Aglajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulino. Por aliaj signifoj vidu la artikolon 47 Aglajo.
Aglajo
Sekso ina
Familio
Patro Zeŭso
Patrino Eŭrinomo
Edzo/Edzino Hefesto
Infanoj Morfeo, Eucleia, Eupheme, Eŭtenio, Philophrosyne
vdr


Aglajo
Gracioj
Informoj
Sekso ina
Specio antropomorfa virino
Patro Zeŭso
Patrino Eŭrinomo
Gefratoj Eŭfrozino • Thalia
Edzo/Edzino Hefesto
Infanoj Morfeo • Eucleia • Eupheme • Eŭtenio • Philophrosyne
vdr
La tri Karisoj, laŭ Sandro Botticelli. La nomoj de tiuj ĝuintaj diinoj estis Aglajo, Eŭfrozino kaj Talio.

Laŭ la helena mitologio Aglajo (el la greka Ἀγλαΐα «tiu, kiu brilas») estis la plej juna kaj bela el la tri Karisoj. Ŝi simbolis saĝecon, kreintan povon, intelektan intuicion, belecon, ornadon, splendon, grandiozecon kaj gloron. Oni kutime prezentis ŝin dancanta kun ŝiaj fratinoj, kaj ŝi ricevis la kromnomojn Kharis (La Gracio) kaj Kale (Beleco)[1].

Ŝi kaj ŝiaj fratinoj Eŭfrozino kaj Talio estis filinoj de Zeŭso kaj la oceanidino Eŭrinomo, aŭ laŭ alternativa versio, de Helioso kaj Aeglo[1][2]. Laŭ la orfea tradicio, ŝia patrino estis Eŭnomio[3] kaj ŝi edziniĝis al Hefesto, kun kiu Aglajo estis patrino de la plej junaj karisoj: Eŭklejo (Bona Reputacio kaj Gloro), Eŭfemo (Ĝusta Elparolado), Eŭtenio (Prospero kaj Abundo) kaj Filofrozino (Ĝentileco kaj Gastigemo). Homero kaj posta tradicio ne identigis Aglajon al Afrodito, sed iamaniere kreis ian rilaton inter ili, pro tio ke la diino pri amo estis la edzino de Hefesto laŭ la plej divastigata versio[4]. Ekzemple, Nono priskribas Aglajon kiel meŝaĝistino de Afrodito, kiu sendis ŝin serĉi sian filon Eroso[5].

Laŭ rakonto de Sostrato, Afrodito kaj la tri Karisoj pridisputis la honoron esti la plej bela. Ili elektis Tirezion kiel juĝisto, kiu, post longa pripensado, atribuis la premion al Aglajo. Kolere, Afrodito transformis lin en maljunulino, sed Aglajo kompatis la senkulpulon, do kompense translokigis lin al Kreto kaj donis al li/ŝi belan kapon kaj hararon[6].

La asteroido Aglajo ricevis sian nomon el tiu brila diino.

Aliaj rolulinoj same nomitaj[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭe priskribita, Aglajo estis la nomo de diversaj mitologiaj rolulinoj:

  1. Filino de la saniga dio Asklepio kaj Epiono. Fratinoj ŝiaj estis Higiejo, Meditrino, Panaceo, Aceso kaj Jaso[7]; kaj ŝiaj fratoj Makaono, Poladirio kaj Telesforo[8].
  2. Nimfo kiu edziniĝis al Karopo, kun kiu ŝi naskis Nireon, tiu kiu ĉefis ekspedicion de junuloj el Simo kontraŭ Trojo[9].
  3. Filino de Tespio kaj Megamedo. Ŝi edziniĝis al Heraklo kaj estis la patrino de Antiado[10].
  4. La edzino de Amitaono kaj patrino de Melampo kaj Bianto[11].
  5. Aglajo aŭ Okaleo estis filino de Mantineo kiu edziniĝis al Abaso, reĝo de Argolando. Ŝi estis patrino de la princoj Akrisio kaj Preto, kiuj jam bataladis inter ili dum la gravedo de Aglajo[12].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 J. Alvar Ezquerra. Diccionario Espasa. Mitología universal, paĝ. 1031. Eld. Espasa, Madrido, 2000. ISBN 84-239-9460-0.
  2. Heziodo. Teogonio, 909 kaj 945.
  3. Orfea himno 60.
  4. Homero. Iliado, 18.382.
  5. Nono. Pri Dionizo, 33.57.
  6. Sostrato. Pri Homero, 1665.
  7. Anonima fragmento el Eritro, 939.
  8. Suido. Kapvorto Epiono.
  9. Homero. Iliado, 2.671.
  10. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.4.110 kaj 7.8.
  11. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.68.3.
  12. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.7.8.