Agendo 21

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Agendo 21 estas evolu- kaj medipolitika agprogramo por la 21-a jarcento, gvidteksto por daŭripova evoluo, decidita de 179 ŝtatoj ĉe la Konferenco por Medio kaj Evoluo de la Unuiĝintaj Nacioj en Rio de Janeiro en 1992. Ĉe la konferencoj partoprenis krom registaraj reprezentantoj ankaŭ neregistaraj organizoj. Daŭripova evoluo kaj la Agendo 21 multloke iĝis gvidlinio de publika agado.

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

Komence de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento aperis pluraj libroj pri la naturmedio kaj la stato de nia mondo, kiel ekz-e de R. Carson "La Silenta Printempo", "Global 2000, Raporto al la Usona Kongreso", D. & R. Meadows "Raporto al la Klubo de Romo", E. Schumacher "Malgranda estas Bela".

Ne nur la ekspluato de la rimedoj kaj de la naturo, sed ankaŭ kaj la minaco de atombomba milito, kaj la "duobla moralo" kiu gvidis al socia ekskludo de kulturaj kaj etnaj minoritatoj, ekz-e samseksemuloj kaj indiĝenoj, instigis la homojn en diversaj landoj fondi Neregistarajn Organizaĵojn kaj "Verdajn Partiojn".

Ankaŭ la Unuiĝintaj Nacioj finfine rimarkis la bezonon ŝanĝi la prioritatojn, ĉar natur-esploristoj kaj sciencistoj rimarkis ke la mondo ne nur perdadas animalajn speciojn, sed ke ankaŭ la klimato konstante ŝanĝiĝas. La forhakado de la grandega praarbaro de Amazonio por sojo-agrikulturo, viando-herbejoj postlasis finfine dezerton kaj elradikitajn arbaro-indiĝenojn. Fakte temas pri homfarita ŝanĝo, kaj ne pri natura ŝanĝiĝo.


Rio 1992[redakti | redakti fonton]

La "Tutmonda Pintokonferenco pri Medio kaj Evoluo", 1992, en Rio de Janeiro, mallonge "la konferenco de Rio", estis la unua tutmonda okazaĵo por kunlaboro al limigo de nedezirataj homaj efikoj al nia planedo. Tie ŝtatestroj kaj UN-uloj kaj amaso da homoj kiuj aktivis en la koncernaj NRO-oj diskutis vojojn por solvi la plej urĝajn problemojn ekologiajn, ekonomiajn kaj socialajn de la homaro fronte al la 21-a jarcento. Oni decidis daŭrigeblan - aŭ daŭripovan - agadon kiu baziĝas sur socia justeco, daŭripovaj ekonomio-sistemoj kaj protekto de stabila naturmedio. Ĝi estis nomita "Agenda 21" - por la 21-a jarcento (laŭ okcidenta tempo-kalkulado). Ĝi estis ratifita de 178 registaroj. La ĉapitro 28 de tiu Agendo 21 devigas la registarojn instigi siajn civitanojn al kunlaboro cele al daŭripoveco de la homa mastrumado sur la planedo Tero.


Aalborg 1994, 2004[redakti | redakti fonton]

La Eŭropa Konferenco pri Daŭripovaj Urboj kaj Komunumoj decidis la "Ĉarton de Aalborg". Ĝi postulas de la eŭropaj urboj kaj komunumoj kune kun siaj civitanoj prilabori komunuman agoprogramon, la "Loka Agendo 21". Depende de la politika sistemo "simplaj homoj" ja rajtis aŭ ne rajtis partopreni eĉ je konsideroj, kiuj rilatas al siaj komunumoj; kaj ofte ili estis ekskluditaj pro la (juna) aĝo, (ina) sekso aŭ (marĝena) socia aparteno; la (viraj) patriarkoj opiniis, ke sole siaj decidoj gravas kaj ĝustas - sed ofte ili sekvis nur egoismajn celojn. Intertempe multaj urboj ratifis tiun ĉarton; en 2004 okazis aktualiga konferenco Aalborg+10.

Pluraj komunumoj evoluis sistemon de Indikatoroj (Seattle, 1998), kiuj ebligas "mezuri" kiomgrade la bezonoj de la daŭripoveco estas atingitaj. Sumo-indikatoro "Ekologia Piedpremo" montras kiom grandan areon foruzas unuopulo de la diversaj regionoj kaj kiom da planedoj estus bezonataj, se la tuta homaro vivus sur la sama "Granda Piedo". La loka agado nomiĝas ekzemple "Agenda 21", "Quartiers 21" aŭ "Vision 21".


Ekzemple Frejburgo[redakti | redakti fonton]

La urba konsilio ratifis la Ĉarton de Aalborg en 1996 kaj mandatis la urban administracion evolui agado-programon kune kun diversaj asocioj kaj la civitanoj, cele al "Daŭripova Frejburgo". Pluraj laborgrupoj ellaboras surlokajn agendo-planojn kaj diskutas ilin kune kun la urba administracio.

Unu el la kernoj de la Agendo 21 estas la Pripensejo (germane "Denkwerkstatt") kaj la urbo donis renkontejon ((de) "Treffpunkt") por la diversaj asocioj. Tie partoprenas ankaŭ la Esperanto-Grupo kaj tiel havas kontaktojn kun multaj asocioj.


Sociala, kleriga, kultura agendo[redakti | redakti fonton]

Evolui la socialajn aferojn estas transversa tasko, kiu efikas sur ĉiuj socialaj kampoj. Intertempe la partoprenantoj observas la diversajn gvidocelojn en la vivo- kaj laboro-interplektiĝo de la civitanoj. Ili invitas kunlabori fakulojn el lernejoj kaj aliaj klerigejoj, por-infana kaj por-junula agado kaj el projektoj por laboristoj, virinoj, migrantoj, senhejmuloj.

La celo estas ŝanco-egaleco kaj partopreno de ĉiuj grupoj je evoluaj kaj decidaj procesoj, atingi la socian enkludon de la marĝenaj grupoj, kaj meti la respondecon rilate venontajn generaciojn kaj naturon kiel deviga kondiĉo de ĉiuj urbaj evoluo- planoj.

Seksegaleca demokratio[redakti | redakti fonton]

Ebligi la partoprenon de virinoj en ĉiuj ekonomiaj, ekologiaj kaj socialaj decidoprocezoj en la jenaj sferoj:

  • Egalrajtan partoprenon de virinoj en la urba politiko, kio signifas ke la partioj en la urba konsilio konsistu el virinoj kaj viroj similkvante. Ekz-e la Verda. Partio ek de sia komenco metas sur la elektolistojn alterne virinojn kaj virojn.
  • Urba kaj regiona planado kiu akordas virinajn bezonojn,
    • kiel kvartalaj strukturoj por infanvartejoj kaj -ĝardenoj;
    • kiel la survoja sekureco kontraŭ perforto kiel lumigitaj piedvojoj, noktaj busoj - ankaŭ por junuloj - kiuj ellasas homojn proksime de iliaj loĝlokoj.
  • Justa partopreno de ambaŭ seksoj en ĉiuj laborkampoj kaj sur ĉiuj niveloj, ne nur en la klasikaj por ili de edukado kaj pli-klerigo.
  • Egalrajta partopreno je la kultura vivo.


Urbo-evolua agendo rilate uzadon de areo kaj resursoj[redakti | redakti fonton]

La urbo-administracio instalis oficejon kiu organizas la partoprenon de la civitanoj kaj NRO-oj ĉi-rilate. Tiuj ellaboras konceptojn por daŭrigebla urbo-evoluo laŭ la postuloj de la Agendo 21 kaj laŭ la jenaj premisoj:

  • La urbo kaj la ĉirkaŭa regiono formas komunan vivo-areon.
  • La rilato inter urbo-centro kaj urbo-partoj estu en bona ekvilibro.
  • La integreco de la urbo-partoj estu konsiderata.
  • Trafiko- kaj pejzaĝoplanado apartenas al al urboplanado.
  • Permanentaj kostoj de la infrastrukturo (stratoj, publika trafiko, akvomastrumado) estu konsiderataj pli severe; aparte je la etendigo de la urbo.
  • Eviti hejto-kostojn pere de energio-efika (re-)konstruo de la konstruaĵoj.


Trafiko[redakti | redakti fonton]

Moviĝi de unu loko al alia apartenas al la homaj bazaj bezonoj. El la diversaj bezonoj kaj la celo al daŭripovo sekvas la jena orientiĝo:

  • Partoprenigi la civitanojn en la trafiko-evolua planado.
  • Preferi novajn metodojn de la mobileco, kiu nuntempe estas dominata de vira individueco; en busoj ja kutime pli-oftas virinoj.
  • Plibonigi la atrakcion de la publika transporto.
  • Fleksebligi la uzadon de aŭtomobiloj, ekz-e komunan uzadon de aŭtomobiloj.
  • Sekurigi la vojojn por piedirantoj kaj biciklantoj, kaj aparte por la infanoj, pere de rapido-limigo en la loĝ-kvartaloj kaj apartaj bicikovojoj.
  • Redukti la bruon kaj la nocajn ab-gasojn (vost-gasoj) de la trafiko.
  • "Senvestigi" la statusan valoron de imponaj limuzinoj, ĉar ili troe forvoras la aeron kaj la resursojn.

Naturo- kaj Akvo-agendo[redakti | redakti fonton]

La temo "akvo kaj homo" estis grava jam en antikvaj tempoj; oficialaj instancoj ĉiam estis instalitaj por gardi la akvo-provizon kaj -kvaliton; sed ĉiam ili devas lukti kontraŭ la senzorgeco de la individuoj aŭ firmaoj rilate eksterajn resursojn, kiel akvo, aero kaj grundo. Kvankam en la regiono piede de la Nigra Arbaro en suda Germanio estas sufiĉe da akvo, oni devas zorgi por ke ĝi restu pura kaj loĝloko (biotopo) por la respektivaj bestoj; kaj la Agendo 21 gvidas la distriktajn administraciojn kontroli la plenumon de la striktaj reguloj por surloke kaj tutmonde gardi la akvon:

  • Tio signifas la plej-eblan re-naturigon de fluantaj akvoj kaj zorgo ke ili restu kvazaŭ nature puraj. Aparte forĵeti rubaĵon je fluejo-randoj estas severe punita, ĉar tiu rubaĵo dum niaj modernaj tempoj ofte konsistas el plasto kaj aliaj por la akvo-bestoj kaj birdoj danĝeraj materialoj (paroli pri la estetiko el homa "vid"-punkto estas malgrava ĉi-rilate). La enverŝado de malpurigitaj akvoj aŭ eĉ venenaj likvaĵoj flanke de firmaoj estas persekutata kiel krimo.
  • Tio rilatas la fekundigon de la kampoj fare de la kamparanoj;
  • kaj je la planado de akvofortaj generatoroj, ke oni konstruu fiŝo-ŝtuparojn kaj lasu sufiĉe da akvo preter la kanalo por la diversaj akvo-bestoj;
  • kaj rilate la konstruon de domoj je la akvo-rando;
  • kaj bremsi la erozion kaj dezertigon, ĉefe pro senrespondecaj agrikulturaj teknikoj, sed ankaŭ organizi tiel ke la turistoj ne mispaŝu de migrovojetoj.
  • La planado celu ankaŭ redukti la severecon de akvo-katastrofoj je inundoj.
  • Finfine mastrumi la akvon en kaj ĉirkaŭ la domoj, kiel ekz-e ne malŝpari trinkakvon kaj eble kolekti pluvakvon.

Unu-Mondo-agendo[redakti | redakti fonton]

La tutmondiĝo signifas i.a. ke nia konsumo rekte rilatas al la ekspluato de kamparanoj kaj de la naturo. La tutmonda ekonomio bezonas barojn kontraŭ tia (troa) ekspluatado; tio signifas, ke necesas starigi bazajn, homrajte adekvatajn laborkondiĉojn, pri kio devus zorgi ILO (Internacia Labor-Organizo flanke de UN) kaj nun eble gardos la nova tutmonda sindikato. Sed ankaŭ ni mem havas ĉi-rilatajn taskojn:

  • Subteni la pripensan konsumo-konduton rilate ekologiajn kaj socialajn normojn je la produktado kaj komercado de varoj; ekz-e preferi produktojn kun sigelo kiu garantias la socialan kaj ekologian kvaliton de la produktado-maniero, ekz-e FSC- kaj MSC-sigelo (FSC: angle Forest-Stewardship Council, mastrumado de arbaroj laŭ dauripova kaj ekologie

agrabla maniero; MSC: angle Marine Stewardship Council, fiŝkapti sen detrui la ekologion de la maro, kaj eviti la kaptadon - kaj dronigadon - de mambestoj (delfenoj)).

  • Subteni la klerigon rilate nian interplektecon en la mondo.
  • Ebligo de digna vivo por fremduloj en nia urbo.
  • Uzado de urbo-partnerecoj (urbo-ĝemeliĝoj) por interŝanĝi ideojn rilate la Agendo 21.

Ekz-e ekzistas laborgrupoj en lernejoj kaj asocioj kiuj organizas vendejon por varoj praktikante Justan Komercon, "Fair Trade", kaj vendas laŭ-temajn librojn. En Frejburgo ili kreis kafo-markon "Freinica" kun kafo-kamparanoj en la kvazaŭ partnera urbo Wiwili en Nicaragvo.

Finaj Komentoj[redakti | redakti fonton]

Kompreneble ni ĉiuj havas nur limigitajn eblecojn fari ion alian krom niaj tute personaj ĉiutagaj devoj. Tamen al moderna homo "apartenas" la aktiva civitaneca kunlaboro. Ĉu en asocio por defendi la Homajn Rajtojn, ĉu en naturportekta asocio, ĉu en kvartala civitana grupo, ĉu en partio; ĉu finfine en la laborloko mem. Mi donas kelkajn ret-adresojn, sed serĉu ankaŭ mem.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo baziĝas sur artikolo verkita de Manfred Westermayer por "Kontakto".