Agroteraso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Agroterasoj proksime de Bishopstone en Wiltshire, Britio

Agroterasoj nomiĝas terasoformaj kampoj (ankaŭ estintaj) sur deklivoj.

Por agrikultura uzo de forte klinitaj deklivoj la agroparceloj estis aranĝitaj deklivoparalele. Per la grundprilaborado, precipe per ĉiam samdirekta deklivoparalela plugado, la grundomaterialo akumuliĝis ĉe la malsupra flanko de la uzata parcelo. Per tio formiĝis terenŝtupoj, tiel ke la unuopaj agroj estas klare ekkoneble distingitaj unu de la alia kaj formas terasojn, kiuj estas iom malpli klinitaj ol la deklivo antaŭe. Tiu efiko plifortiĝas, ĉar tuj supre de la ŝtupo la tereno estas preskaŭ ebena, kio pluse efikas, ke ankaŭ materialo forlavita per la natura denudiĝo estas akumulita tie.

Ankaŭ intence por agrikulturaj celoj konstruitaj terasoj nomiĝas agroterasoj. Oni aranĝas ilin precipe por protekti la grundon de deklivo kontraŭ grunderoziiĝo kaj por pli facila prilaborado.

La alteco de la terenŝtupoj varias. Konserviĝis ankoraŭ agroterasoj el la alta mezepoko en Eŭropo, kiuj ekde la forlasado de vilaĝoj en la malfrua mezepoko kuŝas sub arbaro; ili estas nur kelkajn centimetrojn altaj. En Germanio agroterasaj ŝtupoj sur leŭsaj deklivoj atingas altecon ĝis du metroj, en Ĉinio ĝis naŭ metroj.

En la proksima pasinteco la terenŝtupoj ofte estas ebenigitaj dum la terpeckunigo, por ricevi pli grandajn parcelojn. Konservitaj terenŝtupoj, kiuj en la pejzaĝo estas rekoneblaj per arbedaĵostrioj, kune kun la koncernaj agroterasoj estas konservindaj, el la vidpunkto kaj de la naturprotektado kaj de la monumentprotektado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kulturpejzaĝo el la vidpunkto de la monumentprotektado en la pejzaĝoplano de la urbo Frankfurto sur Majno, Germanio

Geschichtsverein (historiasocio) Melsungen: Agroterasoj kiel indiko al forlasitaj vilaĝoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Hansjörg Küster: Geschichte der Landschaft in Mitteleuropa. München, 1999. ISBN 3-406-45357-0