Agorismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Agorisma simbolo a³: „Agoro, Anarkio, Agado!“
J. Neil Schulman

Agorismo estas anarkiisma politika filozofio, fondita far Samuel Edward Konkin la 3-a, kaj poste plie disvolvita far J. Neil Schulman. Ĝia plej baza ideo estas krei socion en kiu ĉiuj "rilatoj inter homoj estas volontaj interŝanĝoj — libera merkato." La termino venas de la greka vorto "agoro" (ἀγορά), kiu signifas malfermitan lokon por homamasiĝo kaj merkato en antinkvaj grekaj urboŝtatoj. Ideologie, ĝi estas termino, kiu reprezentas revolucian specon de anarki-kapitalismo, kvankam la vorto "revolucia" ne implicas perfortan revolucion, sed emfazas "alternativan ekonomikon" - t.e., senimposta "subgrunda" merkata agado, kiun agoristoj kredas pova kontribui al la elimino de la ŝtato.

Politika agado[redakti | redakti fonton]

Agoristoj malapogas partoprenon en ŝtataj balotoj kaj lobiadon de reformoj. Tion ili kredas senefika kaj nur helpanta al la ŝtato. Anstataŭe, agoristoj emfazas neceson de alternativaj sociaj kaj ekonomiaj strukturoj, kiuj ne dependu de la ŝtato. Agoristoj opinias, ke tiel eblas atingi liberan socion pli rapide ol per iu pure politika agado.

Bazo de tia alternativa strategio estas miksaĵo de propagando, edukado kaj rekta agado, aparte en la kampo de ekonomio kaj entrepreno. Agoristoj strebas disvastigi informon pri Aŭstria skolo de ekonomiko kaj pri libertarianaj politikaj kaj etikaj sistemoj. Krome, ili apogas rektan agadon, aparte en la kampo de merkato kaj privata komerco. Tio apartigas ilin de "laŭleĝaj libertarianoj", kiel la Libertariana Partio de Usono, kiuj apogas agon tra parlamentaj reprezentantoj, sed ne rektan partoprenon de popolo en ekonomio. Agoristoj unuavice fokusas je ekonomia laboro, kreante kooperativojn kaj entreprenojn, kiuj ignoru eksterajn regulojn, ŝtatan licencadon kaj impostojn. Krome, multaj agoristoj strebas krei teritoriajn anklavojn kaj liberajn sociojn, kiuj estu ekonomie sendependaj de ekzistantaj ŝtatoj. Multaj agoristoj subtenas kriptoanarkiismon kaj aliajn teknologiojn, kiuj helpas atingi plian anonimecon kaj malebligi registaran kontrolon super individuoj. Agoristoj nomas tiujn metodojn revoluciaj kontraŭe al reformismo kaj parlamentismo, malapogantaj far ili.

Agoristaj organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plej granda ekzistanta agorista organizaĵo estas la Alianco de Agorista Agado (Agorist Action Alliance, A3). Ĝi estas reta strukturo de aktivistoj sen iuj estroj aŭ buroktatoj. La Alianco de Agorista Agado estas ligita kun pli vasta organizaĵo Alianco de Libertarianaj Maldekstruloj[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Agorist Action Alliance, oficia paĝaro angle

Ligoj[redakti | redakti fonton]