Aimee Mullins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aimee Mullins

Aimee MULLINS (naskiĝis en 1976 en Allentown (Pensilvano) estas usona sportisto, aktorino kaj modelo, plej konata pro siaj ekterordinaraj sportaj helpiloj, kiuj helpas ŝian movon malgraŭ la amputado de siaj piedoj.

Mullins naskiĝis kun malsano de la fibulaj ostoj kaj oni devis amputi ĉiun piedon sub la genuo, kiam ŝi aĝis nur unu jaron. Ŝi studis en Parkland High School en Allentown kaj Georgetown University en Vaŝingtono.

Ŝi akiris en paraolimpiko rekordojn en 1996 en Atlanta en la 100-metra kuro kaj salto. Ŝiaj plej bonaj rezultoj estis: 15,77 sekundoj por la 100-metra kuro, 34,60 sekundoj por 200 m, kaj 3,5 metroj pro longsalto.

Ŝi laboras ĉe The Pentagon kiel motivigista alparolanto.

Kiel modelo

Ŝi aperis en 1999 kiel modelo de la brita vestodizajnisto Alexander McQueen, en ties Londona vestoprezento.

Aktorino

Ŝi aperis en 2002 en la filmo Cremaster 3 de Matthew Barney. En 2006, ŝi ludis en la filmo de World Trade Center raportistinon.

Filmoj kaj televida programo