Agutio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Agutio
Troveblo de fosilioj: Lastatempa

Dasyprocta leporina
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Ronĝuloj Rodentia
Familio: Dasyproctidae
Genro: Dasyprocta
Illiger, 1811
Specioj

almenaŭ 11

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Agutio estas nomo por kelkaj ronĝulaj specioj de la genro Dasyprocta. Ili estas parencoj de la kobajoj kaj aspektas similaj, sed havas pli longajn gambojn.

Konfuzige, la parencaj pakaoj apartenas al genro nomita Agouti kaj foje estas metitaj en aparta familio Agoutidae. Por eviti miskomprenojn, kelkaj aŭtoroj nomas la pakaan genron Cuniclus.

Agutioj havas kvin antaŭajn kaj tri postajn piedfingrojn; la unua piedfingro estas tre malgranda. La vosto, se ĝi ekzistas, estas ege mallonga. Agutioj povas kreski ĝis 60 centimetroj laŭlonge kaj kvar kilogramoj da pezo. La plejparto de la specoj havas brunan dorson kaj blankecan aŭ flavgrizan ventron; la pelto povas ŝajni glacee kaj brili oranĝkolore. Ili estas aktivaj tage. En libereco ili estas timemaj bestoj kaj fuĝas for de homoj, sed en kaptiteco ili povas iĝi fidemaj.

Manĝante, agutioj sidas sur la postaj kruroj kaj tenas manĝaĵojn inter la antaŭaj piedoj. Ili manĝas fruktojn kaj aliajn partojn de vegetaĵoj. Foje ili damaĝas sukerkanajn kaj bananajn plantejojn. Ili loĝadas en pluvarbaroj, gresoj kaj, nuntempe, kulturkampoj, variante laŭ speco. Ili kaŝas sin nokte en kavecaj arbotrunkoj aŭ en kavoj inter rokoj. Aktivaj kaj graciaj, ilia paŝo estas aŭ speco de troto aŭ serio da saltetoj sekvante unu la alian tiel rapide ke aspektas kiel galopo. Ili naĝas bone kaj volonte.

Agutioj naskas grupojn da du ĝis kvar idoj. Ili povas vivi ĝis dudek jaroj, rimarkinda tempo por ronĝulo.


Bildogalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]