Ahasvero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo estas pri legenda persono. En la Biblio rolas alia Aĥaŝveroŝ, edzo de Ester.

"la migranta judo Ahasvero", fare de Gustave Doré

Ahasvero estas unu el la nomoj atribuitaj al "la Eterna Judo", legenda persono, kiu estus senmorta judo kondamnita al ĉiama vagado, ĉar li malhelpis Jesuon ripozi dum la portado de la kruco.

Li simbolas la judan diasporon. Dum jarcentoj, pluraj homoj asertis esti la "Eterna Judo".

La nomo estas la sama, kiel tiu de kristanbiblia persa reĝo Aĥaŝveroŝ.

La legendo[redakti | redakti fonton]

Laŭ tradicio, kiun ne subtenas la kanonaj evangelioj, Jesuo Kristo dum sia iro al la krucumejo en Jerusalemo volis ripozi ĉe la domo de ŝuisto Ahasvero, kiu tamen forpelis lin per ŝuformilo. Jesuo malbenis lin per la vortoj "mi ripozos, sed vi iradu ĝis mia reveno!" Per tio Ahasvero perdis la mortecon kaj nun senripoze marŝadas tra la mondo. La eterna judo ja maljuniĝas, sed en ĉiu centa jaro lin kaptas malsano, per kiu li rejuniĝas.

Laŭ alia tradicio la kulpulo estis Kartafilo, pordisto de Poncio Pilato. Li pugnobate forpelis Jesuon, kaj lia puno estas eterna migrado. Tiuokaze oni atribuas al Jesuo la iom modifitan diron "Mi foriros, sed vi atendos ĝis mia reveno!"

Iuj subtenas la legendon per diro el la evangelio laŭ Sankta Mateo (16, 28): "Vere mi diras al vi: Inter la ĉi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili vidos la Filon de homo venantan en sia regno."

La legendo estas spurebla en la 13-an jarcenton, kiam la angla benediktano Mateo Pariza (latine MatthÆus Parisiensis) menciis ĝin en kroniko. Li pretendis esti aŭdinta ĝin en 1228 de armena ĉefepiskopo, kiu vizitis la monaĥejon de St Albans. Laŭ la raporto de Mateo tiu episkopo rakontis, ke li ne nur manĝis kun la eterna judo, sed ankaŭ vidis la arkeon de Noao kaj aliajn mirigaĵojn.

Dum la sekvaj jarcentoj pluraj homoj asertis, ke ili renkontis la eternan judon kaj esploris pri lia vivo. En 1602 en Leiden aperis "La popola libro pri la Eterna Judo" en la germana lingvo kaj estis tradukita al la franca, latina kaj nederlanda. De tiu tempo multiĝis la renkontoj kun la Eterna Judo. Kelkaj lokoj posedas paron de liaj ŝuoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]