Agrikulturo
La termino agrikulturo (ankaŭ agrokulturo) estas dividebla en du ĉefajn partojn:
1. Terkultivado, la homa aktiveco konsistante en kultivado de teroj por produkti plantojn por nutri homojn aŭ bestojn.
2. Bestobredado, la homa aktiveco konsistante en bredado de brutaro por nutri homojn.
Enhavo |
Ĝeneralaĵoj [redakti]
Ĝi estas branĉo de la materiala produktado, kiu produktas bazmaterialojn nutrocele aŭ por la industrio. Ĝi grave dependas de la natura medio: la grundo (agro), klimato, situo ks ĉar ĝi estas transformado de la natura medio tiel ebliganta elpreni vegetaĵojn kaj bestojn utilajn al la homaro. La periodojn kaj rendimenton de la proceso difinas la sezonoj kaj la kreskaj, nutraj, plimultiĝaj nombroj de bestoj, plantoj, bakterioj.
Speciala trajto de la agrikulturo estas la amplekso de disponebla agro. Ĝi estas hodiaŭ konstanta. Oni gajnas agrojn en la tropika zono sed aliflanke perdiĝas pro la urba kaj industria ampleksiĝo.
La du ĉefaj branĉoj de agrikulturo estas la agrokulturado kaj bestobredado. La forstkulturo (arbarkulturo), bredado de sovaĝaj bestoj, fiŝobredado ne apartenas rekte al la agrikulturo sed tamen ekonomike kaj politike enkalkuliĝas, same kiel ĉasado kaj fiŝkaptado.
Plantoproduktado:
- donas la ĉefajn materialojn por la homa nutrado
- donas gravajn bazmaterialojn por la industrio (industriaj plantoj)
- antaŭkondiĉo por la intensa bestobredado
terenoj de agrikulturo
- agro
- paŝtejo
- herbejo (falĉejo, falĉoherbejo)
- ĝardeno
- vitejo (vinberĝardeno)
- fruktoĝardeno (horto)
- fragmitejo (kanejo)
- akvo (ekz. algokulturado en maro)
kultivado de agro
- antaŭpreparo de agro
- plugo, erpo, cilindrumado per plugilo, erpilo, cilindro
- sterkado per sterkiza maŝino
- semado per semomaŝino / plantado per plantiga maŝino
- flegado de plantoj
- kultivado per kultivilo, rastrado per rastrilo, sarkilo
- akvumado / irigacio per akvumiloj (gutiga, mikrotuba, mikroradia, tradicie pluviga metodo)
- ŝprucado de fungicidoj, herbicidoj, insekticidoj (aspergado?) per ŝprucmaŝinoj (agrotoksaĵoj)
- rikolto per rikoltomaŝinoj, kombajno (rikoltdraŝmaŝino), falĉilo, manlaboro
Agrikulturaj proprecoj laŭ terregionoj [redakti]
Tropikaj kaj duonsekaj regionoj [redakti]
En la tropika zono oni rikoltas 2-3 foje jare sur la sama agro, dum en la kontinenta klimato oni rikoltas unufoje, poste oni kelkfoje semas plantojn sterkocele (verda sterko), enplugonte ilin.
Krome, troviĝas la t.n. 'duonsekaj tropikoj', agroklimata regiono kiu troviĝas en 48 evoluiĝantaj landoj, kaj kie loĝas sesono de la homaro.
Produktaĵoj [redakti]
Ĉefaj agrikulturaj bestoj [redakti]
Bovo - Bubalo - Ĉevalo - Ŝafo - Kapro - Porko - Lamo - Kortobirdaro - hejma kuniklo
Ĉefaj agrikulturaj plantoj [redakti]
- cerealoj (grenplantoj kiel maizo, tritiko, rizo, sekalo, sorgo, hordeo, milio),
- fruktoj (ekz. persiko, pomo, piro, pruno, olivo)
- arboj (ekz. korkokverko, anzino, eŭkalipto)
- teĥnikaj plantaĵoj
- aliaj plantoj (ekz. batato, sukerbeto, sunfloro, terpiro, terpomo, legomoj, spicaj plantoj)
Iloj kaj teĥnikoj [redakti]
Agrikulturiloj [redakti]
Teknikoj [redakti]
Historio [redakti]
Ekesto kaj dum antikveco [redakti]
mezepoko kaj "modernaj" tempoj [redakti]
nuntempaj kaj alestontaj problemoj [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
- Agronomio
- Biologio
- Botaniko
- Ekologio
- Mikrobiologio
- René Dumont
- Vandana Shiva
- Malferma kamparo
- Heĝkamparo
- KAP
- TerraCottem
- Kolumelo
- Unuaj agrokulturistoj
- Vivteniga agrikulturo
- agrikultura industrio
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://www.fas.usda.gov/currwmt.html
http://www.nationalacademies.org/agriculture
http://www.fao.org
http://www.fao.org/waicent/portal/statistics_en.asp

