Ahti Karjalainen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ahti Karjalainen
Persona informo
Ahti Karjalainen
Naskiĝo 10-a de februaro 1923
en Hirvensalmi en la sudo de Orienta Finnlando
Morto 7-a de septembro 1990
en Helsinko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pankreata kancero vd
Tombo Tombejo Hietaniemi vd
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Universitato de Helsinko vd
Partio Finnlanda Centro vd
Familio
Infanoj Kukka-Maaria Karjalainen vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato • bankisto vd
Aktiva en Helsinko vd
ĉefministro de Finnlando
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ahti Karjalainen (naskiĝis la 10-an de februaro 1923, mortis la 7-an de septembro 1990) estis finna politikisto. Li dufoje estis ĉefministro de Finnlando: unuafoje de la 13-a de aprilo 1962 ĝis la 18-a de decembro 1963 kaj duafoje de la 15-a de julio 1970 ĝis la 29-a de oktobro 1971.

Li estis membro de la la politika partio Finnlanda Centro, studis juron, kaj poste ekde 1950 ĝis 1956 estis persona sekretario de Urho Kekkonen, kiu grandan parton de tiuj ses jaroj estis ĉefministro de Finnlando. Post kiam Urho Kekkonen en 1956 iĝis ŝtata prezidento, Ahti Karjalainen dum la sekvaj du jardekoj plenumis diversajn ministrajn oficojn en pluraj naciaj registaroj de Finnlando. Inter alie, de 1957 ĝis 1997 li estis ministro pri financoj, kaj en 1961, de 1964 ĝis 1970 kaj de 1972 ĝis 1975 ministro pri eksteraj aferoj. La 13-an de majo 1983 la tiama ŝtata prezidento Mauno Koivisto forprenis de li la postenon de gvidanto de la Finnlanda Nacia Banko (Soumen Pankki), "en intereso de la ĝenerala bono" … kialo por tiu paŝo estis sanproblemoj de Karjalainen, konkrete trofortiĝinta alkoholdependeco.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Ĝermo-politiko