Cinamovosta ajmofilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aimophila sumichrasti)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cinamovosta ajmofilo
Cinamovosta ajmofilo
Cinamovosta ajmofilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Aimophila
Specio: A. sumichrasti
Aimophila sumichrasti
(Lawrence, 1871)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Cinamovosta ajmofilo (Aimophila sumichrasti) estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj genro de Ajmofiloj, kiu enhavas speciojn kun rimarkindaj kapobildoj. Ĝi estas endemia de la sudo de la Istmo de Tehuantepeko, Meksiko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

La Cinamovosta ajmofilo estas 15.5 al 16.5 cm longa. Estas simila laŭ aspekto al aliaj samgenranoj de Aimophila, sed diferencas pro du nigraj strioj ambauflanke de la beko, kiel "mustaĉo"; la beko estas nigreca (supre) kaj helrozkolora (sube) kaj la vosto estas helbruna al cinomokolora, kio pravigas la elekton de komuna nomo. La kapobildo kompletas per brunaj traokula strio kaj subkrona strio inter kiuj estas blankeca superokula strio: meze de la krono estas pli mallarĝa blanka strio. Kiel ĉe aliaj samgenranoj la dorso estas bruneca kaj la subaj partoj helgrizaj.

La Cinamovosta ajmofilo distribuiĝas en la malalta kaj meza zono de la deklivaro de Pacifika Oceano de la Istmo de Tehuantepeko. Ĝi troviĝas el la rivero Tehuantepeko, en Oaxaca, al okcidento de Chiapas, kun hegemonio en habitato de malalta makiso kaj dornarbaroj.

La Cinamovosta ajmofilo estas konsiderata kiel specio preskaŭ minacata fare de la IUCN. La meksikia registaro pere de NOM-ECOL 059 (2001), katalogas ĝin kiel endanĝerigita specio pro limigita habitato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]