Aftonbladet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo

emblemo

emblemo
taggazeto • reteja revuo • klaĉgazeta formato
Periodeco ĉiutaga

Ĉefredaktisto Lena K Samuelsson
Establodato 1830
Fondinto(j) Lars Johan Hierta vd
Politiko/
Ideologio

socialdemokratio

Posedata de Sveda Sindikata Konfederacio • Schibsted • Sohlman • Torsten Kreuger vd
Eldonkvanto 154 900 (presita eldono, 2014), 250 000 (ciferece, 2018)
ISSN 1103-9000

Retejo aftonbladet.se
vdr

Aftonbladet (esperante: "vespera folio") estas sveda, populara gazeto fondita de Lars Johan Hierta en 1830 dum la modernigo de Svedio. Hodiaŭ, la gazeto difinas sin kiel socialdemokrata, kaj estas la plej grava ĉiutaga gazeto en la tutaj skandinavaj landoj (laŭ Tidningsstatistik AB, sveda statistikagentejo). En 2006, la gazeto havis averaĝe 1 425 000 ĉiutagajn legantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam ĝi aperis en 1830, la gazeto celis fariĝis populara kaj precipe kritikis la novan svedan reĝon Karlon la 14-an Johanon. La reĝo ĉesigis la presadon de la gazeto, kaj malpermesis ĝin. Rapide aperis dua gazeto titolita Det andra Aftonbladet ("La dua Aftonbladet"), kiu estis same malpermesita. La gazeto renomiĝis entute je 26 fojoj, antaŭ ol esti akceptita de la reĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]