Ahmad Ŝah Masud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ahmad Shah Massoud)
Saltu al: navigado, serĉo
Ahmad Ŝah Masud
Ahmad Ŝah Masud
Ahmad Ŝah Masud
Naskiĝo 2-an de septembro 1953
en Panĝŝir, Afganio
Morto 9-an de septembro 2001
en Taĥar, Afganio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Ahmad Ŝah Masud (perse احمد شاه مسع) estis taĝika studento en la universitato de Kabulo, kiu iĝis militestro dum la milito inter Afganio kaj Sovetunio. Post tiu milito oni donis al li la kromnomon "Leono de Panĝŝir". Liaj apogantoj nomis lin "Amer Sahib e Ŝahid", kio signifas "Nia Martira Estro". Masud estis unu el la estroj plej por-okcidentaj kaj plej fervore kontraŭ-sovetuniaj[1].

Li iĝis post la milito ministro pri defendo de Afganio en 1992 en la registaro de la prezidento Burhanuddin Rabbani. Post la falo de la Rabbania registaro kaj la alveno de la Talibanoj, Masud iĝis la estro de Islama Unuiĝinta Fronto por la Savo de Afganio. En septembro 2001 Masud estis murdita de du araboj, kiuj ŝajnigis sin ĵurnalistoj. En la sekva jaro li estis proklamita "Nacia Heroo" fare de la nova prezidento Hamid Karzai.

Neniu konfesis aŭ pretendis la aŭtorecon de la atenco, sed eblas, ke la du atencintoj estis anoj de al-Kaida.

Milito kontraŭ Sovetunio[redakti | redakti fonton]

Milito kontraŭ la Talibanoj[redakti | redakti fonton]

Aliflanke, lia armeo, nomita "Norda Alianco" regis pli aŭ malpli 10 % de la lando kun apogo de 30 % de la loĝantoj.

La usona komponisto David Gaines (kiu estas esperantisto) memorige pri Masud dediĉis al la afgania popolo sian Sinfonion n-ro 2, "The Lion of Panjshir" ("La Leono de Panĝŝir")[2].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. anglalingva artikolo de Roy Gutman, kiu klarigas sian opinion kio misis en la jardeko antaŭ la atakoj de septembro 2001
  2. anglalingva priskribo en la retejo de David Gaines: "The Lion of Panjshir (Symphony No. 2) for narrator and symphonic band. In memory of Ahmad Shah Massoud. Dedicated to the people of Afghanistan"