Agnus Dei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agnus-Dei-reliefo sur romanika lintelo de la preĝejo S-ta Remigio Ingelheim.

Agnus Dei (latine ŝafido de Dio) estas en la kristanismo ekde pratempo disvastigita simbolo por Jesuo Kristo.

Tiu ĉi simbolo referencas pri la ŝafido kiel viktimo en la Tanaĥo resp. malnova testamento, precipe pri la Pesaĥoŝafidoj, kies sango la Izraelidoj ŝmirpentris dum la nokto de la eliro el Egiptio kiel protektosigno antaŭ la mortanĝelo sur la pordofostojn (Eliro 12; komparu paskoŝafido). "Kiam mi vidos la sangon, mi preteriros".

Jesuo Kristo kiel la Filo de Dio estas por la kristanoj la Ŝafido de Dio, oferita de Dio pro la pekoj de la homoj inkluzive la prapekon de la homoj. Laŭ kristana teologio Jesuo Kristo estas la peranto, kiu per sia viktimomorto kreis la repacigon inter Dio kaj la dekadenta kreitaĵo (Genezo 3). Tiu ĉi repacigo transiras en la kredo je Jesuo kiel Redemptoro kaj la bapto al la homo.

La komunio de Jesuo Kristo, atestata en la nova testamento, referencas pri la pesaĥŝafido, ĉar dum la nokto de la pesaĥfesto Jesuo kun siaj apostoloj celebris la pesaĥmanĝadon. Laŭ tio li disdonis, simile al judaj tradicioj, neacidiĝintan panon kaj vinon al la apostoloj. Kredante la vortoj de ĝia sinjoro Jesuo "Prenu, manĝu; ĉi tiu estas mia korpo; vi ĉiuj trinku; ĉar ĉi tiu estas mia sango de interligo, kiu estas elverŝata por multaj, por la pardonado de la pekoj " la eklezio celebras ĝis hodiaŭ tiun ĉi komunion en ĝiaj diservoj. Pro tio en la lutera eklezio la komunumo kantas la Agnus Dei en la komunia liturgio post la enmetaj vortoj. Ĝi adoras per tio la Sinjoron ĉeestantan en la Sankta Komunio, kies korpon kaj sangon sub la elementoj pano kaj vino ĝi perbuŝe ricevas por pardono de la pekoj.

Kristanoj el la romkatolika eklezio enprenas la Ŝafidon de Dio dum meso. Oni donis ĝin al ili en formo de hostio.

En la romkatolika kaj ĉiuj de ĝi devenaj liturgioj per tiu ĉi Kristalvoko komencas litanieca preĝo, kiun oni kantis aŭ parolis. La teksto apartenas al la ordinariumo de la meso, kaj multaj komponistoj el ĉiuj epoko kaj konfesioj muzikigis ĝin.

Latina teksto:

Agnus Dei, qui tollis peccata mundi, miserere nobis.
Agnus Dei, qui tollis peccata mundi, miserere nobis.
Agnus Dei, qui tollis peccata mundi, dona nobis pacem.
«Agnus Dei» de la Misa de Barcelona, manskribaĵo el la 14-a jarcento.

Esperanta teksto en la katolika versio:

Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l‘ mondo, kompatu nin.
Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l‘ mondo, kompatu nin.
Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l‘ mondo, donu al ni la pacon.

Esperanta teksto en la lutera versio:

Kristo, Di-Ŝafido, portas Vi la pekojn for: Vi nin kompatu.
Kristo, Di-Ŝafido, portas Vi la pekojn for: Vi nin kompatu.
Kristo, Di-Ŝafido, portas Vi la pekojn for: Donu Vian pacon. Amen.

Tiu ĉi preĝo (kutime liturgia kanto) estas ero de la evangela-lutera sanktmanĝa liturgio kaj la romkatolika eŭkaristia liturgio, kie ĝi estas kantata post la pacosaluto.

La Dia Ŝafido sur la Sepsigela Libro, Johann Heinrich Rohr, ĉ. 1775

Paulus skribas en la 1-a epistolo al la Korintanoj 5, 7 : "Forpurigu la malnovan fermentaĵon, por ke vi estu nova maso, kiel vi estas nefermentintaj. Ĉar por ni ankaŭ Pasko estas oferita, nome Kristo."

En la kristana pentrarto la Dia Ŝafido estas montrita kiel Kristosimbolo (kelkfoje kun Krucflago). Laŭ ordono de Justiniano la 2-a tiu ĉi prezentado en 691 estis malpermesata en la kanono 82 de la Trulana Sinodo; la koncilio tamen ne estis agnoskita en la okcidento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • F. Meinicke, Das Symbol des apokalyptischen Christuslammes als Triumphbekenntnis der Reichskirche, Tezo Strasburgo 1908
  • W. Molsdorf, Christliche Symbolik der mittelalterlichen Kunst, Lepciko 1962
  • G. Reichelt, Das Buch mit den 7 Siegeln in der Apokalypse des Johannes, Göttingen 1975
  • Ch. Markschies, "Hie ist das recht Osterlamm". Christuslamm und Lammsymbolik bei Martin Luther und Lucas Cranach, en: Zeitschrift für Kirchengeschichte 102 (1991)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

]