Ahmad ibn Jahja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ahmad ibn Jahja
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1891 (1891-06-18)
en Sanao
Morto 18-an de septembro 1962 (1962-09-18) (71-jaraĝa)
en Taiz
Ŝtataneco Reĝlando Jemeno
Familio
Patro Jahja bin Muhamad
Frat(in)o Q16124624
Infano Muhamad al-Badr
Okupo
Okupo politikisto • kantotekstisto • kantoverkisto
vdr

Ahmad ibn Jahja (arabe أحمد بن يحيى حميد الدين, latinliterigo laŭ la normo de DMG Aḥmad ibn Yaḥyā Ḥamīd ad-Dīn; naskiĝis en 1895 — mortis la 19-an de septembro 1962) estis la antaŭlasta reĝo de la dinastio de zaididoj en Norda Jemeno (1948-1962).

Post la murdiĝo de lia patro Jahja bin Muhamad (1904-1948) Ahmad alianciĝis kun la triboj de norda Jemeno kontraŭ la puĉistoj kaj kun ili en marto 1948 rekonkeris la ĉefurbon Sanao. Tiu rekonkero ligiĝis la fortaj detruoj kaj priraboj en la urbo. La puĉistoj kaj la de ili nomumita reganto al-Ŭazir estis murditaj.

Samkiel lia patro, ankaŭ Ahmad daŭrigis la internacian izoliĝon de la lando. Grandaj infrastrukturaj mankoj gvidis al misfunkcio de la agrikulturo kaj al amasaj malsatoj. Tamen helpe de la Unuiĝintaj Nacioj komenciĝis malrapida modernigo de la infrastrukturo, de la eduka kaj prisana servoj. La absolutisma regado de Ahmad en 1955 rezultis en ribelo gvide de lia frato ad-Din Abdallah, kaj la ribelantoj eĉ dumtempe sieĝis Ahmad-on en sia rezidejo en la urbo Taiz. Ankaŭ kiam kronprinco Muhamad al-Badr, dum kuracripoza restado de Ahmad en eksterlando, provis plirapidigi la modernigon helpe de konsilistoj el Sovetunio kaj Popola Respubliko Ĉinio, Ahmad je sia reveno al Jemeno subpremis tiujn iniciatojn. Kadre de atenco en marto 1962 li tamen estis grave vundita kaj transdonis la regadon de la lando al sia filo Muhamad al-Badr, kiu post la morto de Ahmad la 19-an de septembro 1962 ankaŭ formale iĝis reĝo de Norda Jemeno.