Aimé Césaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Aimé Césaire (pariza metrostacio).
Aimé Césaire
Persona informo
Aimé Césaire
Naskiĝo 26-an de junio 1913 (1913-06-26)
en Basse-Pointe
Morto 17-an de aprilo 2008 (2008-04-17) (94-jaraĝa)
en Fort-de-France
Lingvoj franca • Antila kreola lingvo vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Supera normala lernejo • Gimnazio Louis-le-GrandQ18736746 vd
Partio Franca Komunista PartioMartinika Progresisma PartioSocialista Partio vd
Familio
Edz(in)o Suzanne Césaire vd
Infanoj Ina Césaire vd
Profesio
Okupo poeto • politikistoverkistodramaturgo vd
Laborkampo literaturodramopolitiko vd
Aktiva en ParizoMartiniko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aimé Fernand David CÉSAIRE (naskiĝis la 26-an de junio 1913 en Basse-Pointe, Martiniko, mortis la 17-an de aprilo 2008 en Fort-de-France, kiam li estis 94-jara) estis afrokariba-franca poeto, verkisto kaj politikisto.

Aimé Césaire

Kune kun aliaj samaĝaj kaj samrasaj studentoj, kiel la senegala Léopold Sédar Senghor (estonta prezidento sialande) kaj la gujana Léon-Gontran Damas, li fondis la koncepton de négritude (negreco, nigruleco). Li parolis unuafoje pri tio en sia poemaro Cahier d'un retour au pays natal (Kajero de la reveno al naskiĝlando), de 1947, nuntempe konsiderata unu el la plej grandaj verkoj de franca poezio de la dudeka jarcento.

Negreco[redakti | redakti fonton]

Tiu koncepto estis disvolvigita en 1950, per sia Discours sur le colonialisme (parolado pri koloniismo), kiu ampleksigis la gravecon de sia sinteno pri la afrikdevena loĝantaro en Karibio kaj Afriko kaj donis al lia verko mondan gravecon. Kvankam Césaire asertis, ke la koncepto de "negreco"/"nigruleco" estas kolektivaĵo, Léopold Sédar Senghor (mortinta en Francio kiam li estis 95-jara en 2001) defendis, ke tiu vorto estis persona inventaĵo de la martinikano.

Césaire komprenigis la negrecon kiel reagon kontraŭ la kultura asimiliĝo de la francaj koloniismo kaj rasismo kaj kiel apogo al la afrikdevena kulturo sialande. Defende tiujn valorojn li dediĉis la plejparton de sia vivo, tiom en literaturo, poezio, teatraĵoj, eseoj kaj historiaj verkoj, kiom per la politiko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Césaire estis aŭtoro de multaj poemaroj, noveloj kaj aliaj verkoj, inter ili la Parolado pri koloniismo, kaj kelkaj teatraĵoj. Samtempe li estis la plej grava politikisto de Martiniko en la 20-a jarcento. En 1945 li iĝis deputito de la Franca Komunista Partio. Unu el liaj unuaj politikaj sukcesoj estis la franca departementigo de Martiniko en 1946. En 1956, dum protestoj kontraŭ la sovetia invado de Hungario, li forlasis la komunistan partion kaj kreis du jarojn poste propran partion, la progresistan partion de Martiniko (PPM). En 1945 li iĝis urbestro de Fort-de-France kaj konservis tiun postenon ĝis 2001. Li estis membro de la franca parlamento sen partianeco en 1958–1978, kaj en 1978–1993 servis kiel aliancano de la franca socialista partio. Estis konata pro siaj kontraŭ-koloniaj opinioj kaj postuloj pri egaleco. Li defendis ĉiam aŭtonomion por la transmaraj departementoj kaj ne la kompletan sendependecon, kio kaŭzis kritikojn de pli radikalaj politikaj sektoroj.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Koloniisto, kiu vidas en alia homo beston, nur por memtrankviliĝi, tiu koloniisto mem ŝanĝiĝos al besto. Oni rakontis al mi pri progreso kaj kuracitaj malsano. Sed mi parolas pri distretitaj kulturoj, […] pri miloj da foroferitaj homoj. … Mi parolas pri milionoj da homoj, al kiuj oni ruze surpremis tremadon, surgenuiĝon, malesperon […].

Neniu raso posedas monopolon pri beleco, inteligento, forto // por ĉiu estas loko kiam venos la venko. (Zurück ins Land der Geburt, reen all hejmlando. Suhrkamp: Frankfurt a.M. 1967, p. 91.)

Verko[redakti | redakti fonton]

Poemoj[redakti | redakti fonton]

  • Gedichte (poemoj), Munkeno: Carl Hanser Verlag 1987, ISBN 3-446-13920-6
  • Cahier d'un retour au pays natal (kajero pri hejmenvojaĝo; 1939); germane Zurück ins Land der Geburt (Frankfurt/Main: Insel Verlag 1962), Notizen von einer Rückkehr (notoj pri hejmenvojaĝo), Munkeno Carl Hanser Verlag 1954, en Schwarzer Orpheus (nigra orfeo), Aufzeichnungen von einer Rückkehr ins Land der Geburt (notoj pri hejmenvojaĝo al naskiĝlando) en Jede Insel ist Witwe (ĉiu insulo estas vidvino)
  • Les armes miraculeuses (miraklaj armiloj; 1946)
  • Soleil cou coupé (suno koltranĉita; 1947)
  • Corps perdu (korpo perdita; 1950)
  • Ferrements (1960)
  • Cadastre (kadastro; 1961)
  • Moi, laminaire (1982)
  • Sonnendolche. Poignards du Soleil (sunponardoj) Wolfgang Rothe Verlag Heidelberg 1956)
  • Jede Insel ist Witwe (ĉiu insulo estas vidvino), Orient-Berlino: Verlag Volk und Welt 1989, ISBN 3-353-00563-3
  • La poésie (poezio): Parizo: Éditions du Seuil 1994, ISBN 2-02-021232-3

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

Eseoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Thomas A. Hale, Les écrits d'Aimé Césaire. Bibliographie commentée (études françaises 14/3-4, octubre 1978) Les Presses de l'Université de Montréal, ISBN 0-8405-0419-5, ISSN 0014 2085
  • Lilyan Kesteloot, Comprendre le Cahier d'un retour au pays natal d'Aimé Césaire, Editions Saint-Paul 1982, ISBN 2-85049-243-4
  • John Gaffar LaGuerre, Enemies of Empire, University of the West Indies, St. Augistine, Trinidad and Tobago, um 1982, ohne ISBN, vorhanden im Iberoamerikanischen Institut Stiftung Preußischer Kulturbesitz, Berlin
  • Jean-Claude Bajeux, Antilia retrouveée. Claude McKay, Luis Palès Matos, Aimé Césaire, poètes noris anillais, Éditions Caribéennes Paris 1983, ISBN 2-903033-45-5
  • Soleil Eclaté. Mélanges offerts à Aime Césaire à l'occasion de son soixante-dixième anniversaire par une équipe internationale d'artistes et de chercheurs, Günther Narr Verlag Tübingen 1984
  • Aimé Césaire ou l'athanour d'un alichimste. Actes du premier colloque international sur l'oeuvre littéraire d'Aimé Césaire, Éditions Caribéennes Paris 1987, ISBN 2-903033-94-3
  • Ernst-Peter Ruhe, Aimé Césaire et Janheinz Jahn. Les débuts deu théâtre césairien. La nouvelle version de "Et le chiens se taisaient", Königshausen & Neumann, Würzburg 1990, ISBN 3-88479-515-5
  • Josaphat B. Kubayand, The Poet's Africa. Africanness in the Poetry of Nicolás Guillén and Aimé Césaire, Greenwood Press New York 1990, ISBN 0-313-26298-5, ISSN 0069-9624
  • Victor M. Hountaondji, Le Cahier d'aimé Césaire. Evénement littéraire et facteur de révolution. Éditions L'Harmattan Paris 1993,ISBN 2-7384-1965-8, ISSN 1242-5974
  • Gregson Davis, Aimé Césaire. Cambridge University Press 1997, ISBN 0-521-39072-9 hardback
  • Luciano C. Picanço, Vers un Concept de Littérature Nationale Martiniquaise. Évolution de la Litterature Martiniquaise au XXème Siècle - Une Étude sur l'Œuvre d'Aimé Césaire, Édouard Glissant, Patrick Chamoiseau et Raphael Confiant; Peter Lang Publishing New York 2000, ISBN 0-8204-5030-8, ISSN 1077-0186
  • Karin Sekora, Der Weg nach Kem't. Intertextualität und diskursives Feld in Aimé Césaires Cahier d'un retour au pays natal, Königshausen & Neumann, Würzburg 2000, ISBN 3-8260-1673-4
  • Patrice Louis, A, B, C …ésaire. Aimé Césaire de A à Z, Ibis Rouge Éditions, Martinique 2003, ISBN 2-84450-200-8
  • (franca) Lilian Thuram, Les étoiles noires - De Lucy à Barack Obama (La nigraj steloj-de Lucy al Obama).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]