Agde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Agde

La katedralo Saint-Étienne antaŭ la rivero Hérault.
La katedralo Saint-Étienne antaŭ la rivero Hérault.

Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Langvedoko-Rusiljono
Departemento Hérault
(subprefektejo)
Arondismento Béziers
Kantono Agde
Urbestro S-ro Gilles d'Ettore
2001-2008
Poŝtkodo 34300
Kodo laŭ INSEE 34003
Retpaĝaro http://www.ville-agde.fr/
Demografio
Loĝantaro 19988  (1999)
Loĝdenso 393,2 loĝ./km2
Geografio
Geografia situo 43° 19′ N, 3° 29′ O43.313.4752777777778Koordinatoj: 43° 19′ N, 3° 29′ O
Alto De 0 al 110 m
Areo 50,81 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Agde (Francio)
DEC
Agde
Situo de Agde
v  d  r
Information icon.svg

Agde estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Hérault kaj en la regiono Langvedoko-Rusiljono. Ĝi havas proksimume 20.000 loĝantojn.

Blazono

Geografio[redakti | redakti fonton]

Agde situas ĉe la rivero Hérault, nur 4 kilometroj okcidente de la Mediteraneo, kaj 750 kilometroj sude de Parizo. Agde konsistigas la mediteranean havenon de la Suda Kanalo.

Cap d'Agde estas grava banloka centro lokita sur la teritorio de la komunumo.


Historio[redakti | redakti fonton]

Agde (tiam Agathe Tyche) estis origine greka kolonio, starigita de la Foceanoj de Massilia. La simbolo de la urbo, la "Efebo de Agde", datiĝas de la 4-a jarcento a.K., kaj estis malkovrita el la sablo de la rivero Hérault.

Tie okazis la konsilio de Agde en 506.

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

El oro, kun tri ondumitaj traboj el lazuro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Agde estas famkonata pro la tipa, nigra bazalto uzita de la loka arkitekturo, ekzemple kun la katedralo Saint-Etienne starigita je la 12-a jarcento. Sed, inter la vidindaĵoj de la urbo, oni povas ankaŭ mencii :

  • La vulkano de Agde estas malgranda vulkano kiu estingis antaŭ 500.000 jaroj.
  • La ronda baseno (franclingve Bassin rond) estas unu tre malbanala kluzo de la Suda Kanalo. Ĝi ebligas la trapason de la ŝipoj el la Mediteraneo al la Kanalo, do al la Garono kaj al la Atlantika Oceano.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]