hazaraga lingvo, Munji, Gawar-Bati, Waigali, Shughni, Wakhi, Tregami, Shumashti, Warduji, Northeast Pashai, Southwest Pashai, Southeast Pashai, Northwest Pashai
Plej ofta(j) religio(j) islamo
Areo 652.864[1] km²
- % de akvo ~0 %
Loĝantaro 33.609.937 (2004) (julio 2021)
Loĝdenso 51,9 loĝ./km²
Horzono +4,5
Interreta domajno af
Landokodo AFG
Telefona kodo 93
Plej alta punkto Noŝak
Plej malalta punkto Amudarjo
Politiko
Politika sistemo Islama Respubliko
Ŝtatestro prezidento Hamid Karzai
Ĉefministro prezidento Hamid Karzai
Sendependiĝo disde
Unuiĝinta Reĝlando
19-a de aŭgusto 1956
Ekonomio
Valuto afganio (AFN)
MEP laŭ 2008
– suma $ 21.388 mlrd
– pokapa $ 416
vdr
Bieno en Kabulo.
Herat

AfganioAfganujo (ankaŭ Afganistano, paŝtoe kaj perse افغانستان afġanestân) estas lando en la sudo de Centra Azio.

Ĝeneralaĵoj

Geografio

Topografio

Pejzaĝo en nordokcidenta Afganujo
Band-e Panir, unu el la lagoj Band-e Amir ĉe Bamiyan.

Afganujo estas ŝtato, kiu ne havas aliron al iu maro. Ĝi havas gravan strategian rolon en la regiono. La lando estas ĉefe montara, nur malpli ol 10 % de la areo situas sub alto de 600 m super la marnivelo. La montaroj de la Hindukuŝo, ĝis 7500 metrojn alta, kaj de la Sefid Kuh etendiĝas sur vastaj partoj de la entute 652.090 km² granda lando.

Sudokcidente troviĝas altebenaĵo kun la senelflueja lago Helmand ĉe la landlimo al Irano. La plej grava enfluejo de la lago estas la rivero Helmand, kiu fontas ĉe la ĉefurbo Kabulo entspringt.

Afganujo havas kontinentan klimaton kun varmegaj someroj kaj malvarmegaj vintroj. Ĝi estas ĉefe montara lando sur la orienta Irana Altebenaĵo. Nur norde troviĝas ebenaĵoj ĉe la Amudarjo kaj sudokcidente malgrandaj dezertaj basenoj. La nordorienton trairas la Hindukuŝo. Inter la baseno de Kabulo kaj la norda parto de la lando ekzistas ekde 1964 vintrorezista aŭtovojo kun preskaŭ 3 km longa tunelo, la vojo de la Salang-intermonto.

La suda Hindukuŝo krute malsupreniras al Nuristano, kiu estas ankoraŭ parte kovrita de koniferarbaroj. La regiono inter la ĉefurbo Kabulo kaj la Kajber-intermonto ĉe la landlimo al Pakistano estas la politika kaj ekonomia kerno de la lando. En la okcidenta Afganujo situas la urbo Herat. La suda kaj sudokcidenta regionoj de Afganujo konsistas el dezertoj kaj stepoj, trafluitaj nur de Helmand, kiu estas la plej longa afgana rivero. Ĝi fine enfluas en la saltlagon ĉe Sistan, ĉe la landlimo al Irano.

Oriente de la Helmand troviĝas la dezerto Daŝt-e Lut ("sablolando") kaj okcidente la Daŝt-e Margo, kiu konsistas ĉefe el gruzo kaj argilsurfacoj.

La plej alta punkto de la lando estas la pinto de la 7485 metrojn alta Noŝak en Hindukuŝo. En la riverebenaĵo de la Amudarjo ĉe la landlimo al Turkmenujo troviĝas la plej malalta punkto de Afganujo, kiu situas je 285 metrojn super la marnivelo.

La lagoj Band-e Amir (lagoj) ĉe Bamiyan estas inter la plej bone konataj vidindaĵoj de Afganujo en la okcidenta mondo. La ĉirkaŭa regiono iĝis en 2009 la unua nacia parko en Afganujo.

Klimato

En Afganujo konstateblas jenaj sezonoj: la vintraj okcidentventoj alportas pluvojn, dum la someroj estas aparte sekaj kaj pluvas nur en la ekstrema sudoriento de la lando pro musono. Pro la alta situo de la lando povas okazi neĝfaloj, ĉefe en la nordo, ĝis en la valojn.

Klimate, la sudo de la lando jam apartenas al la pli varmaj subtropikoj, en kiuj eblas kreskigi daktilopalmojn, dum la nordo spertas moderan klimaton.

La temperatura spektro estas unu el la plej grandaj de la mondo: ĝi iras de -50 ĝis +53 °C. En la jaro 2000 la duono de la loĝantaro suferis pro sekegoj, kiuj pli kaj pli ofte okazas.

Urbo; taga/nokta temperaturo en januaro; taga/nokta temperaturo en julio

Herat 9 °C/-3 °C; 37 °C/21 °C

Kabulo 5 °C/-7 °C; 32 °C/15 °C

Kandaharo 12 °C/0 °C; 40 °C/23 °C

Administra organizado

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Provincoj de Afganio.

En Agfanio estas provincoj nome:

Urboj kaj vilaĝoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de urboj de Afganio.

80 % de la loĝantaro de Afganujo loĝas en la kamparo kaj nur 20 % enurbe.[2] La plej grandaj urboj estas:

Loĝantaro

Simpligita mapo de la loĝlokoj de la plej grandaj etnoj en Afganujo
Afganaj lernejanoj en Bagram
Evoluo de la loĝantaro x1000

La afganoj ne estas unu gento, sed konsistas el paŝtuoj, kuzoj de la persoj, en la sudo, la hazaroj en la centro kaj, en la nordo, la uzbekoj kaj taĝikoj, kiuj estas tjurkaj. La lando ne estas unuigita de lingvo aŭ sango, sed de religio (islamo), siaj malamikoj kaj la ŝirmejo de la altaj montoj.

Etnoj

La loĝantaro de Afganujo apartenas al granda nombro de etnaj grupoj kaj triboj. Pro historiaj kialoj la paŝtuoj emas konsideriĝi la naciportanta popolo. En 2007 la loĝantaro nombris ĉirkaŭ 25 milionoj da homoj. En multaj regionoj diversaj etnoj loĝas miksitaj kaj oni ne scias precize la nombron de loĝantoj. La kategorigo en etnajn grupojn malfacilas ankaŭ, ĉar memdifino kaj ekstera difino ofte malsamas.

Tial oni ne konsideru la bombron kaj procentojn de etnaj grupoj kiel ekzaktaj valoroj, sed nur kiel taksado. La sekvaj nombroj estas ekstrapolitaj al la jaro 2009.[3]

Paŝtuoj

Paŝtuoj, historie Afganoj estis la fondintoj kaj nomdonintoj de la lando. Ili reprezentas inter 40 kaj 50 % de la loĝantaro. Nombras kiel paŝtuoj interalie diversaj nomadaj triboj, ĉefe la kuĉioj, kiuj estas ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj. Ili estas aparte protektitaj de la afgana konstitucio kaj havas rajtojn pri kunparolo.

Taĝikoj

Taĝikoj estas la dua plej granda grupo de la lando. La nomo signifas ĝenerale la persparolantajn loĝantojn de Afganujo, kiujn oni nomas ankaŭ "Parsiwan" (persparolantoj) aŭ, oriente kaj sude, "Dihgan" kaj "Dihwar" (vilaĝposedantoj, tio estas malnomadoj).[4] La taĝikoj ne vere estas etno, ne ekzistas konstateblaj kultura, socia aŭ politika diferenco al aliaj grupoj. Okcidente ili estas la rektaj posteuloj de la persa popolo de Irano, en la nordo tiu de la persparolanta popolo de centra Azio. Ili reprezentas la plimulton en la plej multaj urboj.[4]

La nomon "taĝikoj" uzas plej ofte aliaj por distingi grupojn de loĝantoj, kiuj ne apartenas al triba socio, parolas la persan kaj apartenas plej ofte al sunaismo. Taĝikoj estas inter 20 kaj 35 % de la loĝantaro. Ankaŭ aliaj persparolantaj grupoj, kiel ekzemple la kizilbaŝoj identigas sin pli kaj pli ofte kiel taĝikoj.[5]

Hazaroj

Hazaroj, ankaŭ persparolantoj, tamen ĉefe ŝiismanoj estas 7 ĝis 20 % de la tuta loĝantaro.

Uzbekoj

  • Uzbekoj, unu el la multaj tjurkaj popoloj de centra Azio, reprezentas ĉirkaŭ 8 ĝis 15 % de la loĝantaro de Afganujo.

Aliaj

Ekzistas aldone pluraj aliaj malgrandaj etnaj grupoj en Afganujo kiel la aimakoj (3 ĝis 6 %), turkmenoj (1 ĝis 3 %), beluĉoj (< 1 %), nuristananoj kaj multaj aliaj.

Historio

Afganio estas lando monta kaj seka inter Pakistano kaj Irano en centra Azio. Sed ekde Aleksandro la Granda, ĝi estas lando dezirata pro ĝia strategia loko inter Barato, Ĉinio, Rusio kaj la Araba Duoninsulo. Aleksandro, islamo, la mongoloj kaj Tamerlano konkeris ĝin, sed Britio kaj Rusio fiaskis en la afero. Kaj nun Usono batalas tie.

En nuna Afganio floris la helenbudhaa arto kaj civilizo, el la influo de idoj de indiĝenoj kaj helenaj soldatoj de Aleksandro, konvertiĝintaj al Budhismo.

Afganio troviĝis centre de la multkulturaj imperioj fonditaj de la Sakaoj (1-a jarcento a.K.) kaj de la Kuŝanoj (1-3 jarcentoj p.K.)

Je la 13-a jarcento, Marko Polo skribis en la 43-a ĝis 51-a ĉapitroj de lia libro pri Afganio. Jam en tiu epoko, papavon oni estis kultivanta.

Afganio unufoje floris sub civilizo persa kaj prosperis kiam la interkomerco de Ĉinio, Barato kaj Arabio fluis tra la lando. Sed post 1700 la markomerco de Nederlando kaj poste de Britio forlogis la komercon.

Afganio fariĝis sendependa regno en 1747. La Emirlando Afganio (1823-1926) estis absoluta monarkio de Centra Azio, kies kapitaloj estis Kabulo kaj Peŝavaro.

Amanullah Ĥan, reĝo de 1919 ĝis 1929. La Reĝlando Afganio (paŝtoe: د افغانستان واکمنان, perse: پادشاهي افغانستان) estis islama monarkio en la sudo de la Centra Azio kaj establita en 1926, sekvinte la Emirlandon Afganio post kiam Amanullah Ĥan iĝis reĝo kaj la proklamado de la reĝlando 7 jarojn post sia preno de la potenco.

La reĝo de Afganio falis en 1973 kaj, post mallonga respubliko (1973-78), la lando estis regita de komunista registaro aliancano de la Sovetunio estre de Babrak Kemal. En 1979, Sovetunio sendis armeon por subteni ĝin kaj tie batalis vane ĝis 1989 kontraŭ lokaj armeoj, kiuj estas subtenitaj de Pakistano per la mono kaj armiloj el arabaj landoj kaj ĉefe el Usono. La batalon kontraŭ sovetunia armeo pagis iomete la trafiko de opio kies parto de transporto estis farita de usona armeo (CIA), parte ĝis la sovetuniaj militistoj. Enlanda milito sekvis la militon kontraŭ Sovetunio ĝis 1989 (retiriĝo de soveta armeo) kaj ĉefe ĝis 1992, kiam la Norda Alianco unuigis la landon, sed regis korupte kaj malforte.

En 1996, la Taliboj venkis la Aliancon, forpuŝinte ĝin al la nordo, kaj regis honeste sed severe, enkondukinte severan interpreton de islamo (islama fundamentismo). Grava subteno de la nova reĝimo estis Usama bin Laden kaj lia araba legio.

En 2001, post atako de Bin-Laden kontraŭ Usono, la Norda Alianco, nun ribeloj de la nordo, ricevis la helpon de la aviadiloj kaj bomboj de Usono. La Alianco facile venkis la Talibojn. Nova provizora registaro estis starigita sub Hamid Karzai. Osama Bin-Laden uzis Afganion kiel bazon de sia terorista organizo. Usono serĉis lin inter la multaj kavernoj kaj montoj de la lando ĝis kiam murdis lin en tre aparta loĝejo en Pakistano.

Referencoj

  1. Central Statistics Organization of Afghanistan: Statistical Yearbook 2012-2013: Area and administrative Population
  2. Summary of the National Risk and Vulnerability Assessment 2007/8 en la TTT-ejo de la Central Statistics Organisation, http://nrva.cso.gov.af/Brochure%20English-Final.pdf (PDF-dosiero 1,77 MB), Oktobre 2009, p. 4, kaj http://nrva.cso.gov.af/003.xls (Excel-dosiero)
  3. Conrad Schetter: II. Strukturen und Lebenswelten - Stammesstrukturen und ethnische Gruppen En: Bernhard Chiari (Hrsg.): Wegweiser zur Geschichte. Afghanistan, 3-a eldono, Ferdinand Schöningh, Paderborn 2009, ISBN 978-3-506-76761-5, S.124 (PDF-dosiero; 8.7 MB) vgl: Conrad Schetter: Ethnizität und ethnische Konflikte in Afghanistan, Reimer, Juni 2003 ISBN 978-3-496-02750-8
  4. 4,0 4,1 R. Ghirshman, "Afghanistan", (ii) ethnography, in Encyclopaedia of Islam, CD-ROM Edition v. 1.0 ed., Leiden, Nederlando
  5. Bernt Glatzer: Afghanistan: Ethnic and tribal disintegration? In: William Maley (Hrsg.): Fundamentalism Reborn?: Afghanistan And The Taliban. New York University Press, New York 1998, ISBN 0-8147-5585-2, S.170

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj