Agogiko (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Agogiko (greke ἄγειν (ágein) = gvidi) signifas la arton de la tempoŝanĝo kadre de muzika prezentado. La ŝanĝoj situas ekster la mekanikaj tempovaloroj (metronomo) kaj estas eroj de la muzika interpretado per dirigentosolisto.

Tio koncernas precipe fajnaj temponuancigoj ene de muzikaj frazoj ĉe melodiaj aŭ harmoniaj kulminoj, kiuj organizas kaj vivigas la prezentadon esprimplene. Tiel grandaj intervaloj bezonas iomete pli da tempo ol malgrandaj, harmoniaj apoĝaturoj aŭ la unua tono de duoligaturo estas iomete dilatataj.

La doktrinon pri tiuj ĉi temoŝanĝoj oni nomas laŭ Hugo Riemann agogiko. Riemann enkondukis la nocion en la muzikan lingvaĵon en la jaro 1884.

Ekzemplo por agogiko: la supra linio montras la ludendan melodion, la malsupra linio montras ĝian interpretadon per agogikaj rimedoj

Grandajn temoŝanĝojn komponisto povas marki en la partituro, ekz.:

  • accel. (accelerando) - akcela
  • string. (stringendo) - urĝa
  • ritard. (ritardando) - malakcela
  • rall. (rallentando) - larĝiĝa
  • rit. (ritenuto) - tuj plimalrapidi
  • smorz. (smorzando) - mortanta
  • mosso - mova

evtl. ankaŭ kun la aldono "poco a poco", iom post iom

La arte kondiĉitaj tempoŝanĝoj povas paraleli kun ŝanĝoj en la dinamiko. Ambaŭ kune formas la kernon de la prezentarto de muzikisto kaj per ilia plej efika utiligo tiu ĉi pruvas sian artan spritecon kaj sentan maturecon.

Accelerando

Accelerando, itale: akcela, estas en la muziko koncertadinstrukcio en nototekstoj por muzikistoj kaj dirigentoj.

Ekzistas variaj specoj de accelerando, ofte komponistoj skribas aldone poco a poco (iom post iom). Tamen ĉiam accelerando havu elirtempon (malnovan tempon) indikatan per metronomo kaj enkonduki en novan tempon. Kelkaj komponistoj malpreferas tiun ĉi klarecon, kaj ĉikaze la tempo de accelerando estas afero de interpretado.

La malo de accelerando estas ritardando (malakcela), kiu estas distingenda de la ritenuto (retenata), "mallonga persistado". Ĉi tiu diferenco ofte kondukas en miskomprenojn kaj diskutojn je la realigo de muzikaĵo, ĉar ambaŭ terminoj estas mallongigeblaj per rit..

Ritardando

Ritardando (itale: bremsa, malakcela) estas koncertinstrukcio en la muzikdoktrino kaj postulas – male al accelerando – la bremsadon de la tempo dum muzikaĵo. En la moderna popmuziko ĝi aperas preskaŭ nure je la fino de peco, dum kiam la klasika muziko vigle uzas ĝin.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj