Afrika ansero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afrika ansero

La Afrika ansero estas raso de Bredansero. Ili fakte ne estas el Afriko en tute, Afrikaj bredanseroj estas descendaj el natura Cigna ansero, ĝuste kiel ties parenco la Ĉina ansero. Kvankam ili kunhavas similajn karakterojn (kiaj kolorvarioj), ambaŭ povas esti distingataj el la pli granda gorĝohaŭtaĵo de kaj diferenca formo de la bekobaza karunklo de la Afrika ansero. Afrikaj anseroj estas ankaŭ iom pli fortikaj ol la Ĉinaj anseroj, kaj estas famkonataj pro sia pli afabla temperamento.

Ekzistas du teorioj pri la deveno el la bredoraso: la unua asertas ke la Afrikaj estas rezulto de kruciĝo de Cignaj anseroj kun Ĉinaj anseroj, dum la alia asertas ke ili estas puraj devenoj el la Cigna ansero, kaj ties unikaj trajtoj estus simple rezulto de selekta bredado. Ĉiukaze ĝi ekzistis kiel distinga bredoraso almenaŭ ekde mezo de la 19a jarcento, kaj estis akceptita en la standardoj de la American Poultry Association en 1874.

Afrikaj anseroj aperas en tri kolorvariantoj: Bruna, Sablokolora kaj Blanka. Brunaj havas nigrajn bekojn kaj karunklojn, kaj plumaron kun neregulaj nuancoj, el tre helaj al malhelbrunaj. Blankaj havas tutblankajn plumarojn kaj oranĝecajn bekojn kaj karunklojn.

Referencoj

  • Ekarius, Carol. (2007) Storey's Illustrated Guide to Poultry Breeds. 210 MAS MoCA Way, North Adams MA 01247: Storey Publishing. ISBN 978-1-58017-667-5.