Ahun

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ahun
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Ahun (ĉefurbo)
Urbestro S-ro Patrick Pacaud
2008-2014
Poŝtkodo 23150
Kodo laŭ INSEE 23001
Demografio
Loĝantaro 1 501 (1999)
Loĝdenso 44 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
46°05′14″N 2°02′45″O  /  46.08722°N, 2.04583°O / 46.08722; 2.04583 (Ahun)Koordinatoj: 46°05′14″N 2°02′45″O  /  46.08722°N, 2.04583°O / 46.08722; 2.04583 (Ahun)
Alto 331 m - 564 m
Areo 33,74 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Ahun en Francio
Red pog.svg
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Ahun estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 1 501 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Enhavo

[redakti] Geografio

Ahun etendiĝas sur 33,74 km², kaj havis 1501 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 44 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Ahun situas je alteco de 564 metroj.

[redakti] Historio

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Ahun apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Patrick Pacaud, kiu do fariĝis la loka urbestro.

[redakti] Monumentoj

La preĝejo Saint-Silvain datiĝas de la 12-a jarcento kaj estas parte romanikstila. La interno de la monumento estas sufiĉe senornama. Ĝi posedas subteraĵon alireblan pere de ekstera ŝtuparo, kaj en kiu situas la tombo de Silvano de Ahun (mortis en 407).

[redakti] Administrado

Ahun estas la ĉefurbo de la kantono de Ahun. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

[redakti] Vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj