Aiman Nur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aiman Nur
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1964 (1964-12-05) (59-jaraĝa)
en Mansuro (Egiptio)
Lingvoj arabaegipt-araba
Loĝloko Istanbulo
Ŝtataneco EgiptioTurkio
Alma mater Mansoura University
Familio
Edz(in)o Gameela Ismail
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr

Aiman NUR (arabe أيمن نور Aiman Nūr; angla transskribo Ayman Nour; naskiĝis en 1964 en al-Mansura) estas egipta politikisto kaj prezidanto de la politika partio al-Ghad (la Morgaŭo), kiun reprezentas en la egipta subĉambro 7 deputitoj el 454 parlamentanoj.

Li studis juron kaj diplomitiĝis en 1985 en la Universitato Al-Mansura, li akiris gradon de Majstro pri politika historio kaj doktoran titolon pri internacia juro.

Li fondis la partion al-Ghad en 2004, oni arestis lin la 29-an de januaro de 2005, pro onidira falsigo de dokumentoj. Tio okazis antaŭ la parlamentaj elektoj de 2005 en Egiptio. La partio akuzis la registaron pro politika malebligo, timigo fare de la registaro. Usono presis la egiptan registaron por liberigo de Nur. Li liberiĝis post sessemajna enprizonado (la 12-an de marto 2005), kontraŭ kaucio de ĉ. 1.300 eŭroj.

La egipta elekta komisiono permesis al li la partoprenon en la prezidenta elektado en septembro de 2005. Li akiris - oficiale - 7,3 % de la donitaj voĉdonoj, tiel li iĝis la plej favorata opozicia kandidato. La elektadon partoprenis nur 23 % de la voĉdonrajtaj ŝtatanoj, sed tio estis - laŭ multaj raportoj - ofte manipulita.

Oni denove enprizonigis lin la 24-an de decembro 2005 je 5 jaroj, ĉar li onidire falsigis dokumentojn por fondi la partion. La juĝa decido estis akre kritikita. Aiman Nur estis liberlasita nur la 18-an de februaro 2009 pro sanstato.