Agaragaro
Agaragaro estas substanco ekstraktata el kelkaj specoj de ruĝaj algoj, kies efiko estas simila al tiu de gelateno. En la listo de E-numeroj ĝi portas la numeron E406.
Ĝi estas uzata por nutraĵo, apreturi ŝtofojn aŭ por prepari laksigilojn.
Enhavo |
[redakti] Nomo
La nomo devenas de la malaja lingvo, agar-agar, kies signifo estas ĵeleo.
- En Japanio oni nomas ĝin kanten (寒天) aŭ ĉina herbo. La signifo de kanten estas malvarma vetero kaj rilatas al la vetero dum la rikoltepoko de la algoj.
- En la ĉina oni nomas ĝin yángcài (洋菜), t.e. oceana legomo aŭ eksterlanda legomo. Aliaj nomoj estas 海藻瓊脂 aŭ 凍粉.
- En Tajvano agaragaro nomiĝas chhài-iàn (菜燕), t.e. legoma apuseto, ĉar ĝi similas al la teksturo de la nesto de la apuseto, kies nesto manĝeblas, kiujn oni uzas en birdnestsupo.
- En Koreio ĝi nomiĝas hancheon (한천).
- Sur la Filipinoj ĝi estas konata kiel gulaman en la lingvoj tagaloga, apajaa, bikola kaj pangasinano, kiel guraman en la ilokana kaj kiel gurguraman en la sambala.[1]
- En la taja lingvo oni nomas ĝin wóon (วุ้น).
Agaragaro estis elektita kiel komercnomo por vendo en okcidentaj landoj.
En la germana oni nomas ĝin ankaŭ japana aŭ ĉina gelateno.
[redakti] Ecoj
Agaragaro estas gustneŭtrala kaj ne digestebla. Ĝi estas tre efika gelatilo, kiu ne dependas de la ĉirkaŭa medio. Jam koncentraĵo de 1 %, likviigita en varmega akvo sufiĉas por bona gelataĵo. Duona kulereto da agaragaro korespondas al ĉirkaŭ kvar folioj de gelateno. Agaragaro likviĝas je 95°, tial ĝi restas solida ĉe pli altaj temperaturoj ol gelatenaĵo. Ĝi solidiĝas je 45°, tial eblas aldoni aĵojn, kiuj malbone eltenas varmigon, post la likviĝo.
La ĉefa substanco de agaragaro estas agaroso.
Agaragaro estas pli facile uzebla ol pektino aŭ gelateno.
[redakti] Listo de agaragaralgoj
[redakti] Uzo
Oni uzas agaragaron:
- kuireje: por prepari konfitaĵojn, ĵeleojn, flanojn ktp.
- kuracile: kaze de digestproblemoj, trodikiĝo kaj diabeto [2]
- dentistoj foje uzas ĝin por fari dentopremformojn
- por kulturi bakteriojn
- por kreskigi orkideojn
[redakti] Recepto
La bazo recepto por kuirado estas 4 gramoj da agaragaro (t.e. du kuleretoj) por 1 litro da likvaĵo. Boligi la miksaĵon dum 30 sekundoj. Verŝi en formilojn kaj malvarmigi.
Laŭ la kvanto de agaragaro oni obtenos aŭ ĵeleojn, aŭ ŝaŭmaĵojn aŭ saŭcojn pli-malpli dikajn.
[redakti] Notoj
- ↑ Gulaman ĉe la ttt-ejo de la buroo de plantindustrio
- ↑ Diabetes, Obesity and Metabolism; Maeda H., Yamamoto R.; Hirao K., Tochikubo O.; Blackwell Publishing, vol. 7, n° 1, januaro 2005 , pp. 40-46

