Agilo la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Agilo la 2-a (ĉ. 681 - 716) estis reĝo de la visigotoj inter 710 kaj sia morto en 716. Lia nomo transkribiĝas ankaŭ eventuale kiel Agila, Akvila, AchilaAĥila, depende de la diferencaj literumadoj uzataj de la romianoj por reprezenti la sonon /ĥ/, neekzistanta en latina. Ŭakila, en la arabaj fontoj.

Apenaŭ konserviĝas novaĵoj de lia regado, kvankam atestas pri ĝi diversaj moneroj konservitaj devenaj de la monfarejoj de Narbono, Ĝirono kaj Taragono.

Filo de la reĝo Vitizo, kaj estis asocia al la trono de sia patro ĉirkaŭ 708 kaj nomumita kiel reĝo post la morto de tiu en la jaro 710 en la zono norda de la regno, nome la romiaj provincoj Tarakona kaj Narbona, dum Don Rodrigo okupis la sudon, kun ĉefurbo en Toledo. La kontraŭstaro inter ambaŭ okazigis ke lia onklo Oppas, episkopo de Toledo, petis helpon al la islamanoj kiuj estis okupante la nordon de Afriko por kontraŭstari al Rodrigo, kio ŝajne provokis aŭ akcelis la invadon de 711. Post la morto de Rodrigo tiun saman jaron, probable estis agnoskata kiel reĝo en Toledo.