Agoj de la Apostoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Agoj de la Apostoloj estas la 5-a libro de la nova testamento en la biblio. Ĝi estas la dua parto de du-voluma verko. La unua parto estas la evangelio laŭ Luko. Ambaŭ volumoj kune nomiĝas la Historia Verkaro de Luko.

Aŭtoro

Laŭ frua kristana tradicio la verkinto de tiuj ĉi libroj estas Luko, klera helena pagandevena kuracisto, helpanto, eble ankaŭ kunvojaĝanto de Sankta Paŭlo.

Enhavo kaj strukturo

La Agoj de la Apostoloj rakontas la historion de la eklezio ekde Pentekosto en Jerusalemo ĝis la alveno de Paŭlo en Romo.

La dispozicio [1] estas kaŝita en Ago 1,8. El tiu versiklo evidentas la tri ĉefaj partoj:

  • En Jerusalem (Ago 1,12 - 8,3)
  • En la tuta Judujo kaj Samario (Ago 8,4 - 12,23)
  • Ĝis la plej malproksima parto de la tero (Ago 12,24 - 28,31)
    En tiu ĉi tria parto troviĝas jenaj subpartoj:
    • Unua misia vojaĝo (Ago 13,4 - 14,28)
    • Koncilio apostola en Jerusalem (Ago 15,1-35)
    • Dua misia vojaĝo (Ago 15,36 - 18,22)
    • Tria misia vojaĝo (Ago 18,23 - 21,17)
    • Arestado kaj enkarcerigo (Ago 21,18 - 26,32)
    • Vojaĝo al Romo (Ago 27,1 - 28,31)

Esperanta traduko

La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) troviĝas en la esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6

Eksteraj ligiloj


Referencoj

  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda