Agudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Agudo
Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Urbestro Rafael Muñoz Palacios (AIDA)
Retpaĝaro http://www.agudociudadreal.org
Demografio
Loĝantaro 1890  (2011)
Loĝdenso 8,14 loĝ./km2
Geografio
Geografia situo 38° 59′ N, 4° 52′ W38.979166666667-4.8730555555556Koordinatoj: 38° 59′ N, 4° 52′ W
Areo 229.96
Agudo (Hispanio)
DEC
Agudo
Situo de Agudo
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Agudo estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas agudeños. La censita populacio en 2011 estis de 1.890 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,14 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Agudo estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Almadeno en la sudokcidenta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 600 m, inter montetoj kaj ĉe suda montaro; je 106 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 229.96 km². La geografiaj koordinatoj estas 38º 58' 59" N, 04º 52 ' 00" Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Estas montaroj norde kaj sude; meze estas la valo de la rivero Agudo kiu fluas tra ĝi, krom la rojoj Mingorrubio, Santamaría, Valdeazadones, Taberneros, Campanas, Freno, Raso, kaj Pozo del Pingano; majoritato malaperas en somero. Estas multaj fontoj ĉirkaŭe. La averaĝaj temperaturoj estas inter maksimumaj 38°C kaj inter minimumaj 4°C. Pluvas ĉefe el novembro al januaro kaj en majo. La somero aliflanke kutime estas ege senpluva: en 1996 ekzemple falis nur 12 litroj el junio al aŭgusto.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Agudo posedas mediteranean flaŭron, kie elstaras kverkoj kaj cistoj. La kverkarbaro, protektita el la 1970-aj jaroj, permesas ampleksan profiton por agrikulturo kaj brutobredado el ebenaĵoj kie deklivaro ne estas akra. Ĉe la montaroj de la nordo oni observas ampleksajn zonojn kie la anzinoj miksiĝas kun genisto, kiu kreskas facile sur areoj de ardezo.

En zonoj altaj kaj krutaj la hegemonia formo estas el cistoj, kaj ankaŭ el erikoj kaj korkokverkoj. Krome depende de la areoj estas aliaj kiaj la jenaj: kratago, oficina rosmareno, junipero, kirmesa kverko, lentisko, arbuto kaj lavendo. Ĉe la akvofluoj troviĝas mento, junkoj, rubusujoj, ktp. Inter odorplantoj facilas trovi origanon, ruton, timianon kaj majoranon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

En ĉirkaŭo estis kuŝejoj de la Paleolitiko kaj Bronzepoko. En romia epoko la loko estis kunfluejo de vojoj ĉefe al okcidento (Ekstremaduro) kie oni kunigixs ĉe la nuna Garbayuela al vojo el Merido al Toledo. En la araba epoko (Al Andalus) jam aperas mencioj kiel Akud. En la 11a jarcento la loko estas konfliktotialo inter la islamaj regnoj de Toledo kaj Sevilo.

En 1189 la kristana reĝo Alfonso la 8-a donas la teritorion al la Ordeno de Kalatrava, sed en 1195 post la batalo de Alarkos la islamanoj rekuperas la areon ĝis 1212. Dum la 13a jarcento pluas la konfliktoj inter Sevilo, Toledo kaj la Ordeno de Kalatrava pro la areposedo.

Dum postaj jarcentoj (15a, 16a...) komerco viglis en la areo ĉar tie kunfluis vojon norde-suden (Toledo-Kordovo) kun tiu okcidente-orienten (Ekstremaduro-Valencio). Pro kruta montara tereno abundis de ĉiam ŝtelistoj al komercistoj kaj pro tio oni organizis aliancojn de komercistoj kaj tiaman policon (Hermandad).

Fine de la 15a jarcento okazis persekutado kontraŭ judojnovkristanoj, kurioze kelkaj dediĉitaj al industrio tekstila.

La faktoj, ke proksimas kaj la riĉigaj minoj de Almadeno kaj la kaŝpovaj areoj montaraj, helpis ekzistadon de kontraŭleĝa agado kaj estis sufiĉa tialo por agado dummilita. Tiele komence de la 19a jarcento (1811) dum la Hispana Milito de Sendependigo la ermitejo de Nuestra Señora de la Estrella utilis kiel ĵurejo de la insurekciantoj kontraŭ la franca povo; la Generalo Castaños kontraŭstaris la napoleonajn trupojn, sed ankoraŭ malsukcese.

En Agudo mortiĝis ekzilita el Ciudad Real la francigita pastro kaj historiisto Sebastián de Almenara, en 1811.

En 1836 la Generalo Rodil (Ministro de Milito) eliris el Saceruela al Agudo por kontruaxstari la trupojn de la Karlistoj dum la Unua Karlisma Milito kiu eĉ ekkonkeris Almadenon.

Dum la Hispana Enlanda Milito tiu teritorio restis en la flanko de la Dua Hispana Respubliko, for de militaj operacoj; sed post la milito pro la kruta terenaro estis taŭga areo por la agado de la rotoj de gerilanoj kontraŭfrankismaj kaj sekve de la rotoj de kontraŭgerilanoj (Guardia Civil).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • AGUDO - Una villa de la Encomienda Mayor de Calatrava; Isabel Cabrera Gómez - Elia Penas Gutiérrez (Diputación Provincial de Ciudad Real - Dep.Legal CR-289-1998)
  • Almadén y Comarca - La joya de la corona; Varios autores (Almadén Hosteleria, S.L.-JCCLM)
  • El Valle de Alcudia - Naturaleza y patrimonio cultural; Varios autores (Biblioteca de Autores Manchegos - 84-7789-148-6)
  • El paisaje geográfico-Valle de Alcudia, Campo de Calatrava y Campo de Montiel; Francisco Quirós kaj Gregorio Planchuelo (Diputación de Ciudad Real - 84-7789-073-0)
  • Romances tradicionales de Ciudad Real; Jerónimo Anaya (Biblioteca de Autores Manchegos - 84-7789-153-2)
  • Ciudades y paisajes de la Mancha vistos por viajeros Románticos (Ciudad Real y Toledo); Nicolás Campo Plaza kaj Juan Herrero Cecilia (Biblioteca de Autores Manchegos - 84-7789-091-9)
  • Conversos y comercio en el Campo de Calatrava en la Edad Media; Juan Toledano Galera.
  • La Ynformación hecha por el contado Matheo Alemán (Informazion secreta hecha sobre la visita del pozo y mina de los azogues de la Uilla del Almaden que se hizo por el contador Matheo Alemán juez vissitador de Su Magestad); Universidad de Castilla La Mancha.
  • Los Rothschild y las Minas de Almadén; Victoriano Martín Martín.
  • La Guerra Civil en Retaguardia, Ciudad Real (1936-1939); Francisco Alía Miranda (Biblioteca de Autores Manchegos) - 84-7789-097-8)

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]