Aigues-Mortes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aigues-Mortes

Mezepokaj muregoj
Mezepokaj muregoj

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Langvedoko-Rusiljono
Departemento Gard
Arondismento Nîmes
Kantono Aigues-Mortes
Urbestro Cédric Bonato
2008-2014
Interkomunumreto Komuneco de komunumoj tero de Kamargo
Poŝtkodo 30220
Kodo laŭ INSEE 30003
Retpaĝaro http://www.ville-aigues-mortes.fr/
Demografio
Loĝantaro 7 115 loĝ. (en 2006)
Loĝdenso 123 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
43°34′00″N 04°11′25″O  /  43.566667°N, 4.19028°O / 43.566667; 4.19028 (Aigues-Mortes)Koordinatoj: 43°34′00″N 04°11′25″O  /  43.566667°N, 4.19028°O / 43.566667; 4.19028 (Aigues-Mortes)
Alto De 0 m al 3 m
Areo 57,78 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Aigues-Mortes
Red pog.svg
v  d  r
Information icon.svg

Aigues-Mortes prononcu: [Egmort] (en Okcitana lingvo, Aigas Mòrtas = morta (stagnanta) akvo) estas franca komunumo en la departemento Gard, de la regiono Langvedoko-Rusiljono.

Ĝi situas ĉirkaŭ 26 km (birdfluge) oriente de Montpellier kaj ĉ. 13 km (birdfluge) sude de Lunel, La najbaraj komunumoj estas okcidente: La Grande-Motte kaj Marsillargues; norde kaj oriente: Saint-Laurent-d'Aigouze; kaj sude: Le Grau-du-Roi.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunuma teritorio situas en la malsekejo tiel nomata "Malgranda Kamargo" aŭ "Camargue Gardoise" (Kamargo de departemento Gard), okcidenta parto de la delto de Rodano (okcidente de la Eta Rodano). Rivero Vidourle trafluas la komunumon.

Aigues-Morte estas ligata al maro Mediteraneo per la kanalo de Le Grau-du-Roi, kaj la Canal du Rhône à Sète (Kanalo el Rodano al Sète) trairas la komunumon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata de la antikva tempo. Gerkoj el insulo Rodiso fondis kolonion Rhodanusia apud la elfluejo de Rodano, en la 5-a jarcento a.K., multenombraj restaĵoj tion pruvas: potoj, lampoj, amforoj, moneroj, tegoloj...

Statuo de Ludoviko la 9-a en Aigues-Mortes

En la 5-a jarcento p.K., monaĥoj Benediktanoj instalis abatejon en la marĉojn, sur la loko de malnova gaŭl-romia vilao. Skribaĵoj de la 8-a jarcento mencias tiun lokon sub nomo: Aquae Mortuae.

En 1240 reĝo Ludoviko la 9-a interŝanĝas la bienon de la Benediktanoj kontraŭ terenoj apud Sommières, (ĉ. 24 km norde), ĉar li bezonis havenon el kiu iros la Sepa krucmilito.

La haveno de Aigues-Mortes iĝis grava komerca centro pri eksporto de tinkturaj drapoj el Montpellier, kaj importo de spicoj kaj varoj el oriento. Ĝi estas unu el la ĉefaj komercaj partneroj de respubliko de Ĝenovo.

De la 14-a jarcento la haveno velkas. La dragado de la rodanaj aluvioj kuntrenas multekostaj laboroj, kaj ĝi estas konkurencata de Marsejlo, kiu ĵus aliĝis al la Franca reĝlando (1482).

Resursoj[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ, Aigues-Mortes ĉefe vivtenas per kultivo de vito, asparago kaj persiko, bredado de virbovoj kaj ĉevaloj, rikolto de salo kaj turismo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]