Ahmad Reza Mamduhi

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ahmad Reza Mamduhi estas la prezidanto de la Irana Esperanto-Asocio.

Li estis la unua ĉefdelegito de UEA en Irano. Li estas ano de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE).

Li verkis perslingvan lernolibron por lerni/instrui Esperanton nomitan La plej facila lingvo de la mondo (en la persa: Asantarin Zabane Donja).

Ĝi aperis en Tehrano per Arviĝ-eldonejo en 2005. Por vidi pri ĝi en la katalogo de UEA rigardu: http://katalogo.uea.org/?inf=7582.

La kompleta teksto de la libro (pli ol 600 paĝoj) elŝuteblas el: retejo de Irana Junulara Esperantista Organizaĵo (IREJO), t.e. www.irejo.org kaj http://kooperace.czechian.net/lernolibroj/lernolibro_ir.html

La libro entenas 6 partojn:

  1. Laŭ-leciona instruado ampleksas 3 nivelojn:
    1. La Elementa Nivelo: pere de multaj bildoj, far inĝeniero Sejjed Mohammad Mohit, oni povas eklerni latin-devenan alfabeton de Esperanto kune kun ĉiuj 16 fundamentaj reguloj de Esperanto en 11 lecionoj. Ĉiu leciono finhavas diversajn ekzercojn kun respondoj.
    2. La Meza Nivelo: ĉiu el 10 lecionoj de tiu ĉi sekcio estas pri unu ĉefa temo, ekz-e manĝado, trinkado, sporto, vojaĝado (per Esperanto), ... kune kun Esperanto-persa vortareto, kaj ekzercoj fine de ĉiu leciono.
    3. La Progresiga Nivelo: la temoj de tiu ĉi sekcio estas pli ampleksaj, ekz-e Esperanto literaturo, proverboj, filozofio, biologio, nanoteknologio, ktp.
  2. Referenca Gramatiko de Esperanto Ampleksa priskribo de Esperanta gramatiko en la persa lingvo kiune kun multaj exz-oj prozaj, poemaj, proverbaj, ...
  3. Esperanto-persa Vortaro plej multe uzataj fundamentaj vortoj kaj vort-kunmetoj de Esperanto.
  4. Persa-Esperanto Vortaro
  5. Esperanta Indekso
  6. Persa Indekso

Lia dua libro estas perslingva enciklopedieto pri Esperanto La Fenomeno Esperanto: la solvo de la internacia lingvo-problemo (en la persa: Padideje Esperanto: rahe-halle moŝkele zabane bejnol-melali).

La kompleta teksto de la libro (pli ol 400 paĝoj) elŝuteblas el: retejo de Irana Junulara Esperantista Organizo (IREJO), t.e. www.irejo.org

Ĝia ĉefa kerno estas kompleta traduko de la fame konata verko de la karmemora William Auld nomata La fenomeno Esperanto, eldonita en 1987 okaze de 100-jariĝo de Esperanto sur ĉ. 100 paĝoj. Ĝiaj aldonitaj partoj ekz-e estas pri historieto de Esperanto en la mondo kaj Irano, biografieto de d-ro Zamenhof, eldiraĵoj de mondaj famuloj pri Esperanto, la ekesto kaj evoluado de planlingvoj, instruadeto de Esperanto, kaj Volapuk kaj Loglan kiel ekz-oj de antaŭ- kaj post-Esperantaj planlingvoj, ...

Ĝi aperis en Tehrano per Arviĝ-eldonejo en 2006. Por vidi pri ĝi en la katalogo de UEA rigardu: http://katalogo.uea.org/?inf=7582.


Li kontribuas ankaŭ al Irana Esperantisto, la dulingva sezon-revuo en E-o kaj la persa.