Ago-Semajno

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
AS
Nomo Ago-Semajno
Regiono Pollando
Periodo Jarfine
Organizanto PEJ, Varsovia Vento kaj aliaj
Ekzistas ekde 2002; daŭrigo de antaŭa kunveno
Celgrupo Junularo kaj junaj familioj
Informa retpaĝo AS-paĝo
Fota retpaĝo ĉe paĝaroj pri koncernaj AS-oj

La Ago-Semajno (AS) estis ĝis 2009[1] internacia junulara novjara Esperanto-renkontiĝo organizata de Pola Esperanto Junularo kaj klubo Varsovia Vento. Dum la jarŝanĝo 2009/2010 la Junulara E-Semajno anstataŭigos la AS-n kiel ties kuniĝo kun la Internacia Seminario. Poste la organizantoj decidos ĉu daŭrigi kun JES aŭ reveni al AS.

Ĝis la jarŝanĝo 2005/2006, Ago-Semajno okazadis en la montara urbeto Zakopane, kie jam okazis junularaj jarfinaj kunvenoj en la 1990-aj jaroj. Ekde jarŝanĝo 2006/2007 ĝi ĉiam okazadis en alia loko. La Ago-Semajno 2006/2007 okazis en Nowy Sącz kaj spertis altan plinombriĝon de la partoprenantaro, kiu atingis pli ol 180 (antaŭe estis kutime ĉiam inter 50 kaj 80 partoprenantoj). En 2007/2008 Ago-Semajno okazis en Malbork kun 228 aliĝintoj.

La lasta, 7-a Ago-Semajno, okazis dum la jarŝanĝo 2008/2009 – unuafoje ekster Pollando, nome en Liptovský Mikuláš (Slovakio) kunlabore kun Slovaka Esperanto-Junularo kaj Liptova Esperanto-Klubo. Laŭ antaŭaranĝaj anoncoj, per tio la Ago-Semajno "komencis mirindan vojaĝon ĉirkaŭ landoj de la Meza Eŭropo". Dum la aranĝo mem oni siavice anoncis la ekeston de la Junulara E-Semajno.

[redakti] Oficialaj filmoj

  • AS 2007: Reklamilo, Raporto en partoj 1, 2
  • AS 2006: Raporto en partoj 1, 2, 3, 4

[redakti] Fontindikoj

  1. Kunigo de IS kaj AS, ĉi-jare en Zakopane - JES!!! (oficiala komuniko pri JES de PEJ- kaj GEJ-Estraroj): "kunigon de IS kaj AS ... gvidos ĝin teamo de kvar spertuloj de ambaŭ pasintaj eventoj"

[redakti] Eksteraj ligoj

Emblemo de Ago-Semajno 2006
Aliaj lingvoj