Agrippa von Nettesheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Agrippa von Nettesheim
(1486-1535)
astrologus Germanicus
astrologus Germanicus
Naskiĝis 14-a de septembro 1486
en Kolonjo, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Mortis 18-a de februaro 1486
en Grenoble, Flago-de-Francio.svg Francio
Alma mater Universitato de Dole
Universitato de Pavio
Universitato de Kolonjo
v  d  r
Information icon.svg

Heinrich Cornelius Agrippa von Nettesheim (1486-1535) (naskiĝis en Kolonjo, en la 14-a de septembro 1486 - mortis en Grenoble, en la 18-a de februaro 1486) estis germana kuracisto, filozofo, okultisto, teologo, astrologo kaj alkemiisto, Sekretario en la kortego de Karlo la 5-a kaj privata kuracisto de Luiza de Savojo (1476-1531)[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1512, li instruis en la Universitato de Dole, en la libera duklando de Burgonjo, uzante kiel gvidilo la verkon "De verbo mirifico"[2] de Johano Reuchlin. Rezulte, Agrippa estis perfide denuncita, kiel "judaizanta herezulo". La akra respondo deAgrippa, post pluraj monatoj, ne faris el li amindan homon en la universitato.

En 1510, Agrippa mallongtempe studis kun Johannes Trithemius, kaj Agrippa sendis al li la unuaj paĝoj de sia ĉefverko, De occulta philosophia libri tres, speco da resumo de la unuaj modernaj kaŝaj pensoj. Trithemius rezerve aprobis la projekton, tamen, li sugestis al Agrippa konservi ĝin sekrete. Agrippa preferis ne publikigi ĝin, eble kaŭze de ĉi averto, sed, li reviziis kaj refaris la libron dum dudek jaroj.

Dum sia vaganta vivo en Germanio, Francio kaj Italio, Agrippa aktivis kiel teologo, kuracisto, jura fakulo, kaj militisto.

Dum kelka tempo, li restis serve de la imperiestro Maksimiliano la 1-a probable kiel soldato en Italio, tamen, li dediĉis sian tempo ĉefe en la studo de la okultaj sciencoj kaj la polemikaj teologiaj-juraj aferoj, kiuj igis lin celo de la persekutoj, kutime laŭ la maniero supra priskribita. Ekzistis ĉiam la eblo denunciĝi pro ia aŭ alia herezio, al kiu li ĉiam reciprokadis pli malfrue kun akraj aŭ venenaj respondoj.

Laŭ kelkaj kleruloj, ĉirkaŭ 1525 kaj ree en la fino de 1533 (du jarojn antaŭ sia morto) Agrippa malferme kaj sendube malakceptis la magion en ties pleneco, ekde ĝiaj originoj en la fora antikveco ĝis ĝia samtempa praktikado. Sed kelkaj aspektoj restas neklaraj, kaj kelkuloj kredas ke ĉi rezigno al magio estis sincera, kaj ne pro timo, parodio aŭ alia kialo. Modernaj kleruloj eĉ kredas ke ĉi forpuŝo aŭ malakcepto pri magio ne estas tio kio ĝi ŝajnas: Agrippa neniam malakceptis plene la magion sed li refaris sian komencan manuskripton kaj anstataŭis ĝin je ties nova formo.

En sia epoko, li eĉ konvertiĝis en ilo de ia animisma koncepto, preterlasante la empirian konon kaj defende de teorio, kiu konsideris la mondon kiel ia organika tutaĵo, estrita de iu universala spirito. Pli malfrue li forlasis tiujn teoriojn, asertante la vantecon de la tuta konado kaj la valoron de la Biblio. Estas rimarkinde lia influo sur la penso de Marsilio Ficino.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Opera Omnia
(inter 1510 kaj 1534)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj