Aflikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Familia aflikto dum funebro ĉe Leona tombejo dum la Sieĝo al Sarajevo en 1992.

Aflikto estas multaspekta reago al perdo, partikulare pro perdo de iu aŭ io kiu estis mortinta, al kiu oni formis fortan ligon aŭ senton de homa amo aŭ ŝato. Kvankam konvencie fokuzita al emocia reago al perdo, ĝi havas ankaŭ fizikan, kognan, kondutan, socian, spiritan, kaj filozofian dimensiojn. Dum la terminoj estas ofte uzataj interŝanĝeble, perdodoloro aŭ funebro estus la stato de perdo, kaj aflikto estus la reago al perdo.

Aflikto estas natura reago al perdo. Ĝi estas la emocia sufero kiun oni sentas kiam io aŭ iu kion la individuo amas forpasas.[1] Aflikto estas ankaŭ reago al iu ajn perdo. Aflikto asocia kun morto estas familiara al plej homoj, sed individuoj afliktiĝas en konekto kun vario de perdoj laŭlonge de siaj vivoj, kiaj sendungigo, malsaniĝo aŭ fino de rilato.[2] Perdoj povas esti kategoriigitaj kiel ĉu fizikaj aŭ abstraktaj,[3] el kiuj la fizika perdo estas rilata al io kion la individuo povas tuŝi aŭ mezuri, tiel kiel perdo de geedzo pro morto, dum aliaj tipoj de perdoj estas abstraktaj, kaj rilatas al aspektoj de personaj sociaj interagadoj.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Melinda Smith, J. S. (2012, Januaro). Coping with Grief and Loss. Konsultita la 15an de Marto, 2012, el helpguide.org: http://helpguide.org/mental/grief_loss.htm Arkivigite je 2012-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
  2. America, H. F. (2012). Grief. Konsultita la 15an de Marto, 2012, el Hospice Foundation of America: http://www.hospicefoundation.org/grief Arkivigite je 2012-03-19 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Rando, Therese A.. (1991) How to go on living when someone you love dies. ISBN 978-0-553-35269-6.
  4. Therese A. Rando, P. (1991). How To Go On Living When Someone You Love Dies. Lexington Books.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (2012) “The Salience of Family Worldview in Mourning an Elderly Husband and Father”, The Gerontologist. doi:10.1093/geront/gnr148. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]