Agnieszka Holland
Agnieszka HOLLAND (naskiĝis la 28-an de novembro 1948 en Varsovio, Pollando) estas pola filmreĝisorino kaj scenaristino.
Ŝi studis reĝisoradon en Prago kaj poste laboris kiel helpantino kun Krzysztof Zanussi kaj Andrzej Wajda. Por Andrzej Wajda ŝi verkis kelkajn scenarojn, i.a. laŭ la novelo de Rolf Hochhuth Amo en Germanio. Ŝi laboris kun Jean-Claude Carrière pri la filmo Danton de Wajda.
Unuaj internaciajn sukcesojn ŝi ricevis pro la germana filmo Bittere Ernte (amara rikolto) kun Armin Mueller-Stahl kiel ĉefrolulo. Ŝia en Germanio plej konata filmo certe estas Hitlerjunge Salomon (Hitler-knabo Salomon), pro kiu ŝi ricevis la Golden Globe kiel plej bona fremdlingva filmo kaj Oscar-nomumon kiel plej bona scenaro. Ŝi tradukis al la pola lingvo la Netolereblan leĝeron de estado de Milan Kundera kaj ŝi amikiĝis kun li.
En 1993 Francis Ford Coppola produktis ŝian filmon La sekreta ĝardeno en Usono. Ekde tiam ŝi laboras en Usono kun usonaj aktoroj, sed, kiel ĉe The Healer (la kuracanto) kun eŭropa kapitalo. En la jaro 2006 ŝi direktis la filmon Copying Beethoven.
Agnieszka Holland estas la fratino de la reĝisorino Magdalena Łazarkiewicz. Ŝia patro Henryk Holland estis socialista sociologo kaj publikisto.
Ŝia filmo de 2011, En Mallumo, estas elektita kiel pola oferto kiel Plej Bona Fremda Filmo ĉe la 84a Akademiaj Premioj. [13] En januaro 2012, la filmo estis nomumata kiel unu el la nomumoj. [14]
Filmoj [redakti]
B = scenaristo, R = reĝisoro, D = aktoro
- 1977 – Provaĵoj (Probeaufnahmen; Zdjecia probne) – (R, B)
- 1977 – Virina vojo (Der Weg einer Frau; Cos za cos) – (B, R)
- 1978 – Adiaŭo de Christina (Christinas Abschied; Okruch lustra) (B)
- 1978 – Provinca aktoro (Provinzschauspieler; Aktorzy prowincjonalni) (R, B)
- 1978 – Sen anestezo (Ohne Betäubung; Bez Znieczulenia) – reĝisoro: Andrzej Wajda – (B)
- 1981 – Virno sola (Eine alleinstehende Frau; Kobieta samotna) (R, B)
- 1981 – Amareco de amo (Die Bitternis der Liebe; Mezczyzna niepotrzebny) – (B)
- 1981 – Febro (Fieber; Gorączka) - (R) - ĉefpremio ĉe la pola filmfestivalo, Silberner Bär ĉe la Berlinale 1981 por la ĉefrolulino
- 1982 – (Verhör einer Frau; Przesluchanie) – reĝisoro: Ryzsard Bugajski – (D)
- 1982 – La afero Danton (Danton; L’affaire Danton) – reĝisoro: Andrzej Wajda – (B)
- 1983 – Amo en Germanio (Un amour en Allemagne) – reĝisoro: Andrzej Wajda – (B)
- 1985 – Amara rikolto (Bittere Ernte) – (R, B)
- 1986 – Anna (Anna) – Regie: Yurek Bogayevicz – (B)
- 1987 – La demonoj (Les possèdes) – Regie: Andrzej Wajda – (B)
- 1988 – Mortigi pastron (To Kill A Priest) – (kun Christopher Lambert kaj Ed Harris) – (R, B)
- 1987/88 La amikino (La Amiga – Die Freundin) – reĝisoroe: Jeanine Meerapfel – (B: kunlaboro)
- 1990 – Korczak – reĝisoro: Andrzej Wajda – (B)
- 1990 – Hitler-knabo Salomon (Hitlerjunge Salomon) (R, B)
- 1992 – Olivier, Olivier (B, R)
- 1993 – Tri koloroj: blua (Trois couleurs: Bleu) – reĝisoro: Krzysztof Kieslowski – (B)
- 1993 – La sekreta ĝardeno (The secret garden) – (R) – laŭ la samnoma porinfana libro de Frances Hodgson Burnett
- 1995 – Perfektaj krimoj (Perfect Crimes) (R, 1-a epizodo)
- 1995 – Kompleta eklipso (Total Eclipse) – (R)
- 1997 – Washington Square – (R) – laŭ romano de Henry James
- 1999 – La tria miraklo (The Third Miracle) – (R)
- 2001 – Pafo en la koron (Shot in the heart) (R)
- 2002 – La kuracanto (The Healer) (R, B)
- 2006 – Kopiante Beethoven (Copying Beethoven) (R)
