Ajolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aiola)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ajolo, propalingve Aiola (1995-2004) aŭ Ayola (post 2004), estas esperantido proponita de fizikisto doktoro Richard W. Stimets en 2002 post preskaŭ 50 jaroj de planado. En 2002 kaj 2003 oni kondukis somerajn kursojn pri Aiola. La Aiola Research Group (ARG) estas responsebla grupo pri la projekto. Unua versio de Aiolo aperiĝis en 1995, estas novaj versioj ĝis 2004. La projekto estis influita de Loglano kaj de Interlingvao. Lasta versio havas gramatikon kiu klare emas al modelo de Loglano, influon de Interlingvao oni ne fortis sentas. Ajolo estas facile legebla por lerta Esperantisto sen antaŭa studo.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Laŭ la aŭtoro, gramatiko de Ajolo estas "simpla kaj logika" celante minimigi dusencojn.

Alfabeto kaj prononco[redakti | redakti fonton]

Ĝi uzas latinan alfabeton kaj forigis ĉapelitajn literojn.

  • La alfabeto de Ajolo: a b c d dj dz e f g h i j k l m n o p r s t tc ts u v w y z
  • La nomoj de la literoj en Ajolo: (a beu coi dau dju dzo e fe go he i jo koi le me na o pe rai sai tai tci tse u veu woi yai zau)
  • C havas sonon /ŝ/;
  • Dj havas sonon /ĝ/ (/d/ + /ĵ/);
  • Dz havas sonon /dz/;
  • J havas sonon /ĵ/;
  • L havas sonon /ł/;
  • Tc havas sonon /ĉ/ (/t/ + /ŝ/);
  • W havas sonon /ŭ/;
  • Y havas sonon /j/;

Morfologio[redakti | redakti fonton]

La verbsistemo de Ajolo estas tre simila al Esperanto. Substantivoj ne varias laŭ akuzativo, adjektivoj tute ne varias. La pluralon oni faras per -i.

Derivo ŝajnas tre influita de Ido, kvankam la aŭtoro ne agnoskas rekte tiun influon.

Vortprovizo[redakti | redakti fonton]

La aŭtoro klopodis konstrui maksime rekoneblan vortprovizon. Tiu ideo, ŝajnas esti la ĉefa influo de Interlingvao, sed la vortprovizo estas tre simila al tio de Esperanto kaj Ido.

Specimenoj[redakti | redakti fonton]

  1. La brazilai kulturo estintas formazata no nuru kyu portugalanoi, kioi donis alu la payiso daza pluste komuna religiono ce lingwo, mau anku kyu nativa amerikanoi, multa afrikanoi ce alia kolonizoi jidelu Europe, Mezan Oston ce Azia.

Traduko: La brazila kulturo estas formita ne nur de portugalanoj, kiuj donis al la lando ĝian plej komunan religion kaj lingvon, sed ankaŭ de nativaj amerikanoj, multaj afrikanoj kaj aliaj kolonizantoj de tuta Eŭropa, Meza Oriento kaj Azio.

  1. Ke vivau Ayola! (Ke vivu Aiola!);

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]