Agvan Dorĵiev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agvan Dorĵiev

Agvan DORĴIEV (1853-1938) estis burjatdevena budhista lamao, grava persono de la historio de Interna Azio dum la 19-a jarcento. Oni povas ligi al lia nomo la elkonstruon de la tibetaj-rusaj diplomataj kontaktoj, fondon de la unua eŭropa budista preĝejo en Sankt-peterburgo (ekservis 1913), fondo de pluraj monaĥejoj en kalmukaj kaj burjataj teritorioj. Li verkis burjatan abocon, sed tio ne disvastiĝis.

Li forlasis en aĝo de 19 jaroj la naskiĝlandon kaj ekveturis kun sia majstro al Tibeto, por daŭrigi tie studojn. Li veturis en 1874 al la budhisma sankta monto, Wu Tai, poste reveturis al la hejma lando, sed pli poste realvenis n Tibeto.

Li forlasis Tibeton en 1897 je ordono de la 13-a dalai-lamao por traktado kun caro Nikolao la 2-a. La fortiĝanta tibetaj-rusaj kontaktoj ektimigis la britojn kaj tio servis kiel bazo por la brita ekspedicio al Tibeto en 1903-04.

Laŭ imago de Dorĵiev, la budhismaj landoj (Tibeto, Mongolio) devantus unuiĝi sub rusa protektorato.

Lin arestis la NKVD en 1937 pro falsaj akuzoj (spionado por Mongolio, Japanio). Li mortis en prizona hospitalo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]