Agamemno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Agamemnono)

En la PIV : Agamemnon/o

Agamemno
rolulo de helena mitologio
Verko Iliado
Informoj
Sekso vira
Patro Atreo
Patrino Aeropo
Gefratoj Menelao • Anaxibia • Astyoche
Edzo/Edzino Klitemnestro
Kunulo KrizeisBrizeisKasandra
Infanoj OrestoIfigenia • Chrysothemis • Elektro • Laodice • Iphianassa • Teledamus • Chryses • Pelops • Halaesus • Hyperion
Malamikoj Priamo
vdr

Agamemno (helene Ἀγαμέμνων) estas heroo de la Troja milito, filo de Atreo, la reĝo de Argoso, kaj de la reĝino Eropa. Li estas frato de Menelao.

Sidanta Agamemno kun sceptro.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Egisto kaj Tiesto murdas Atreon kaj reĝas en Argoso. Agamemno kaj Menelaso devas fuĝi. Tindaro, reĝo de Sparto, gastigas ilin kaj ili edziĝas kun liaj filinoj: Klitemnestro kaj Helena. Kun Klitemnestro havos Agamemno tri filinojn: Ifigenia, Krisotemisa, Laodisea kaj Electra, kaj unu filon : Oresto.

Menelaso postreĝas Tindaron kaj helpas Agamemnon rehavi le reĝlando de ilia patro. Tiel fariĝas Agamemno la plej granda reĝo de Grekio.

Post la forrabo de Helena fare de Paris, Agamemno gvidas la militiron kontraŭ Trojo. Sed antaŭ la ekiro de la ŝiparo de Agamemno ekhaltas la ventoj, ĉar li ofendis la diinon Artemisan. Sen favoraj ventoj, la ŝipoj ne povas iri al Trojo. La divenisto Kalkaso diras, ke la kolero de Artemisa ĉesos, nur se Agamemno oferos sian propran filinon Ifigenian. Agamemno konsentas. Feliĉe, malmulte da tempo antaŭ la oferado, ĉesas la kolero de Artemisa kaj ŝi anstataŭas Ifigenian per cervino. La ŝiparo povas tiam ekiri.

Oni malbone konas la historion de Agamemno ĝis lia kverelo kun Aĥilo. Agamemno ricevis el la rabaĵo la kaptitan Krizeisan, filinon de Krizeso, troja pastro de Apolono. Li rifuzis redoni ŝin al ŝia patro kontraŭ mono, kaj Apolono sendis peston al grekoj por venĝi la honoron de sia pastro. Kalkaso klarigis la koleron de la dio, kaj Agamemno devis redoni Krizeisan, sed li anstataŭe kaptis Brizeisan, donitan al Aĥilo. Aĥilo, kolera kaj deprimita, izolis sin en sia tendo; tio estas la precipa historio de Iliado. Trojo estis detruita, Agamemno obtenis Kasandran, filinon de Priamo. Kun Kasandra li havos du filojn: Pelopso II kaj Teledamoso.

Kiam li revenas hejmen, Egisto akceptas lin. Tiu ĉi estis la amanto de Klitemnestro dum Agamemno batalis en Trojo. Egisto invitas Agamemnon al bankedo kaj murdas lin mallojale. Klitemnestro mortigas Kasandran. Laŭ Pindaro kaj la tragediistoj, Agamemno estis murdita dum sia bano fare de sia edzino, post kiam li estis kaptita per reto. Tiel ŝi venĝis la oferadon de Ifigenia, kaj lasis esprimi sian ĵaluzon por Kasandra. Oresto, la filo de Agamemno, venĝos la murdon de sia patro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]