Ahmed Abdou

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ahmed ABDOU (naskiĝis en 1936) estas komora politikisto. Li naskiĝis en Mutsamudu, sur la insulo Anjuano. Li nedaŭre oficis kiel ministro pri financo en la aŭtonoma registaro de la Komoroj dum la jaro 1972, kaj denove ekde 1973, ĝis la sendependiĝo de la lando en 1975. Li ree graviĝis pli ol 20 jarojn poste, kiam li en decembro 1996 estis nomumita kiel la nova ĉefministro de la Komoroj. En majo 1997 aperis opozicia movado por eksigi lin, sed li restis ĉefministro post parlamenta baloto. La registaro spertis gravajn problemojn en aŭgusto 1997, kiam du el la insuloj de la Komoroj, inkluzive de lia denaska Anjuano, apartiĝis el la komora unio. Abdou estis eksigita en septembro 1997, post naŭ monatoj kiel ĉefministro.