Afrikato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Afrikata konsonanto)
Manieroj de artikulacio
Bruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frotsono
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Fluanto
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
redaktu

Afrikatoj (aŭ ekfrotaj konsonantoj aŭ pleonasme afrikataj konsonantoj) komenciĝas kiel plozivo (plej ofte alveolara konsonanto kiel [t][d]), sed ellasiĝas kiel frikativa konsonanto (kiel [s][z] aŭ, en kelkaj lingvoj, en frikativa trila konsonanto) anstataŭ rekte en la sekvan vokalonvortan finon.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto ekzistas tri ekfrotaj fonemoj: /t͡s/ (literumata kiel "c"), /t͡ʃ/ (literumata kiel "ĉ") kaj /d͡ʒ/ (literumata kiel "ĝ"). La sonkombino /dz/ povas prononciĝi ekfrote, sed la du sonoj ankaŭ povas esti prononcataj aparte, do ne temas pri ekfrota fonemo.

La anglaj sonoj literumataj "ch" kaj "j" (transskribataj [tʃ] kaj [dʒ] en la IFA), germana kaj itala z [ts] (Esperante c) kaj itala z [dz] (Esperante dz) estas tipaj afrikatoj. Tiuj sonoj sufiĉe komunas en la lingvoj de la mondo, kiel ankaŭ aliaj afrikatoj kun similaj sonoj, kiaj tiuj en la pola kaj la ĉina. Tamen, krom [dʒ], voĉaj afrikatoj estas relative raraj. Por kelkaj lokoj de artikulacio ili tute ne atestiĝas.

Multe malpli komunaj estas ekz. labialdentalaj afrikatoj, kia [p͡f] en la germana, aŭ velaraj afrikatoj, kia [k͡x] en la cvana ("Tswana") (skribita kg) aŭ Alt-Alemanaj Svisaj germanaj dialektoj (depende de la dialekto ankaŭ uvulara [q͡χ]). Tramonde, nur malmultaj lingvoj havas afrikatojn en tiaj pozicioj, eĉ kvankam la respektivaj plozivoj estas preskaŭ universalaj. Malpli komunaj ankaŭ estas alveolaraj afrikatoj en kiuj la frikativo estas laterala, kia la [tɬ] sono trovata en la navatla kaj la totonaka lingvoj. Multaj atapaskaj (kia la Dene-Sulina kaj la navaha) havas seriojn de koronalaj afrikatoj kiuj povas esti neaspiraciaj, aspiraciaj, aŭ ejektivaj aldone al interdentalaj/dentalaj, alveolaraj, postalveolaraj, aŭ lateralaj, ekz. [t̪͡θ], [t̪͡θʰ], [t̪͡θ’], [ts], [tsʰ], [ts’], [tʃ], [tʃʰ], [tʃ’], [tɬ], [tɬʰ], kaj [tɬ’]. Afrikatoj ankaŭ povas esti kontrastigitaj per palataligo, kiel en la erzja, kie senvoĉaj alveolaraj, postalveolaraj kaj palatalaj afrikatoj estas kontrastaj. Afrikatoj ankaŭ povas havi foneman longon, tio estas, afektita de ĥronemo, kiel en la karela.

Notacio[redakti | redakti fonton]

Afrikatoj ofte prezentiĝas per la du sonoj el kiuj ili konsistas (e.g. [pf], [kx]). Tamen, unuopaj signoj por la afrikatoj eble dezirindas, por emfazi ilian funkcion kiel individuaj parolaj segmentoj (t.e. kiel fonemoj). En tia kazo, la IFA rekomendas ligadon de la du elementoj de la afrikato per lig-arko (ekz. [p͡f], [k͡x]). Unikodo disponas pri ligaturoj por la ses komunaj afrikatoj [ʦ], [ʣ], [ʧ], [ʤ], [ʨ], kaj [ʥ].

Alia metodo estas indiki la ellason de la afrikato per superskripto: [tˢ], [kˣ]. Tio deriviĝas de la konvencio en la IFA indiki aliajn ellasojn per superscripto.

En aliaj fonetikaj transskribaj sistemoj, kiel la amerikanista sistemo, la afrikatoj [ts], [dz], [tʃ], [dʒ], [tɬ], kaj [dɮ] estas prezentitaj kiel <c><¢>; <j>, <ƶ>, aŭ (malnove) <ʒ>; <c><č>; <ǰ>, <ǧ>, aŭ (malnove) <ǯ>; <ƛ>; kaj <λ><dl> respective. Ene de la IFA, [tʃ] kaj [dʒ] fojfoje transskribiĝas kiel palatalaj plozivoj, <c> kaj <ɟ>.

Afrikatoj kontraŭ plozivo-frikativaj sekvencoj[redakti | redakti fonton]

Afrikatoj povas kontrasti kun plozivo-frikativaj sekvencoj. Examploj inkluzivas:

Pola: [t͡ʃ] en czysta 'pura (f.)'   kontraŭ   [tʃ] en trzysta 'tri cent',

kaj

Klallama: [t͡s] en k’ʷə́nc 'rigardu min'   kontraŭ   [ts] en k’ʷə́nts 'li ĝin rigardas'.

La diferenco estas ke en la plozivo-frikativa sekvenco, la plozivo havas propran ellason antaŭ la frikativo komenciĝas, sed en la afrikato, la frikativa elemento mem estas la ellaso. Plozivo-frikativaj sekvencoj povas havi silaban limon inter la du segmentoj.

Afrikatoj kaj plozivo-frikativo sekvencoj estas distingataj ankaŭ foneme. En la angla, [ts] kaj [dz] (as en nuts kaj nods) estas konsiderataj kiel sekvencoj de ploziva fonemo kaj frikativa fonemo eĉ kvankam ili estas fonetike afrikatoj, ĉara ili povas havi enan morfeman limon (ekz. nutsnut + s). La vera angla afrikataj fonemoj /tʃ/ kaj /dʒ/ ne povas havi enan morfeman limon, kaj por montri ke ili ne estas sekvencoj de fonemoj, iuj notaciaj sistemoj uzas <č> kaj <ǰ> por prezenti tiujn du afrikatojn (kvankam tio ne estas konsiderata norma notacio de la IFA).

Ĉar Esperanto pretendas havi unu-al-unu rilaton inter la ortografio kaj la fonemoj, tio implikas ke oni devas atente prononci kaj aŭdi la diferencon inter la afrikatoj <c>, <ĉ>, <ĝ> kaj la rilataj sekvencoj <ts>, <tŝ>, <dĵ>, ĉar almenaŭ teorie ili estas malsamaj fonemoj do du vortoj povus kontrasti nur per tiu diferenco (kvankam efektive la sekvencoj mankas en unuopaj radikoj kaj do okazas verŝajne nur en kunmetaĵoj).

Listo de afrikatoj[redakti | redakti fonton]

En la kazo de koronaloj, la simboloj <t, d> estas norme uzataj por la ploziva porcio de la afrikato senkonsidere al la preciza loko. Ekzemple, [t͡ʂ] ofte troviĝas por [ʈ͡ʂ]. Por faciligi legadon, la ligstangoj estas forigitaj el la tabelaj eroj ĉi-sube.

La ekzemplaj lingvoj estas tiuj pri kiuj tiaj sonoj estas raportitaj, sed kelkakaze ili eble bezonas konfirmon.

Siblantaj afrikatoj[redakti | redakti fonton]

Nesiblantaj afrikatoj[redakti | redakti fonton]

Lateralaj afrikatoj[redakti | redakti fonton]

Trilaj afrikatoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj afrikatoj[redakti | redakti fonton]

La pli komunaj el la senvoĉaj afrikatoj estas ĉiuj atestitaj aldone kiel ejektivoj: [tθ’, ts’, tɬ’, tʃ’, tɕ’, tʂ’, cʎ̥ʼ, kx’, kʟ̝̊’]. La maja k'iche'a uzas la ejektivan alveolaron ts’. Kelkaj kojsanaj lingvoj kiel la !Xóõa estas raportitaj havi voĉajn ejektivajn afrikatojn, sed tiuj estas fakte konsonantaj aglomeroj: [dts’, dtʃ’]. Afrikatoj ankaŭ ofte estas aspiraciaj: [m̪p̪fʰ, tθʰ, tsʰ, tɬʰ, tʃʰ, tɕʰ, tʂʰ], fojfoje murmurataj: [m̪b̪vʱ, d̠ʒʱ], kaj fojfoje prenazaligitaj: [ndz, ndzʰ, ɳɖʐ, ɳɖʐʰ]. Labialigitaj, palataligitaj, velarigitaj, kaj faringaligitaj afrikatoj ankaŭ troviĝas.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]