Afrikazia lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo montrante la distribuon de la Afrikazia lingvaro (bluo).

La afrikazia lingvaro estas lingvofamilio, kun ĉirkaŭ 375 lingvojn [1]. Sume ĉirkaŭ 300 milionoj da homoj parolas afrikazian lingvon en norda kaj orienta Afriko, la Sahelo, kaj sudokcidenta Azio (inkluzivante ĉirkaŭ 200 milionojn da parolantoj de la Araba). Aliaj nomoj foje donataj al tiu lingvofamilo inkluzivas Ĥamida-Semida (depreciata), Erythraean[2], kaj Lisramic [3].

La afrikazia lingvaro dividiĝas jene:

Multaj homoj konsideras la Ongotan lingvon Omota, sed ĝia klasifiko restas disputata. Harold Fleming provizore sugestas trakti ĝin sendependa branĉo de ne-Omota Afrikazia.[4]

Statistiko de parolantoj[redakti | redakti fonton]

La etnogeografia distribuo de la familio estas jena (milionoj):


Lingvogrupo SU Eŭropo Azio Afriko Ameriko Oceanio Mondo
Berbera - - - 10.56 - - 10.56
Ĉada - - - 28.74 - - 28.74
Kuŝida - 0.03 0.04 29.24 - - 29.31
Semida 0.03 2.43 60.25 129.46 0.93 0.14 193.24
Egipta (Kopta) - - - - - - 193.24
Omota - - - - - - 193.24
Sumo 0.03 2.46 60.29 198.00 0.93 0.02 261.85


SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.

Originala devenejo[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas interkonsento pri tio kie loĝis la parolantoj de la Pra-Afrik-Azia lingvo, sed tiun lingvon oni ĝenerale kredas deveni de nordorienta Afriko.[5][6] Iuj fakuloj (kiaj Igor Diakonoff kaj Lionel Bender, ekzemple) jam proponas Etiopion, ĉar tiu lando entenas la plej multon el la diverseco de la Afrikazia lingvofamilio kaj ĝi havas tre malsamajn grupojn en streta geografia proksimeco, kion oni ofte konsideras malkaŝiga signo de komuna geografia origino lingva. Aliaj esploristoj (kiaj Christopher Ehret, ekzemple) jam proponas la okcidentan marbordon de la Ruĝa Maro kaj la Saharon. Malplimulto (kia Alexander Militarev) sugestas lingvan hejmlandon en la Levanto (specife, li identigas la Afrikazian kun la Natufia kulturo, de kiu la semida estus la sola branĉo resti hejme.[7]

La Semidaj lingvoj konstituas la sola Afrikazia subfamilio nun vivanta ekster Afriko. Iuj fakuloj kredas ke, en historiaj aŭ preskaŭ-historiaj tempoj, parolandoj de Semidaj lingvoj transvenis re en Etiopion kaj Eritreon, dum aliaj, kia A. Murtonen, disputas tiun vidon, sugestanta ke la Semida branĉo eble originis en Etiopio.

Komunaj trajtoj kaj kognatoj[redakti | redakti fonton]

Komunaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

Komunaj trajtoj inkluzivas:

Kognatoj[redakti | redakti fonton]

Kognatoj inkuzivas:

  • b-n- "konstru-" (Ehret: *bĭn), atestita en Ĉada, Semida (*bny), Kuŝida (*mĭn/*măn "domo") kaj Omota (Dime bin- "konstru-, kre-");
  • m-t "mort-" (Ehret: *maaw), atestita en Ĉada ( ekzemple, Hausa mutu), Egipta (mwt *muwt, mt, Kopta mu), Berbera (mmet, pr. yemmut), Semida (*mwt), kaj Kuŝida (Pra-Somala *umaaw/*-am-w(t)- "mort"). (Tio ankaŭ similas al la PHE radiko *mor-/mr-. "mort", indico favora al klasifiko de kaj la Afrik-Azia kaj la Hindi-Eŭropa lingvofamilioj en hipoteza Nostrata superfamilio.)
  • s-n "sci-", atestita en Ĉada, Berbera, kaj Egipta;
  • l-s "lang-" (Ehret: *lis' "leki"), atestita en Semida (*lasaan/lisaan), Egipta (ns *ls, Kopta las), Berbera (ils), Ĉada (ekzemple, Haŭsa harshe), kaj eble Omota (Dime lits'- "lek-");
  • s-m "nom-" (Ehret: *sŭm / *sĭm), atestita en Semida (*sm), Berbera (ism), Ĉada (ekzemple, Ĥaŭsa suna), Kuŝida, kaj Omota (kvankam iuj vidas la Berberan formon, ism, kaj la Omota formo, sunts, kiel Semid-devenaj pruntvortoj.) La Egipta smi "raport-, anonc-" sin prezentas kiel aliaj ebla kognato.
  • d-m "sang-" (Ehret: *dîm / *dâm), atestita en Berbera (idammen), Semida (*dam), Ĉada, kaj argumenteble Omota. Komparu Kuŝidan *dîm/*dâm, "ruĝ-.

Verba paradigmo[redakti | redakti fonton]

En la verba sistemo, la Semida, la Berbera, kaj la Kuŝida (incluzive de Beĝa) ĉiuj atestas prefiksan konjugacion:


Esperanto Araba (Semida) Kabyle (Berbera) Saho (Kuŝida; verbo estas "mortigi") Beĝa (verbo estas "alveni")
li mortas yamuutu yemmut yagdifé iktim
ŝi mortas tamuutu temmut yagdifé tiktim
ili (m.) mortas yamuutuuna mmuten yagdifín iktimna
vi (m. sg.) mortas tamuutu temmuteḍ tagdifé tiktima
vi (m. pl.) mortas tamuutuuna temmutem tagdifín tiktimna
mi mortas ˀamuutu mmuteγ agdifé aktim
ni mortas namuutu nemmut nagdifé niktim


Aliaj indicoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉiuj Afrik-Aziaj subfamilioj montras atestaĵojn pri kaŭzativa (faktativa, igeca) afikso s, sed simila sufikso ankaŭ aperas en aliaj grupoj, kiaj la niĝer-kongaj lingvoj.
  • La Semida, la Berbera, la Kuŝida (inkluzive de la Beĝa), kaj la Ĉada uzas posed-pronomaj sufiksoj.
  • Tonaj lingvoj troviĝas en la Omota, Ĉada, kaj la sud- kaj orient- Kuŝidaj branĉoj de la Afrik-Azia, laŭ Ehret (1996). La Semida, Berbera, kaj Egiptaj branĉoj ne foneme uzas tonojn.

Klasifika historio[redakti | redakti fonton]

Mezepokaj kleruloj foje kunligis du aŭ pli branĉojn de la Afrik-Azia kunen; jam en la 9-a jarcento la Hebrea gramatikisto Judah ibn Quraysh el Tiaret en Algerio perceptis rilatecon inter la Berbera kaj la Semida (tiun lastan li konis pere de la Araba, la Hebrea, kaj la Aramea).

En la 19-a jarcento ankaŭ Eŭropanoj komencis sugesti tiajn rilatojn; do en 1844 Th. Benfey sugestis lingvofamilion entenantan la Semidan, la Berberan, kaj la Kuŝidan (tiun lastan li nomis Etiopika) lingvogrupojn. Samjare T. N. Newman sugestis rilaton inter la Semida, kaj la Haŭsa, sed tio longe restis ideo disputata kaj necerta.

La Ĥamido-Semida[redakti | redakti fonton]

Friedrich Müller nomis la tradician "Hamido-Semida"n familion en 1876 en sia de:Grundriss der Sprachwissenschaft, kaj difinis ĝin konsistanta el iu Semida grupo plus iu Ĥamida grupo entenanta la Egiptan, la Berberan, kaj la Kuŝidan grupojn; li eksterigis la Ĉadan grupon. Tiuj klasifikoj parte subteniĝis sur ne-lingvistikaj antropologiaj kaj rasismaj argumentoj. (Ankaŭ vidu Ĥamida hipotezo.) Leo Reinisch (1909) proponis kunligi la Kuŝidan kaj la Ĉadan grupojn, antaŭombrante Greenberg-on; sed lia sugesto malmulte akceptiĝis. La Ĥamido-Semida familio do aspektis jene:

  • Semida
  • Ĥamida
    • Egipta
    • Berbera
    • Kuŝida

Al la Afrikazia[redakti | redakti fonton]

Marcel Cohen (1924) malakceptis la ideon pri distinge aparta Hamida subgrupo, kaj inkluzivigis la Haŭsan (iu Ĉada lingvo) en sia kompara vort-provizo de la Ĥamido-Semida. Joseph Greenberg (1950) forte konfirmis la malakcepton de Cohen pri Ĥamida, kaj aldonis (kaj subklasifikis) la Ĉadajn lingvojn, proponante la novan nomon Afro-Asiatic (eo:Afriko-Azia) por la familio; preskaŭ ĉiuj kleruloj akceptis lian klasifadon. En 1969 Harold Fleming proponis la agnoskon de la Omota kiel kvinan [tiel!] branĉon, anstataŭ (kiel antaŭe kredate) kiel subgrupo de la Kuŝidaj, kaj tio jam renkontas ĝeneralan akcepton. Kelkaj kleruloj, inkluzive de Harold Fleming kaj Robert Hetzron, poste ĉuis la tradician anecon de la Beĝa en la Kuŝidaj, sed tiu vido ankoraŭ atendas ĝeneralan akcepton.

La eksmoda esprimo semido-ĥamida ne plu estas uzata de lingvosciencistoj, ĉar ĝi baziĝas sur nesciencaj kaj parte rasismaj ideoj pri la konsisto kaj evoluo de la familio, kiuj malĝuste grupigas la nesemidajn lingvoj en aparta grupo, nomita por la Biblia Ĥam.

Subklasifiko de la branĉoj[redakti | redakti fonton]

Malmulta interkonsento ekzistas pri la sub-klasifado de la kvin aŭ ses menciitaj branĉoj; tamen, Christopher Ehret (1979), Harold Fleming (1981), kaj Joseph Greenberg (1981) ĉiuj interkonsentas, ke la Omota disfendiĝu de la aliaj la unua. Alie:

  • Ehret grupigas la Egiptan, la Berberan, kaj la Semidan kune en Nord-Afrik-Azia subgrupo;
  • Paul Newman (1980) grupigas la Berberan kun la Ĉada kaj la Egiptan kun la Semida, dubante la inluzivigon de la Omota;
  • Fleming (1981) dividis la ne-Omotan Afrikazian, aŭ Erythraean, en tri grupojn, Kuŝida, Semida, kaj Ĉado-Berbero-Egipta; poste al tiu lasta li aldonis la Semidan kaj la Beĝan, kaj provizore proponis la Ongotán kiel nova tria branĉo de la "Erythraea";
  • Lionel Bender (1997) argumentas por ia Makro-Kuŝida konsistanta el la Berbera, la Kuŝida, kaj la Semida, konsiderante la Ĉadan kaj la Omotan la plej foraj branĉoj;
  • Vladimir Orel kaj Olga Stolbova (1995) grupigas la Berberan kun la Semida, grupigas la Ĉadan kun la Egipta, kaj disfendas la Kuŝidan en kvin aŭ pli sendependajn branĉojn de la Afrik-Azia familio, konsiderante la Kuŝidan ia Sprachbund anstataŭ valida fimilio;
  • Alexander Militarev (2000), surbaze de leksikostatistiko, grupigas la Berberan kun la Ĉada kaj ambaŭ, pli diste, kun la Semida, anstataŭ kun la Kuŝida kaj la Omota.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ takso de SIL.
  2. angle Tucker 1966 — pro la Greklingva nomo de la Ruĝa Maro
  3. angle Hodge 1972 — pro la Afrkazia radiko signifanta lango
  4. angle[1]
  5. [2]
  6. [3].
  7. [4]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]