Aikido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aikido
Japana Nomo:
Kanji 合気道
Hiragana あいきどう
Nikyo omote.jpeg
Spiradaj ekzercoj

Aikido, aŭ Ajkido, estas moderna japana luktarto (Shin Budo) kompilita de Ueshiba Morihei dum la periodo inter la 1930-aj jaroj ĝis 1960-aj jaroj. Ĝi estas senperforta kaj multaj el ĝiaj teĥnikoj evoluis el Daito-Rjuo (speco de ĵuĵicuo) kaj el glava batalado. La filozofio de aikido devenis ĉefe de la religio Oomoto pro la kontaktoj inter O´Sensei ("granda majstro", esprimo uzata de la aikidistoj por nomi Ueshiba Morihei) kaj Deguchi Onisaburo Sensei el Oomoto. Oni konsideras, ke aikidisto havu iom da spiriteco, interalie pri la uzo de la Ĉi, KI, ĝi postulas nenuran teknikan trejnon.

La nepo de la kreinto, Ueshiba Moriteru, nun estas "Doshu", tiu kiu montras la vojon.


Aikido - Oomoto - Esperanto[redakti | redakti fonton]

Centra oficejo de Oomoto en Kameoka kun monumento "Unu Dio, unu Mondo, unu Interlingvo"

Ĉar Deguchi Sensei enkondukis Esperanton en Oomoto-n en la jaro 1923 kaj ĉar O'Sensei kaj Deguchi Sensei vivis tiam dum 20 jaroj kiel fratoj, oni povas supozi, ke O'Sensei aŭdis pri Esperanto. Pridemandite pri tio en 1989 en Bazelo (Svislando) dum la solena festo okaze de la 20jariĝo de la Svisa Kultura Aikido-Asocio ACSA, la nepo de O'Sensei, Ueshiba Moriteru, respondis jene: "Povas esti."

Plie: la teknikaj terminoj en aikido estas en la japana lingvo, en maniero iom pli simpla ol la ĉiutaga japana lingvo. Oni povas konjekti, ke tio estas influo de Esperanto.

En Ayabe kaj en Kameoka, la du sidejoj de Oomoto, (je proks. 100 km de Kyoto), oni povas praktiki aikidon laŭ Aikikai Japanio kaj Oomoto-budon, kiu estas iom malsama.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Morihei-Ueshiba.jpg
O Sensei (Majstro) Morihei UESHIBA 1883-1969
Aikido en la japana skribo.

La vorto aikido devenas de la tri Kanjiaj signoj (合気道) ofte okcidentigata kiel aj ki do.

1) AJ : Harmonio, jes, amo, unio de fortoj/energioj
2) KI : energio, fluso viva
3) DO : trako, vojo

Tio povas tradukiĝi per: La vojo de amo « l'expression de l'amour » laŭ majstro Ueshiba. Ĝi aludas al la tekniko de aikido, per kiu oni povas regi atakanton per regado kaj alidirektado de ties energio, anstataŭ blokante ĝin. Analogio ofte estas dirata, ke saliko fleksiĝos en ventego, sed kverko rompiĝos kaze de tro forta vento.

Morihei Ueshiba disvolvis aikidon ĉefe el Daito-Ryu Aikijujutsu (speco de ĵuĵicuo lernita ĉe la majstro Sokaku Takeda), aldonante trejn-movadojn por yari (lanco), tantoo (japana tranĉilo), jo (mezlonga bastono), juken (bajoneto), aŭ aliaj diversaj armiloj. Sed eble la plej forta tekniko estas por la katana (katano, japana glavo). La aikidisto multe moviĝas kiel senarma glavisto. Multaj senarmaj atakoj disvolviĝis el armecaj atakoj. Iuj skoloj (ryu, en la japana) de aikido ne trejnadas armile iel ajn. Aliaj kiel "Iwama Ryu" norme trejnas multe kun bokken (ligna japana glavo), jo, kaj tantoo. Laŭ iuj skoloj de aikido ĉiuj teknikoj povas esti uzataj egale bone perglave aŭ senarme.

Filozofio[redakti | redakti fonton]

Aikido validas kiel pacema luktoarto. Batalanto provas regule ne vundi la atakanton, sed konduki lin al situo, en kiu li povas trankviliĝi. Tiel atakanto ricevas la eblecon kapti pripenson kaj tiel eviti pluan atakon. Do la batalantoj havas la eblecon grave vundi aŭ eĉ mortigi la alian, sed tio estas for de la filozofio de aikido. Ueshiba Morihei akcentis pri la mensa venko kaj li tre forte interesiĝis pri budo. La filozofio kaj la principoj de aikido estis skizataj laŭ budo: ne ekzistas sportaj konkursoj kaj medaloj en la kutima senco.

Senarma praktiko[redakti | redakti fonton]

Ĵeto

La fondinto de aikido ne volis, ke iu parolu pri konkurso, sed emfazis la evoluadon de la individuo, korpe kaj spirite. Dum la kursoj, la kursanoj observas la majstron, kiu demonstras teknikon, kaj poste ili pare kunlaboras por repliki ĝin. Tiel ili plibonigas sian teknikon kaj sian komprenon de la arto. Movo, lokiĝo, precizeco kaj ritmo estas ĉiuj gravaj aspektoj por la elfarado de la teknikoj.

La aikidistoj trejniĝas pare, kiel kunlaborantoj. La atakanto (japane uke aŭ "la akceptanto, la falanto"; egale alte aŭ "donanto de la mano") ekatakas la defendanton (japane tori, shinage), kiu sendanĝerigas sin per aikida tekniko.

Studmetodo[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale oni studas la teknikon tiel: la instruisto montras la movon, poste la uke-o atakas la tori-on kvar fojojn, laŭvice dekstre kaj maldekstre. Poste la kunluktantoj interŝanĝas siajn rolojn por kvar novaj atakoj, ktp. Post kelkaj movoj per la sama atako la instruisto povas instigi "liberan teknikon" (jiu waza) — la roloj de uke-o kaj tori-o ne interŝanĝiĝas, uke-o restariĝas post ĉiu movo, kaj tuj reatakas tori-on, kiu uzas laŭvole iun ajn teknikon. Tiu ĉi laboro ĉefe plibonigas la lokigon kaj movon de la korpo, kaj ankaŭ la eltenemon. Iufoje la tori-on atakas kelkaj uke-oj, por ekzerci la reagon al atako fare de grupo. Tiun ĉi laboron oni nomas japane randori.

Komponantoj de movo[redakti | redakti fonton]

La atakoj de aikido enhavas laŭtipajn frapojn kaj prenojn:

  • Frapo per pugno al la ventro (chudan tsuki) aŭ al la vizaĝo (jodan tsuki).
  • Frapoj al la vizaĝo per la manoklingo, aŭ face (shomen uchi), aŭ flanke (yokomen uchi).
  • La ekprenoj antaŭe (dori) aŭ malantaŭe (ushiro waza dori), ekzemple:
    • Ekpreno de la pojno (katate dori): tiu ĉi movo celas malhelpi la kontraŭulon elingigi sian glavon.
    • Ekpreno de la ŝultro (kata dori) aŭ la du ŝultroj (ryo kata dori).
    • Ekpreno de la vesto ĉe la brusto (muna dori)
  • La strangoladoj (jimeshime).

Ĝenerale estas tri paŝoj de aikida defendo:

  • Unue tori-o evitas la atakon, aŭ elŝteliĝante per rotacio (tenkan aŭ esperante: turniĝi), aŭ pliproksimiĝante al uke-o (irimi aŭ eniri), por pli bone regi lin; iufoje tori-o frapas iun "vitalan punkton" por eviti kontraŭ-atakon aŭ por estigi komencan malstabilon.
  • Due tori-o malstabiligas uke-on movante lian korpon per tiro aŭ per puŝo.
  • Trie aŭ tori-o ĵetas uke-on, aŭ li uzas brako- aŭ kruro-prenon por alkonduki lin al la planko kaj lin regi.

Movaro[redakti | redakti fonton]

Omote kaj ura[redakti | redakti fonton]

Plejparte oni povas pratiki la teknikojn laŭ du manieroj: pasante antaŭ uke-on (omote) aŭ malantaŭ uke-on (ura).

Pasante antaŭ la kontraŭulon oni riskas atakon, tiele tiaj teknikoj necesigas, ke la tori-o atingu frapon por surprizigi kaj malstabiligi uke-on. La teknikojn de omote kvankam pli danĝeraj instruas la aikidaj lernejoj, ĉar ili postulas pli da rigoreco kaj pli da precizeco.

Irimi kaj tenkan[redakti | redakti fonton]

La ĉefa motoro de la teknikoj konsistas el la movado de la koksoj (goshi) de tori-o, aŭ por malproksimiĝi (irimi), aŭ por turniĝi (tenkan). Fakte la koksoj estas movitaj de la kruroj, kiuj havas la plej fortajn muskolojn de la korpo: la cetero de la korpo (torso, brakoj) uziĝas por kunligi la koksojn de uke-o al tiuj de tori-o, por transigi la movon kaj provoki falon. Laŭ japana simbolismo la "centro de energioj" de tori-o, aŭ seika tanden en la ventro (do asociita kun la koksoj) estas la centro de movado. Pro tio ĉiuj movoj estas kombinado irimi-tenkan.

La teknikoj estas:

  • Nur irimi: tori-o malproksimiĝas de uke-o, evitas la atakon, kaj provas malstabiligi la atakanton ("preni lian centron"). Tiu ĉi tekniko estas pli rekta, sed ankaŭ pli komplika: unu el la ĉefaj eraroj de komencantoj estas ties natura emo eniri uzante forton.
  • Nur tenkan: la korpo flankeniĝas, preterlasante la atakon, kaj tori-o gvidas uke-on, kiu sekvas cirklan trajektorion kies centro estas tori-o.
  • Kombinado irimi-tenkan: tori-o malproksimiĝas kaj turniĝas.
  • Kombinado tenkan-irimi: tori-o turniĝas kaj poste malproksimiĝas por preni la centron de uke-o.

Teknikoj stare kaj surgenue[redakti | redakti fonton]

Defenda ĵeto

La japanoj ofte sidas sur la grundo, pro tio ili elvolvis teknikojn por alfronti atakon siante (dum sidado). La historia kialo estas, ke la gardistoj de la imperiestro devis sidante ĉirkaŭ tablo ekzemple kaj sen verŝi sangon defendi sian majstron. La movoj efikas, kiam la du kunluktantoj staras (tachi waza, 立技), kiam ambaŭ sidas (suwari waza, 座技), aŭ eĉ kiam tori-o (defendanto) sidas kaj uke-o (atakanto) staras (hanmihandachi waza, 半身はんだち技).

Laboro surgenue: Suwari waza - 座技[redakti | redakti fonton]

'Sidante' fakte signifas surgenue, en pozicio seiza, kie la supropiedo estas sur la grundo; (kiza): oni premas sur la piedfingroj. La sidvangoj kaj la pezo de la korpo tiel baziĝas sur la kalkanoj, unu genuo antaŭen, la du femuroj farante preskaŭ 40°-an angulon. La piedoj povas esti plate je la komenco de la teknikoj, sed esence la laboro plenumiĝis kun la piedoj sur la piedfingroj.

Aikido enhavas teknikojn por translokiĝi surgenue (shikko). Por la baza translokiĝo antaŭigante la malantaŭan kokson oni komencas pivotan movon ĉirkaŭ la antaŭa genuo. La piedoj devus resti kune, tiel proksimaj kiel eble unu al la alia. La piedo komence de malantaue pasas antauen kaj alkroĉiĝas al la grundo per la piedfingroj. La tuta korpo antaŭeniras, sen treni la alian piedon, kaj la genuo delikate surteriĝas.

Kvankam la milita utileco de la surgenuaj teknikoj ne gravas hodiaŭ (nuntempe, preskaŭ ĉiu sidas sur seĝo...), tamen la teknikoj utilas por:

  • Nature plifortigi la krurojn kaj ties flekseblecon.
  • Labori super la movado ĉar baza principo estas, ke la forto ne kompensu la malfortecon de la tekniko.
  • Sperti la rilatojn inter la malsamaj staturo kaj forto de tiuj alfrontataj starantoj.
  • Deviĝi gardi la suprakorpon rekta.
Ĵeto de la grundo
Laboro surgenue: Hanmi handachi waza - 半身はんだち技[redakti | redakti fonton]

Laboro, kie uke-o starante atakas surgenuan tori-on.

En tiu ĉi laboro multas la malfacilaĵoj de la laboro surgenue, ĉar starante uke-o havas avantaĝon de forteco kaj ebleco de translokiĝo. Pro tio tiu ĉi laboro bezonas grandan rigorecon obtenante la malstabiliĝon de uke-o, kaj grandajn dislokiĝojn de la genuoj.

Rolo de la atakanto, uke[redakti | redakti fonton]

Aikido insistas pri la fakto, ke, kvankam tori-o faras la teknikon de aikido, kaj teorie eliras kiel "venkanto" el ĉiu renkontiĝo, uke-o ankaŭ venkas: ĝuste sekvante la teknikon, li/ŝi gajnas sperton kaj flekseblecon per adaj ĵetadoj, alkondukoj al la grundo aŭ per ripetaj manprenoj kontraŭ li/ŝi. Plue la aktiva partopreno de uke-o estas nepre necesa, por ke tori-o povu fari la teknikojn.

Uke-o devas resti konstante aktiva, ĉiam gardante militan atakemon. Li daŭre serĉu mankon por frapi tori-on, kaj renversi la situacion. Plue estas kontraŭteknikoj (gaeshi waza): uke-o ne povas renversi la situacion, krom se li havas perfektan sintenon. La eskap-provo el la ago de tori-o estas la motoro por kelkaj movoj, kiel irimi nage, kie kiam tori-o alkondukas uke-on al la grundo, pivotante, uke-o provas restariĝi. Tori-o povas uzi tiun movon por malantaŭen-ĵeti uke-on, kaj se uke-o ne provus restariĝi, li trovus sin en pli malbon pozicio kaj ne povas eviti atemi-on.

Dum reala renkonto la sperta aikidisto devas esti kapabla tuj remeti sin singarda, post ĵetado.

Riĉeco de kombinoj[redakti | redakti fonton]

Fakte ne estas pli ol kelkaj teknikoj, sed ĉiun teknikon oni povas praktiki komencante kun preno aŭ malsamaj frapoj, de uke-o, pozicie omoteura, starante aŭ sidante (surgenue). Tiel la nombro de situacioj estas fakte tre granda. Plue ĉe altnivelaj praktikantoj estas ebleco ŝanĝi teknikon dum la renkonto aŭ eĉ renversi la situacion (gaeshi waza): uke-o reprenas la avantaĝon kaj iĝas tori-o.

Ueshiba Morihei nomis tiun eblecon de "senfina kreado", takemusu siki. La termino priskribas pli amplekse aikidon kiel fonton de ĉiu lukt-arto, ne historie, sed kiel arto kiu enhavas la bazajn aspektojn de ĉiuj lukt-artoj: posturo-regon, distancojn, ktp, eĉ se la pozoj kaj distancoj estas malsamaj en la aliaj artoj.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Aikido ikkyo.png
Ikkyo (unua principo) : artika levigo por alkonduki la atakanton al la grundo, tori-o regas la pojnon kaj la kubuton.

La fundamenta tekniko ikkyo, laŭvorte "unua principo" estas artika levigo, kiu kapabligas tori-on alkonduki uke-on al la grundo, regante la pojnon de uke-o, kaj farante arkon de cirklo per la kubuto, direkte al lia kapo. Tori-o faras movon kiel tranĉo per sabro.

Ikkoyo-on oni povas fari tiel:

  • Per la formo omote-o: tori-o antaŭeniras al uke-on, kaj faras movon de tranĉo per sabro, direkte al la kapo de uke-o. Li preterpasas uke-on antaŭe por alkonduki lin al la grundo.
  • Per la formo ura-o: tori-o faras movon de tranĉo per sabro surloke, post pivotas (tai sabakitenkan); li trovas sin malantaŭ uke-o kaj malstabiligas lin; la rotacio alkondukas lin al la grundo.

Aikido ikkyo omote ura.png
Ikkyo Formo omote (antaŭe) kaj ura (malantaue).

Tiel ikkyo-o povas konsisti el:

  • ai hanmi katate dori ikkyo omote, kie uke-o ekprenas la kontraŭflankan pojnon de tori-o, kiu eniras (irimi) altigante la manojn kaj faras la formon omote.
  • ai hanmi katate dori ikkyo ura, same, sed uzante la formon ura.
  • gyaku hanmi katate dori ikkyo omote, kie uke-o ekprenas la samaflankan pojnon, tori-o eniras kaj frapante uke-on, ekprenas ties pojnon per sia libera mano kaj faras la formon omote.
  • kata dori men uchi ikkyo omote, kie uke-o ekprenas la ŝultron de tori-o, tori-o frapas uke-on al la kapo "pikante" lin kun siaj fingroj, uke-o retroiras kaj blokas la frapon; tori-o prenas avantaĝon de tiu malstabiliĝo por pivoti, kuntrenante uke-on, kaj faras la formon omote.
  • suwari waza shomen uchi ikkyo omote, kie la du luktantoj estas surgenue, uke-o atakas la kapon de tori-o, kiu ricevas la atakon per la brako, kaj faras ikkyo'-on je la atakanta brako.
  • Ktp, ktp...

Armila ekzerco[redakti | redakti fonton]

Krom senarmilaj teknikoj aikido ankaŭ inkluzivas studadon de manipulado de lignaj armiloj: la sabro aŭ bokken uzata sen sabringo; la mezlonga bastono aŭ jo kaj la tranĉilo aŭ tanto. La perarma ekzercado instruas al la lernanto pri la distancoj inter li kaj unu aŭ kelkaj kontraŭuloj, pri la ĝusta sinteno (shisei) kaj pri la venkado de la timo pri armiloj. Tiel tiu ekzerco estas kompletigo de la senarma ekzercado.

Fakte multaj movoj elvenas el teknikoj uzataj de armitaj militistoj, inter alie la teknikoj uzataj por senarmigi la kontraŭulon. Plue la mensa bildigo de movo kun sabro donas pli klaran bildon de movoj farendaj senarme. Ja la sabroteknikoj havas grandan gravecon laŭ la ellaborado de aikido fare de majstro Ueshiba.

En Usono, kelkaj dojo-oj (aikidaj lernejoj, vojejoj, studejoj) instruas teknikojn por la senarmigo de kontraŭulo armita de pistolo (el ligno aŭ spongokaŭĉuko!), kaj en Afriko oni lernas teknikojn kontraŭ battranĉiloj.

Rangoj[redakti | redakti fonton]

Same kiel ĉiuj nuntempaj budo-oj oni komencas ĉe la rango de 6-a kyū kaj antaŭeniras ĝis la 1-a kyū. Ĉe la dōjō (lernejo) la instruisto mem donas la rangojn. Poste la lernanto trapasas de 1-a dan ĝis 10-a dan, la plej alta rango. La dan-ojn aljuĝas federa komisiono: aikikai.

Ĝenerale aikido havas nur du zonokolorojn: blanka por la rangoj 6-a ĝis 1-a kyū; nigra por la rangoj 1-a ĝis 10-a dan. Tamen por infanoj kelkaj lernejoj uzas zonojn el aliaj koloroj por doni gvidsignojn al la junuloj de ilia progreso.

Rimarkinde estas, ke la nigra zono ne estas signo de majstreco, la 1-an dan-on portas lernanto akirinta la bazojn. Oni konsideras, ke estas depost la 1-a dan, kiam la "reala" pratiko de aikido komenciĝas. Nigra zono unua dan estas en la japana lingvo shodan, tio signifas: la nivelo de la komencanto.

Vestoj: la praktikantoj portantaj kyu-rangon portas blankan kimono-n, kiun la japanoj nomas keikogi (laborvestaĵo). La dan-ranguloj portas plie hakama-on; tio estas nigra aŭ malhelblua tre larĝa pantalono. Vidu la bildojn.

Vortareto[redakti | redakti fonton]

Hepburn - Japane Traduko Elparolo
atemi - 当て身 aŭ 中身 frapo(j) kontraŭ malfortaĵoj per pugno aŭ kubuto atemi
bokken - 木刀 ligna glavo bokken
budō - 武道 milita vojo (japana lukt-arto) budo
chudan tsuki - 中段突き frapo per pugno al ventro ĉūdan ski
dojo - 道場 lernejo de lukt-artoj, studejo dōĵō
dori antaŭe dori
gaeshi waza - 返し技 kontraŭtekniko gaeŝi ŭaza
koshi - 腰 kokso koŝi
hanmihandachi waza - 半身半立ち技 atakanto starante, defendanto sidante hanmihandaĉi ŭaza
irimi - 入身 eniri per la korpo irimi
jimeshime - 絞め strangolado ĵime aŭ ŝime
jiu waza - 自由技 libera tekniko ĵiū ŭaza
jo - 杖 mezlonga ligna bastono (ĉ. 1,28 m) ĵō
jodan tsuki - 上段突き frapo per pugno al vizaĝo ĵōdan ski
juken - 銃剣 bajoneto ĵūken
kata dori - 肩取り ekpreno de la ŝultro kata dori
katate dori - 片手取り ekpreno de la pojno katate dori
kiza sidi starante sur la piedfingroj kiza
muna dori - 胸取り ekpreno de la vesto muna dori
omote - 面 aŭ 表 pasante antaŭ la atakanton omote
randori - 乱取 aŭ 乱捕 atako fare de grupo randori
ryo kata dori - 両肩取り ekpreno de la du ŝultroj rjō kata dori
seika tanden - 臍下丹田 centro de energioj (parto malsupre de umbiliko) seika tanden
shi - 師 instruisto ŝi
shikko - 疾行 translokiĝi surgenue ŝikkō
shomen uchi - 正面打ち frapo (rekte) al vizaĝo per manoklingo ŝōmen uĉi
suwari waza - 座り技 kunluktantoj sidante / surgenue suŭari ŭaza
tachi waza - 立ち技 kunluktantoj starante taĉi ŭaza
takemusu siki senfina kreado takemusu siki
tanto - 短刀 tranĉilo tantō
tenkan - 転換 turni tenkan
tori - 取り defendanto tori
tsuba - 鍔 parto de katano, kiu portektas la manon cuba
uke - 受け akcepti atakon/ akceptanto uke
ura - 裏 pasante malantaŭ la atakanton ura
ushiro waza dori - 後ろ技取り atako de malantaŭe uŝiro ŭaza dori
yari - 槍 aŭ 鑓 lanco jari
yokomen uchi - 横面打ち frapo oblikve al tempio per manoklingo jokomen uĉi

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

angle
france
japane
serbe