Agatido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Agatido
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Araŭkariacoj Araucariaceae
Genro: Agathis
Salisb., 1807
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Laŭ NPIV genro (Agathis, sin. Dammaria) el Araŭkariacoj de koniferoj, ĝenerale monoikaj arboj kun fortika trunko, verticilaj branĉoj kaj kontraŭe duopaj aŭ alternaj folioj lancetformaj aŭ longe ovalaj, mallonge petiolaj. La orientalisa kaj aŭstralazia genro entenas 20 speciojn indiĝenajn de Sumatro ĝis Nov-Zelando kaj Fiĝioj. Kelkaj estas kultivataj por ornamo, por ligno kaj/aŭ por helkolora rezino uzata por produktado de speco de kopalo, inter alie kaŭrio kaj damaro.