Agios Nikolaos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la ĉefurbo de la provinco Lasitio sur la insulo Kreto de Grekio. En Grekio ankoraŭ ekzistas du pliaj, samnomaj urboj, sur la duoninsulo Methana kaj en la provinco Ĥalkidiko.
Agios Nikolaos
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 721 00
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 149  (2021) [+]
Loĝdenso 24 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 11′ N, 25° 43′ O (mapo)35.1891625.717268Koordinatoj: 35° 11′ N, 25° 43′ O (mapo) [+]
Alto 21 m [+]
Areo 512 km² (51 200 ha) [+]
Agios Nikolaos (Grekio)
Agios Nikolaos (Grekio)
DEC
Agios Nikolaos
Agios Nikolaos
Situo de Agios Nikolaos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Agios Nikolaos, Crete [+]
vdr
Agios Nikolaos

Agios Nikolaos (greke Άγιος Νικόλαος) estas la ĉefurbo de la provinco Lasitio, la orienta parto de la insulo Kreto de Grekio. Dum 2001 la urbo havis 19.462 loĝantojn, ĝi estas signifa turisma centro.

La urba nomo devenas de la preĝejo Agios Nikolaos (Sankta Nikolao), kiu konstruiĝis dum la 10-a jarcento kaj estas inter la plej malnovaj ankoraŭ funkciaj religiaj konstruaĵoj de Grekio. La preĝejo troviĝas sur duoninsulo nordoriente de la urbo, sur areo kiu nuntempe apartenas al luksa hotelo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Agios Nikolaos situas ĉe la okcidenta marbordo de la Golfo de Mirabelo. Meze de la urbo troviĝas la salakva lago Vulismeni, kiu estas konektata al la maro kaj ĉirkaŭata de multnombraj tavernoj kaj restoracioj.

Inter la vidindaĵoj de la urbo estas la arkeologia muzeo, kiu ekspoziciigas la prahistoriajn kaj antikvajn trovaĵojn antaŭe stokitajn en la pli okcidenta urbo Iraklio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]