Agroglifoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Agroglifo

Agroglifoj (Angle : crop circles) estas areoj de cerealaj kampoj kies spikoj estis kurbigitaj por krei diversajn geometriajn desegnojn. Ĉi tiuj povas esti simplaj cirkloj aŭ tre ellaboritaj komponaĵoj.

Nuntempe, la klarigo de tiu fenomeno estas tre kontraŭdiskutebla. Laŭ la skeptikoj, ili nur estas homaj kreaĵoj, artaj produktadoj. Ekzistas ankaŭ alternativa teorio laŭ kiu la agroglifoj estas kreitaj de eksterteranoj aŭ estas la rezulto de ankoraŭ nekonata energifonto.

La agroglifoj aperas ĉefe en la angla kamparo.

Eko de la fenomeno [redakti]

La unuaj agroglifoj aperis en Suda Anglio (Hampshire kaj Wiltshire) meze de la sepdekaj jaroj.Iom post iom, samtempe ke la nombro de la agroglifoj kreskis, la desegnoj fariĝis pli kaj pi kompleksaj. La unuaj agroglifoj estis nur simplaj diskoj, nenio kompare kun tiuj aperintaj post la jaro 2000.

Vidu ankaŭ [redakti]