Afrodito (diino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La melosa Venuso montras Afroditon

AfroditoAfrodita (helene Ἀφροδίτη) estas antikva kaj klasika greka diino: la ora diino de ĝermado, beleco, amo, kaj deziro. Laŭ Homero (Iliado, libro 5), ŝi estas la filino de Zeŭso kaj Diono.

Laŭ Heziodo, la nomo Afrodite venas de la greka vorto ἀφρός (afros) – ŝaŭmo, kaj Afrodito naskiĝis jam matura de la maro de la generaj organoj de Urano. La mito diras, ke kiam Krono fortranĉis la testikojn de Urano, lia sango kaj spermo falis en la maron, kaj miksiĝinte kun la marŝaŭmo naskis la diinon.

La afrodiziaj festivaloj estis tre popularaj en Ateno kaj Korinto. La mirto estis la arbo de Afrodito, kaj la kolombo, la cigno, kaj la pasero estis ŝiaj birdoj.

Funkcioj kaj epitetoj[redakti | redakti fonton]

Rita prostituo estis kutima ĉe la temploj de Afrodito.

Kiel Afrodite Kallipygos, la belpuga Afrodito, ŝi personigis la allogan povon de la ina korpo.

Kiel Afrodite Benetrix, ŝi protektis geedzecon kaj legitimajn gefilojn. En Romio, tiu estis la ĉefa funkcio de la "romia" Afrodito – Venuso – kiel oni povas legi en la De Rerum Natura de Lukrecio aŭ en Eneida de Vergilio.

Platono, kiu verkis pri ideala amo (platona amo) en sia verko "La Bankedo", kuniĝis ambaŭ versiojn de la deveno de la diino. Li diris, ke ekzistas du malsamaj diinoj nomataj Afrodito, kiujn li apartigis per epitetoj:

  • Afrodite Urania, ĉiela Afrodito, la diino de la ideala amo; kaj
  • Afrodite Porne, vulgara Afrodito, diino de la volupto, kiu protektis la amoristinojn.

En la 19-a jarcento samseksemuloj, ĉefe en Germanio, fondis revuon "Urania", el la epiteto de Afrodite Urania, por defendi samseksemulojn, sekve oni nomis "uranismo" viran samseksemon en multaj verkoj.

Legendoj pri Afrodito[redakti | redakti fonton]

National Archaeological Museum of Athens

Afrodito estis tre bela. Iam Pariso devis elekti konkurse la plej belan el la tri diinoj: Afrodito, Hera kaj Atena. Li elektis Afroditon, kiu rekompensis lin per la amo de Helena de Trojo.

Afrodito travivis multajn amajn (pli ĝuste amorajn) adultajn aventurojn, kun diversaj dioj, sed ankaŭ kun simplaj viroj, el kelkaj ŝi fariĝis patrino; Dejmoso (teruro), Foboso (timo), Harmonia, kaj Eroso, la juna dio de amo, estis ŝiaj gefiloj.

Afrodito en arto[redakti | redakti fonton]

Pro ŝia beleco, ŝi iĝis la temo de multnombraj statuoj (i.a. unu el la plej fama de la belpuga Afrodito) kaj pentraĵoj, ĉefe dum renesanco.

La formo "Afrodita"[redakti | redakti fonton]

La fina "e" de la nomo Afrodite iĝis "a" en la slavaj lingvoj (ekz. la pola, la ĉeĥa, la serba, la kroata), ankaŭ en kelkaj latinidaj lingvoj (ekz. la hispana, la rumana), kaj en la islanda kaj la albana. En la nuntempa PIV, oni trovas la formon "Afrodito". Tamen, la formo "Afrodita" ankaŭ troviĝas en esperanta literaturo, ekz. en la traduko el Sapfo de Kalocsay.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto

Afrodita sur via bunta trono ..

Poemo de Sapfo, tradukita de Kalocsay.

En aliaj lingvoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]