Aidosa orfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aidosaj orfoj en Malawi

Aidosa orfo estas infano, kiu iĝis orfo pro morto de unu aŭ ambaŭ siaj gepatroj per aidoso.

En la statistikoj de UNAIDS (Joint United Nations Programme on HIV/AIDS), de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS, angle: WHO) kaj de UNICEF (United Nations Children's Fund), la termino celas iun infanon, kies patrino mortis pro aidoso antaŭ la 15-a naskiĝdatreveno de la infano, ĉu la patro daŭre vivas, aŭ ĉu li jam mortis.[1] La rezulto de tia difino estas, ke ĉirkaŭ 80 % de ĉiuj aidosaj orfoj daure havas unu vivan gepatron.[2]

Ĉiujare estiĝas 70.000 novaj aidosaj orfoj.[3] Oni taksas, ke en la jaro 2010 pli ol 20 milionoj da infanoj orfiĝus pro aidoso.[4]

Ĉar aidoso atakas ĉefe tiujn, kiuj estas sekse aktivaj, aidosorilataj mortantoj estas ofte viroj, kiuj estas la ĉefaj familisubtenantoj. Rezulte aidosaj orfoj ofte, ĉefe en Afriko, dependas de la ŝtato por prizorgado kaj financa subteno.[5]

La plej granda nombro de orfoj pro aidoso vivis en 2007 en Sudafriko[5] (kvankam la difino de aidosa orfo en la sudafrikaj statistikoj inkluzivas infanojn ĝis dekokaĝaj, kiuj perdis iun biologian gepatron).[6] En 2005 la plej granda nombro de aidosaj orfoj kiel elcentaĵo de ĉiuj orfoj vivis en Zimbabvo.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. UNAIDS.org Arkivigite je 2007-07-03 per la retarkivo Wayback Machine PDF
  2. Stuijt, Adriana. "South Africa's 3,4-million Aids-orphans to get 'adult' rights", 04a Aprilo 2009.
  3. AIDS Orphan's Preventable Death Challenges Those Left Behind Arkivigite je 2010-12-29 per la retarkivo Wayback Machine, by Tony Karon, June 01, 2001
  4. Project Aids Orphan. Arkivita el la originalo je 2011-05-12. Alirita 2010-07-15.
  5. 5,0 5,1 5,2 AIDS orphans. Avert. Alirita 2006-10-08.
  6. infannombrado[rompita ligilo], registaro de Sudafriko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]