Agnio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Agni)
Agnio
hindua dio • Rigveda dio • fire deity
Informoj
Eble sama Svaroĵiĉo • Kavyada
Sekso vira
Patro Brahmao
Patrino Sarasvati
vdr

Agnio[1] (sanskrite अग्नि, Agni, palie 𑀅𑀕𑁆𑀕𑀺, Aggi, malaje Api) estas dio en hinduismo. Li estas la dio de fajro kaj la akceptanto de oferoj en la Vedoj; fakte, lia nomo estas simple la ordinara vorto signifanta fajron en sanskrito.

Tekstoj[redakti | redakti fonton]

Agnio estas la dua plej grava dio en la Vedoj (post Indro, la dio de fulmotondro). Ĉirkaŭ 200 himnoj en la Rigvedo alvokas lin, kaj ĝiaj dek ĉapitroj komencas kun laŭdoj al li. Agnio ankaŭ troviĝas en multaj Upaniŝadoj.

Funkcio en la Veda religio[redakti | redakti fonton]

La oferoj faritaj al Agnio celas aliajn diojn, ĉar Agnio estas la mesaĝisto al aliaj dioj. Li estas ĉiam juna kaj senmorta. Agnio estas la fajro de la suno, la fulmo, kaj la fajro en la doma fajrejo. Foje oni diras, ke Agnio estas la ĝemela frato de Indra, kaj kiel Indra li naskiĝis kun plena poveco kaj vigleco. Oni pretendas, ke Agnio estas la filo de dek patrinoj, kiuj ĉiuj estas fratinoj; tiuj reprezentas la dek fingrojn de la homo.[2]

Agnio amas kaj estas amata de ĉiuj siaj adorantoj. Li vizitas ĉies fornon, ĉu riĉulo aŭ malriĉulo. Li estas la peranto inter la dioj kaj la homaro.

Agnio ankaŭ havas la povecon fari homojn senmortaj kaj forigi ĉiujn pekojn, kiam oni estas mortanta.

Post-Veda Hinduismo[redakti | redakti fonton]

Fajrorito de Agnio kiel parto de hindua nupto

En malfruaj epokoj la adorado de Agnio malpliiĝis, kaj li fariĝis enkarniĝo de Ŝivo aŭ de Brahmao. Finfine li estas nur alvokita per amantoj, kaj viroj, kiuj volas pliigi sian virecon. Eĉ nuntempe, la fajroritoj de Agnio estas grava parto de la hindua nupto.

En aliaj religioj[redakti | redakti fonton]

La dio Agnio ankaŭ troviĝas en budhismaj kaj ĝainaj tekstoj. En la paliaj budhismaj sutroj lia nomo estas Aggi (𑀅𑀕𑁆𑀕𑀺).

Referencoj[redakti | redakti fonton]