Agenoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Agenoro (el la greka Ἀγήνωρ, heroaelstara[1]) estas la nomo de diversaj roluloj de la helena mitologio:

Agenoro, reĝo de Fenicio

Ŝablono:Vertikala bildaro Laŭ Pseŭdo-Apolodoro[2] Agenoro estis filo de Libio kaj la mara dio Pozidono. Li naskiĝis en Memfiso, kaj estis ĝemelo de Belo, kaj ankaŭ frato de Cefeo. Belo restis en Egiptio, Agenoro translokiĝis al Kanaano kaj Cefeo al Etiopio, kaj la tri atingis la tronon de tiuj respektivaj regnoj. Tamen, alternativa versio asertas ke Agenoro ne estis frato, sed filo de Belo, kaj de AkirooAnkinoo[3].

Gefiloj

La diversaj fontoj varias pri la nomoj de la gefiloj de Agenoro. La plimulto konsideras lin patro de Kadmo, Eŭropo, Kilikso, Fenikso kaj Taso[4][5][6]. Tamen, kromaj versioj asertas ke Fenikso estis lia frato (kaj ambaŭ, filoj de Belo), kaj ke la ceteraj estis filoj de Fenikso. Ankaŭ ne estas interkonsento pri la nomo de la edzino de Agenoro: ŝi povus esti la najado Telefaso, Argiopo, Kasiopeo, EpidemusoTiro, tiu, kiu nomigis la Fenican urbon.

Laŭ la Iliado, ekzemple, Eŭropo estas klare filino de Fenikso[7]. Kaj Kadmo kaj Eŭropo estas ankaŭ gefiloj de tiu lasta laŭ Bakilido kaj la Katalogo de virinoj de Heziodo. Kilikso kaj Fineo aperas ankaŭ kiel filoj de Fenikso, anstataŭ de Agenoro, en la verkoj de Ferecido[8], kiu aldonas pliajn filojn, ekzemple Doriklon, ne konataj de aliaj aŭtoroj. Nur laŭ pli modernaj fontoj Kadmo kaj Kilikso estas filoj de Agenoro, sen mencii Fenikso, aŭ inkludante lin inter la idaro de Agenoro, nur por evidentigi lian eponimecon pri Fenicio.

Partnero kaj idaro
Telefaso, Argiopo, Kasiopeo, Epidemuso, DamnoTiro

Kelkaj reserĉistoj konsideras Agenoron historia reĝo de Kanaano, kun speciala influo sur la urboj Sidono kaj Tiro[9]. Laŭ tiu tradicio, li klopodis anstataŭi la lokajn ritojn, kie oni kutime plenumis hom-oferadojn, per aliaj malpli kruelaj, laŭ influo de Egiptio kaj Mikeno. Laŭ Herodoto, Agenoro regis Tiron antaŭ la jaro 2000 a.K.[10].

La forrabo de Eŭropo

Forrabo de Eŭropo, laŭ Bernardo Strozzi (1640-44).

Inter la multnombra idaro de Agenoro, lia plej amata estis sia belega filino Eŭropo. Sed tiu beleco iĝis katastrofa por la familio: la dia reĝo, Zeŭso, enamiĝis al ŝi. Iam, dum la princino promenis kaj rikoltis florojn ĉe la marbordo, la dio aperis laŭ formo de blanka taŭro kaj forrabis ŝin, portante Eŭropon for tra la maro. Kiam Agenoro eksciis tion, afliktege, ordonis siajn filojn foriri serĉi ilian fratinon, laŭ promeso de ne reveni sen ŝi. Telefaso, denove graveda, akompanis ilin en la serĉado, sed mortis tuj poste pro malĝojo.

Tial kial Zeŭso bone kaŝigis Eŭropon en Kreto neniu el la fenicaj princoj sukcesis trovi ŝin, do, tial kial ili ne povis reveni hejmen, restis en diversaj lokoj en Grekio, kie ili fondis novajn regnojn[11]:

  • Fenikso trapasis Libion, civilizis la punikajn tribojn kaj post la morto de Agenoro revenis hejmen kaj okupiĝis pri la regnon de sia patro, kiu ricevis la nomon Fenicio danke al li. Li estis patro de Adoniso kun Alfesibeo[12].
  • Kilikso translokiĝis al la lando de la hipakeoj, en Malgrand-Azio. Kun ili, li kreis regnon inter la marbordo kaj la Taŭrusa Montaro, nomita Kilikio pro li[13].
  • Kadmo, akompanata de sia patrino, vizitis Rodison kaj Teron, kie li starigis templojn kaj ilian kultadon. El tie li vojaĝis al Trakio, kie Telefasa subite forpasis. Despere pro tio, ke li ne trovis Eŭropon, Kadmo konsultis la Orakolon de Delfo, kiu konsilis lin ne plu serĉi ŝin kaj sekvi bovinon ĝis kiam ĝi ekkuŝu. Ĝuste en la loko kie tio okazis, en Beotio, li fondis novan urbon, kiu nomiĝis Kadmeo, sed poste atingis famon kun nova nomo, Tebo[14].
  • Fineo, kiu naskiĝis dum la serĉado, fondis Tinion, inter la maro de Marmora kaj la Nigra maroj. tie, post multaj jaroj, li suferadis turmenton fare de la harpioj.
  • Taso unue vojaĝis al Olimpio, kie li dediĉis bronzan statuon al Tira Heraklo. De tie, li ĉefis koloniigan ekspedicion al la insulo Tasoso, fama pro ĝiaj or-minejoj[15].

Dume, Eŭropo akceptis Zeŭson kiel amanto, kaj iĝis la unua reĝino de la insulo Kreto per edziniĝo al Asteriono, kiu neniam plenumis siajn edzajn rajton pro respekto al Zeŭso. Kun Zeŭso ŝi havis tri famajn filojn: Minoo, Sarpedono kaj Eako.

Agenoro, urb-fondinto

Perseo ŝtonigas Fineon kaj liajn partianojn, laŭ Luca Giordano. Laŭ kelkaj versioj, Fineo kaj Agenoro estis la sama persono.

Vergilio nomis Kartagon «la urbo de Agenoro»[16], per kio li sugestas ke ĝia reĝino Dido devenis ankaŭ de Agenoro. La germana filologo Philipo Karl Buttmann atentigas pri ke la origina fenica nomo de Agenoro estis ChnasKhna, sama vorto kiun ili uzis por Kanaano, kaj el tio li deduktas ke Agenoro estas la sama rolulo kiu aperas en la libroj de Moseo[9]. Kinto Kurtio Rufo konsideris Agenoron la fondinto de Sidono, kaj atribuis al li la enkondukon tien de la fenicia alfabeto, kiun poste Kadmo konigis inter la loĝantaro de la grekaj landoj[17]

Morto de Agenoro

Cefeo, frato de Agenoro (kiun oni identigas al Fineo en tiu rakonto), kaj sia edzino Kasiopeo nur konsentis pri la edziniĝo de ilia filino Andromedo al Perseo pro tio, ke tiu lasta liberigis ilian landon de la terura mara monstro kiu katastrofis tra ĝi. Tamen, ili ne ŝatis Perseon kiel bofilo, do li promesis al Agenoro la manon de ilia filino se li sukcesus forpeli lin el la lando. Agenoro akceptis, kaj alvenis al Etiopio kun armeo, ĝuste dum la geedziĝa festo de Andromedo kaj Perseo. Tamen, li ne kalkulis je la potencega armilo kiun portis tiun lastan: la kapo de Meduzo, kiu ŝtonigis ĉiujn, kiuj vidas ĝian rigardon. Do, kaj Agenoro, kaj liaj akompanantoj (pli ol ducent), iĝis ŝtono kaj restis en la etiopia palaco kiel memoriga skulptaĵo[18].

Antaŭe:Mitaj reĝoj de FenicioPoste:
-AgenoroFenikso

Genealogio de la argolanda reĝa familio

Argolanda genealogio laŭ la Helena mitologio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Urano
 
Geo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Krono
 
Reo
 
Oceano
 
Tetiso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Memfiso
 
 
Libio
 
Pozidono
 
 
 
Nilo
 
Inaĥo
 
Melio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Belo
 
Agenoro
 
 
 
Telefaso
 
 
Foroneo
 
Io
 
Zeŭso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Kadmo
 
Kilikso
 
Eŭropo
 
Fenikso
 
Aĥiroo
 
 
 
Epafo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Harmonio
 
 
Danao
 
Egipto
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Polidoro
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Agavo
 
 
Hipermnestro
 
Linkeo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Aŭtonoo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Ino
 
 
 
 
Abaso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Semelo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Akrisio
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Danao
 
Zeŭso
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Perseo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

Agenoro, batalanto en Trojo

Tiu Agenoro estis filo de Antenoro kaj Teano[19], kaj elstaris en la Troja milito, kiel batalanto por la troja flanko[9], en la kompanio de Pariso kaj Alkatoo. Laŭ la Iliado, li ĉefis la atakon al la aĥajanaj fortikaĵoj[20], danke al kio li estis la unua troja soldato kiu mortigis grekon: Elefenoro, kapitano el Eŭbeo. Laŭ Higeno, li mortis plian homon en tiu milito[21] Poste, dum sturmo al greka ŝiparo, li helpis Helenon resanigi vundon ricevitan en batalo.

Kiam Aĥilo iom post iom venkadis la trojan armeon, Agenoro estis la unua trojano kiu sentis sin sufiĉe kuraĝa por cesi fuĝi kaj alfronti la atakon de la heroo[22]. Kiam Aĥilo alvenis, Agenoro ĵetis lancon sur li, sed lia armaĵo bone protektis lin. Kaj ĝuste kiam Aĥilo, responde, pretis mortigi Agenoro, Apolono intervenis, kovris la trojan armeon per nubo kaj adoptis la formon de Agenoro por devojigi la grekan armeon. Danke al tio, Agenoro kaj siaj kunbatalantoj saviĝis el certa morto kaj rifuĝis interne de la muregoj de Trojo. Laŭ Paŭzanio, estis ĝuste la filo de Aĥilo, Neoptolemo, tiu, kiu sukcesis mortigi Agenoron, kiam la grekoj eniris Trojon danke al la fama Ĉevalo de Trojo[23]. Tiu sceno aperis sur la Lesko farita de Polignoto en Delfo[9]. Agenoro havis filon, Ekleko, kiun Aĥilo mortigis dum la sieĝo de la urbo.

Agenoro, filo de Jaso

Tiu Agenoro estis filo de Jaso (aŭ Ekbaso) kaj, laŭ diversaj mitaj tradicioj, patro de la giganto Argo[9][24]. Tamen, laŭ Helaniko el Lesbo, li estis filo de Foroneo, do frato (anstataŭ patro) de Argo kaj Pelasgo. Post la forpaso de ilia patro, la du plej aĝaj fratoj dividis la regnon: Pelasgo ricevis la landon ĉirkaŭ la rivero Erasmo, kie li konstruis la urbon Lariso, kaj Jaso la teritorion ĉirkaŭ Elido. Kiam ili mortis, Agenoro, la plej juna frato, invadis iliajn landojn kaj tiel iĝis reĝo de la tuta Argolando[25].

Antaŭe:Mitaj reĝoj de ArgolandoPoste:
Pelasgo kaj ArgoAgenoroArgo

Agenoro, filo de Triopo

Li estis filo kaj heredinto de Triopo, reĝo de Argolando[9], kiu apartenis al la dinastio de Foroneo. Li havis filon, kiu nomiĝis Krotopo, kaj, laŭ kelkaj versioj, estis frato de Jaso, Anto kaj Pelasgo[26]. Pro tio, oni kutime konfuzas lin kun la antaŭe priskribita reĝo de Argolando.

Antaŭe:Mitaj reĝoj de ArgolandoPoste:
TriopoAgenoroKrotopo

Agenoro, reĝo de Pleŭrono

Li estis filo de la eponima reĝo Pleŭrono kaj de Ĥantipo, do li estis nepo de Etolo[9]. Epikasto, filino de Kalidono, estis patrino kun li de Portaono kaj Demonico[27]. Laŭ Paŭzanio, li ankaŭ estis patro de Testio, la patro de Ledo, amantino de Zeŭso[28].

Antaŭe:Mitaj reĝoj de PleŭronoPoste:
PleŭronoAgenoroTestio

Agenoro, filo de Fegeo

Agenoro (ankaŭ nomita Aksiono) estis filo de Fegeo, reĝo de Psofiso, en Arkadio[9]. Li estis frato de Pronoo kaj Arsinoo. Tiu lasta edziniĝis al la argolanda princo Alkmeono, kiu poste forlasis ŝin kaj sekrete edziniĝis denove, ĉi foje al Kaliroo, filino de la rivera-dio Aĥeloo. Alkmeono promesis al sia nova edzino la famajn kolieron kaj tunikon de Harmonio, kiujn Arsinoo ankoraŭ posedis.

Kiam li alvenis al sia antaŭa hejmo por preni ilin, siaj eks-bofratoj Agenoro kaj Pronoo profitis la ŝancon kaj venĝeme mortigis lin. Sed Arsinoo, kiu sciis nenion pri la nova edziĝo de Alkmeono, vidis la murdon kaj malbenis siajn fratojn. Agenoro kaj Pronoo vojaĝis tiam al Orakolejo de Delfo, por donaci al ĝi la kolieron kaj tunikon, kaj por demandi kiel saviĝi de la malbeno. Tamen, ĝuste tie, ili estis murditaj de Amfotero kaj Akarnano, la filoj de Alkmeono kaj Kaliroo[29].

Paŭzanio ankaŭ rakontas tiun historion en sia Priskribo de Grekio, sed variigis la nomojn de la rolulojn: laŭ li, la gefiloj de Fegeo estis Temeno, Aksiono kaj Alfesibeo[30].

Aliaj roluloj same nomitaj

Krom la antaŭaj, Agenor estis la nomo de la jenaj roluloj de la helena mitologio:

  1. Unu el la kvindek filoj de Egipto, murditaj de iliaj respektivaj edzinoj dum iliaj geedziĝa nokto, pro ordono de Danao, patro de la knabinoj. La edzino (kaj murdistino) de Agenoro estis Enipo. Pri lia patrino, oni nur scias ke ŝi devenis el Arabio[31].
  2. Laŭ Apolodoro[32], Agenoro estis unu el la niobidoj, gefiloj de Niobo kaj Amfiono (aŭ Filoto). Lia patrino primokis Leton pro tio ke ŝi nur havis du gefilojn, dum Niobo naskis dudek (aŭ dekkvar, dekdu, aŭ dek laŭ la malsamaj versioj). Venĝeme, la gefiloj de Leto, Apolono kaj Artemiso, mortigis per liaj sagoj ĉiujn niobidojn, krom Kloriso.
  3. Du princoj kiuj nomiĝis Agerono, unu el Dulikio kaj alia el Zacinto, kandidatiĝis al trono de Itako, per edziĝo al Penelopo, la edzino de Odiseo, dum la daŭra foresto de tiu lasta[33]. La multnombraj svatiĝantoj translokiĝis al la palaco de Odiseo, kaj multe ĝenis kaj ofendis Telemakon, Penelopon kaj la fidelajn servistojn de Odiseo, kiu post sia alveno venĝeme murdis ĉiujn.
  4. Agenoro estis avo de Patreo, eponima fondinto de Patraso. Li estis filo de Areo, posteulo de Lakedemono, kaj havis filon nomitan Preŭgeno, la patro de Patreo[34].
  5. Agenoro estis unu el la soldatoj kiu partoprenis la ekspedicion de la Sep kontraŭ Tebo. En sia klopodo helpi sian fraton, kiu estis vundita en la rivero, Agenoro droniĝis en ĝia akvo[35].

Notoj kaj referencoj

  1. Henry George Liddell kaj Robert Scott. A Greek-English Lexicon ĉe la Projekto Perseo [1].
  2. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.2.1.
  3. Nonno, Pri Dionizo, 3. 296-297.
  4. Skolio pri Fenicoj de Eŭripido, 5.
  5. Higeno. Fabloj, 178.
  6. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.25.
  7. Homero. Iliado, 14.321-22.
  8. Ferecido, 3F86.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 9,6 9,7 Schmitz, Leonhard. Agenor. Ankaŭ ĉe Smith, William. Dictionary of Greek and Roman Biography and Mythology. Eld. Little, Brown and Company. Bostono, 1867. paĝ. 68. [2]
  10. Herodoto. Historio, 2.145.1.
  11. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.1.1.
  12. Higeno. Fabloj, 178.
  13. Herodoto. Historio, 7.91.
  14. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 9.12.1-2.
  15. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.25.7.
  16. Vergilio. Eneido, 1.338.
  17. Walter Raleigh kaj William Oldys. The Works of Sir Walter Raleigh, paĝ. 224 kaj 274-278. Eld. The University press, 1829.
  18. Ovidio. Metamorfozoj, 5.1.235.
  19. Homero. Iliado, 9.59 kaj 6.297.
  20. Homero. Iliado, 4.467, 12.93 kaj 14.425.
  21. Higeno. Fabloj, 115.
  22. Homero. Iliado, 21.570.
  23. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.27.1.
  24. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.1.2.
  25. Helaniko el Lesbo. Fragmentoj, paĝ. 47. Eld. Sturz.
  26. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.16.1.
  27. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.7.7.
  28. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.13.5.
  29. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.7.5.
  30. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.24.4.
  31. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.1.5.
  32. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.5.6.
  33. Apolodoro. Epitomo, 7.26.
  34. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 7.18.5.
  35. Statio. Pri Tebo, 9.272.