Agor Agorić
El Vikipedio
Agor D. Agorić estis serba esperantisto kaj en 1934 oficisto de ŝtatkontrolejo en Niŝo (Serbio).
Agorić redaktis la litografian gazeton Antaŭen, "revuo movadinforma, literatura kaj instrua", de kiu estas konata nur unu jarkolekto aperinta en Beogrado en 1923. En 1925 aperis lia vortaro Esperanto-serba, enhavanta la ĝis tiam oficiale rekomenditajn vortojn, en lernolibro por serboj.
Verkoj [redakti]
- 1925: Rečnik, t.e. "Vortaro", en: Svetski pomoćni jezik Esperanto (Celokupna gramatika sa primenom, rečnik) p. 35-61 Beograd: Štamparija Ace Maksimovića, 1925, 61 p. 23x15cm
Eksteraj ligiloj [redakti]
Jarkolekto de "Antaŭen" en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
Listo de serbaj Esperanto-vortaroj en Ockey, Edward; Sutton, Geoffrey. Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2002. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio 2003.
