Aguirre, der Zorn Gottes (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aguirre, der Zorn Gottes (Aguirre, la Kolero de Dio) estas germana filmo de Werner Herzog aperinta en 1972, en la movado de Nova Germana Kino.

Temo

En la 16-a jarcento, hispana ekspedicio ekiras por trovi Eldoradon sub la komando de Gonzalo Pizarro. Lope de Aguirre, unu el liaj leŭtenantoj, halucinita megalomano, plu daŭrigas la serĉadon laŭ la rivero Amazono, konspiras kontraŭ la sinsekvaj kapitanoj de la ekspedicio kaj fine eĉ ribeliĝas kontraŭ la reĝo de Hispanio. Li estas akompanata de sia filino. Je la fino de la filmo la ĉefrolulo soliĝas, ĉar ĉiuj akompanintoj mortiĝis aŭ estis mortigitaj. Lope de Aguirre kaj la aliaj roluloj de la filmo estis realaj personoj kiuj fakte agadis tiele en la historio kaj inspiris, interalie, romanojn de Ramón J. Sender kaj Miguel Otero Silva, teatraĵojn kaj aludojn en multaj verkoj.

Teĥnikaĵoj

Rolularo

Internaj ligiloj

Eksteraj ligiloj