Agarn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agarn
Blazono de Agarn
Blazono de Agarn
Blazono de Agarn
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Leuk
Koordinatoj  46° 17′ 50″ N 7° 39′ 53″ O / 46.29722 °N, 7.66472 °O / 46.29722; 7.66472 (mapo)Koordinatoj: 46° 17′ 50″ N 7° 39′ 53″ O / 46.29722 °N, 7.66472 °O / 46.29722; 7.66472 (mapo)
Nombro de loĝantoj 801
Areo 7,6 km²
Alteco 620 m super marnivelo
Poŝtkodo 3951
Komunumkodo 6101
Mapo de Agarn
Mapo de Agarn
Situa mapo de Agarn
vdr

Agarn estas komunumo en la distrikto Leuk en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 801 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Agarn situas en la centro de Valezo sude de Leŭ. Ĝia norda pinto etendiĝas preskaŭ ĝis al la bordo de la rivero Rodano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Agarn kaj la setlejoj Burgeren, Meretschi kaj Müllachern kaj diversaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,66 km², de kiuj 30,5% estas kovritaj de arbaro, 19,1% servas por agrikulturo kaj 4,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Agarn limas en okcidento kaj nordo al Leuk, en nordoriento al Turtmann-Unterems, en oriento al Oberems, kaj en sudo al Aniviers.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Agarn pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 de Laŭzano al Sempiono-Pasejo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 3 kilometrojn nornokcidente de la komunumo apud Leuk. Pere de Vispo poŝtaŭtolinio al Leuk la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Agarn datiĝas el la jaro 1252 kiel Aert. En la 13-a kaj 14-a jarcento Agarn estis ripozejo por la Sempiono-Pasejo. En la 14-a jarcento ĝi konstituiĝis kiel memstara komunumo. Eklezie ĝi apartenis dum mezepoko al la Paroĥo Leuk, dum politike ĝis apartenis al la Triono Ennet dem Rotten de la Valeza Dekono Leuk. La Rozario-Kapelo estis konstruita en la jaro 1679. En la jaro 1893 estis kreita rektorejo en Agarn kaj en la jaroj 1922 kaj 1923 estis fondita la Paroĥo Agarn kaj konstruita la preĝejo Maria de la Rozario. En la jaro 1711 estis menciita civita domo kaj el la jaro 1825 datiĝas la komunumaj statuoj. En la jaro 1899 inscendio kaŭzis grandan damaĝon en la vilaĝo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]