Agoj de Petro kaj Andreo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agoj de Petro kaj Andreo
skribita verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
Ero de Mnustripto de Nag Hammadi en kiu estas entenataj multaj apokrifaj tekstoj.

La Agoj de Petro kaj Andreo estas mallonga apokrifo de la Nova Testamento koncernanta la apostolojn Petron apostolon kaj Andrean apostolon, greklingve verkitan post la 5-a jarcento. Temis pri apendico de la apokrifo Agoj de Mateo kaj Matiaso, poste kondensita kiel aŭtonoma rakonto

La teksto rakontas miraklojn koncernantajn la du apostolojn: interalie Andreo rajdas nubon kaj Petro sukcesas enirigi kamelon tra kudriltruo! Tiu lasta fabela miraklo referencas al la subaj tekstoj

"24 Kaj cetere mi diras al vi: Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. (Mateo 19,24).”

””Estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. (Marko 10,25)."

Esploristoj taksis de tuj malrealisma la rakontaro, siavice impregnita de gnostikeco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]